Pages

13/07/2005

Ekkuŝu por la Kimra!

Hieraŭ dum la posttagmeza debato ĉe la Kimra Nacia Asembleo, okazis protesto fare de Cymdeithas yr Iaith Gymraeg, la Societo por la Kimra Lingvo.

La societanoj sin ekkuŝis teren en la publika galerio de la debatĉambro kaj ekkriis sloganojn kiam la Ĉefministro de Kimrio estis respondante al la kutimaj demandoj de ministroj.

Laŭŝajne, la protestantoj reklamas novan leĝon rilate al la kimra lingvo por anstataŭigi tiun starigita en la jaro 1993. Per tiu Kimra Lingva Ago, kaj aldonaj statutoj intertempe, la publikaj instancoj de Kimrio estas devigitaj funkcii dulinve, en la angla kaj en la kimra. La Societo por la Kimra Lingvo deziras ke la Lingva Ago ankaŭ leĝdoni por privataj kompanioj.

Tia sinteno starigas multajn demandojn. Unue, por mondskala komerco, multaj diversaj lingvoj necesas - ĉu vere oni devus tiom elspezi por tradukado kaj parolado en la kimra lingvo kiam ĉiuj konsentas ke la nivelo de scipovo en eŭropaj kaj aliaj lingvoj tiom malaltas kaj devus esti plibonigita? Due, ĉu oni devus pozitive deskriminacii favore al kimro-parolantoj? Trie, ĉu dulingva societo vere signifas societo kie oni povas uzi la du lingvojn egale kaj interŝanĝeble - multaj lingvistikoj donus tute alian sencon al dulingveco. Kaj tiel plu...

1 comment:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS said...

Kara Eriketo,
Mi ĵus trovis vian blogon, kaj ĝojas ke kreskas la nombro de blogoj en La Internacia Lingvo.
En mia blogo Skribitaj Pensoj mi klopodas kolekti ligojn al aliaj blogoj skribitaj en Esperanto, kaj mi tuj aldonis ligon al tiu via.
Antaŭen kun via blogado esperantlingva!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...