Mia panjo eniris malsanulejon pasintan oktobron kaj poste ekloĝis ĉe maljunulejo. Dum la tuta tempo ŝi ne ellitiĝis - mi kredas ke ŝi timis kaj perdis memfidon. Absolute ne eblis persvadi ŝin provi ellitiĝi por sidi en brakseĝo.
Antaŭhieraŭ mi aranĝis paroli kun ŝi per Skajpo kaj kiam la alvoko konektiĝis mi havis grandan surprizon - tie sidis mia patrino en la oficejo de la Distraĵkunordigantoj. Parto de ilia oficejo estas aranĝita kiel 'bonbonbutiko' - la enloĝantoj povas tie 'aĉeti' bonbonojn, terpomflokojn, ktp. Do, tie sidis mia patrino, ne plu en sia lito, kun buŝo plene je terpomflokoj 😂 Tre amuze, kaj tute ne atendite!
Mi ne scias kiel ili persvadis ŝin ellitiĝi, sed nun ke ŝi trovis la butiketon, mi kredas ke ŝi ripetos la sperton.
Pudingulo
Pudingulo ankoraŭ havas nek retaliron nek funkciantan telefonlinion. Sed finfine post multaj longaj horoj en atendovico mi sukcesis paroli kun helpega virino ĉe Vodafone. Ne eblis solvi la problemon, do mi nun devas atendi 72-horojn por ricevi telefonalvokon de inĝeniero...
Kronvirusaĵoj
La Brita Ĉefministro nun havas kronviruson kun persistema tuso kaj febro. Li deklaras ke li daŭre gvidos Brition kaj faros gravajn decidojn. Precize kion ni bezonas - iu kun forta febro farante gravajn decidojn 😑
Do, ekde lundo vespere, ĉio iĝis multe pli strikte ĉi tie en Britio. Ni rajtas eliri por aĉeti manĝaĵon aŭ medikamentojn kaj ni rajtas eliri po unu fojon dum tago por promenadi aŭ kuri ktp. Ni devas resti almenaŭ 2 metrojn for de aliaj homoj (krom tiuj kun kiuj ni loĝas).
Ja estas pli kviete ol kutime sed ankoraŭ estas multe da aŭtoj preterpasante mian domon. Ĉi-matene estis homoj surstrate piedirante al la laboro kiel kutime. Homoj en mia sufiĉe malriĉa kvartalo timas pri la ebla manko da mono kaj ĝis nun multaj dungantoj rifuzas garantii salajrojn, malgraŭ registaraj promesoj kaj reguloj...
PHP
La bona novaĵo estas ke mi solvis mian PHP-problemon. Kaj amiko mia el la E-o klubo promesis helpi min se problemo denove okazus, do tute bone!
Esperanto en Kardifo
Ni sukcesis renkontiĝi virtuale per Skajpo. Ni estis 9 ĉeestantoj el diversaj partoj de Britio - ĉiuj havis ian ligon kun Esperanto en Kardifo. Estis bonege revidi malnovajn gemikojn kaj konatiĝi kun novaj. Ni klopodos ripeti la eksperimenton antaŭ nelonge kaj eventuale eble invitos aliajn E-o parolantojn el diversaj lokoj.
Ni uzis Skajpon - ne perfekta solvo ĉar ne ĉiuj sukcesis instali la programaron aŭ konekti al la reta interfaco. Eble venontfoje ni provos per Jitsi aŭ simile. Ĉu iu jam uzis tiun? Kion vi opinias pri ĝi?
Pudingulo
Pudingulo estas ĉe sia hejmo. Nek lia retaliro, nek lia telefono funkcias. Lia poŝtelefono funkcias nur se li staras sur tablo en la kuirejo. Mi estas klopodante kontakti lian provizanton 'Vodafone'. Mi estas en telefona atendovico ekde 2 horoj kaj 4 minutoj ...
(Post 3 horoj kaj 47 minutoj da atendado mi estis malkonektigita! Mi reprovos ĉi posttagmeze.)
Ĉu vi permesus ke viaj gepatroj tondu vian hararon?
Finfine
Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis baldaŭ!
So, everything a lot stricter since Monday evening. Since I work from home often, not much change for me. Plenty of people out and about going to work this morning. Given that lots of people round here work in low-paid support services, as carers etc, they are off to work as usual, along with those whose employers are refusing to guarantee 80% of salary despite official instructions. More cars going up and down than I expected too. A lovely day though and the birds are singing!
Virtual Esperanto
A relatively successful Esperanto get-together via Skype yesterday with 9 people all connected to the group in some way. Will definitely aim to repeat the experiment and, maybe, include more people if possible, so get onto Duolingo and get learning now! https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto
Vodafone
So, Pudingulo has no internet, no phone, no mobile signal and no tv. Spent 3 hours 47 minutes on hold trying to get through to Vodafone on his behalf before I got cut off. Why are they allowed to use the slogan "keeping the nation connected"???
The Good Old Days
Yep, I remember my mum giving us some truly terrible haircuts:
Ve! Mi pasigis la plej grandan parton de la labortago strebante funkciigi la kontaktformularon de mia retejo per PHP. Ial ĝi ne plu volas funkcii. Sen sukceso. Mi reprovu morgaŭ.
Je la fino de la tago mi Skajpumis kun aliaj tradukistoj, plejparte en suda Kimrio sed ankaŭ alie en la mondo. Mi ĝuis la oportunon konversacii pri diversaj aĵoj rilate al lingvoj kaj tradukado.
Kronviruso
Tiom da Britoj ne sekvas la konsilojn pri socia distancigo ke verŝajne la reguloj baldaŭ iĝos pli striktaj. La Brita ĉefministro parolos pli malfrue ĉi-vespere. Morgaŭ la Kimra Asembleo renkontiĝos por pridiskuti la problemon.
Esperanto en Kardifo
Morgaŭ ni devintus rekontiĝi ĉe restoracio. Anstataŭe, ni renkontiĝos virtuale per Skajpo. Se ni
Spent most of the day trying to work out why the contact form on my website has stopped working. Flippin' php! Will try again tomorrow.
Did some virtual socializing with the Cardiff Translators at the end of the day, which was a great diversion.
Coronavirus etc.
Lots of people still taking absolutely no notice of social distancing, so presumably rules will have to be tightened. Bojo in a Cobra meeting as we speak apparently. Assembly will discuss tomorrow.
Crowds
So many people trying to flock to the countryside that
Snowdonia saw its busiest day ever yesterday apparently (!) with no
chance of keeping social distance. Welsh Government are 'considering
their powers' to intervene.
Virtual Esperanto
Esperanto in Cardiff should have been meeting tomorrow in the city centre, but we're now taking it online via Skype. If all goes to plan, we'll be casting the net wider in future meetings, so get onto Duolingo and get learning now! https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto
Bookshelves of Twitter
Wow! So many bookshelves so much tidier than mine!
Dimanĉo en Kimrio kaj la suno bele brilas, do mi iomete laboris en la ĝardeno. La kato de la najbaroj venis observi min.
Vagado
Ĝis nun, ni ne estas devigitaj resti ĉehejme, do hieraŭ ni vagadis laŭ la rivero Taff, entute 16km. Ni kompreneble restis je tre bona distanco de aliuloj (kiuj maloftis) kaj estis tre zorgemaj. La suno bele brilis. Estis bone havi la okazon esti ekstere en la freŝa aero ĉar estis la unua bela tago ekde longe kaj ni ne scias kiam eblos ripeti tian vagadon.
Akvobaraĵo - Rivero Taff apud Kardifo
La Anglikana katedralo ĉe Llandaff de la alia flanko de la rivero
La rivero Taff apud Kardifo
Ĉe la Naciaj Parkoj en Kimrio, tamen, tiom da homoj vizitis ke estis la plej okupata tago iam ajn. Tiom da homoj decidis rifuĝi ĉe ruldomejoj en kamparaj regionoj de Kimrio ke tute ne eblas distanciĝi unu de la alia. La Kimra Registaro verŝajne leĝe agos dum la venontaj tagoj por malpermesi tion.
Virtuala sociumado
Hodiaŭ en Britio estas la Tago de Patrinoj. Mi kun aliaj familianoj parolis per Skajpo kun mia patrino en ŝia maljunulejo. La stabo tie estas bonEGa kaj faras ĉion eblan por ebligi kontakton kun niaj familianoj kaj por trankviligi kaj ĝojigi la etoson.
Ankaŭ mi virtuale renkontiĝis kun geamikoj en Bretonio por aperativa horo. Tre agrable!
Rideto
Ne trovis bonan memeon hodiaŭ!
Finfine
Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!
A beautifully sunny Sunday in Splott so have been working in the garden, aided and abetted by the neighbour's cat.
Rambling
Yesterday was also a lovely day, so we managed to get out along the Taff Trail - keeping a very good distance from the (few) people also out and about. (Photos above).
Crowds
So many people trying to flock to the countryside that Snowdonia saw its busiest day ever yesterday apparently (!) with no chance of keeping social distance. Welsh Government are 'considering their powers' to intervene.
Virtual socialising
Mothering Sunday Skype conversation with mum in her nursing home. The staff there are being fantastic and doing everything they can to enable 'virtual visiting' and to keep the residents feeling calm and happy.
Also, virtual aperitifs with friends in Brittany 🍷
Mi havis neniujn tradukajn projektojn hodiaŭ, do mi pasigis la plejparton de la tago kompilante diversajn statistikojn eldonitaj el la kimra registaro. Kiu estus pensinte ke je la Fino de la Mondo mi estus ĉe mia komputilo kompilante statistikojn... 😉
Ĉe la kuracejo...
Mi devis iri kolekti rutinan medikamentan preskribon por astma enspirigilo de mia kuracisto. Ĉi tie, ĝis nun ni havas la rajton eliri libere, kvankam ni estas konsilitaj malmultigi nenecesajn elirojn. Fakte, ŝajnis al mi ke estas pli da aŭtoj kaj homoj ekstere hodiaŭ ol dum la pasintaj kelkaj tagoj.
La nova sistemo ĉe la kuracisto: oni ne plu rajtas eniri la kuracejon. Necesas iri al la flanko de la konstruaĵo kaj frapi je la fenestro. Tiam necesas peti kion vi bezonas tra la fermita fenestro. Pluvegas hodiaŭ (tio ne estas malkutime en Kimrio). En la parkumejo de la kuracejo estis longa vico de plejparte maljunuloj starante pacience sub la pluvego. Alvenante, fine, al la fenestro, mi devis krii sufiĉe laŭte por ke la akceptisto povis aŭdi min. Ne gravis al mi - mi nur serĉis la jam-petitan reception. Mi kompatas iun kiu havas iom personan problemon kaj devos krii pri tio en parkumejo...
Kvankam mi estis alveninte je la ĝusta horo, mia medikamenta preskribo ankoraŭ ne pretis. Ili ja estas tre okupataj kompreneble. Mi devos reiri post du horoj kaj denove demandi.
Fiŝo kaj Terpomfritoj
Revenante hejmen mi rimarikis ke kamionego estis liverante sakegojn da terpomoj al la Fiŝ-kaj-Terpomfrit-butiko. Estis longa vico da homoj atendante en kaj ekster la butiko por aĉeti Fiŝ-kaj-Terpomfritojn. Mi ne certas ĉu miaj samkvartalanoj serioze taksas la konsilojn resti ĉehejme! Nu, almenaŭ ni ne malsatos ĉi tie.
La konsiloj venantaj el la Registaro por la Unuiĝinta Reĝlando en Londono ankoraŭ ne estas tre klaraj. Lernejoj en Anglio ankaŭ fermiĝos morgaŭ (post tiuj en Kimrio kaj Skotlando). Sed reguloj pri infanoj kiuj ankoraŭ rajtos ĉeesti la lernejon (infanoj de sanlaborantoj ktp) vere kaŭzas konfuzon. Vi eble scias ke el la nacioj kiuj kune fariĝas la Unuiĝintan Reĝlandon, tri ankaŭ havas proprajn registarojn malsimilajn al la UR-a registaro en Londono. Ĉi tie en Kimrio, la Kimra Registaro respondecas pri sano kaj edukado (interalie). Do ni ricevas diversajn informojn el diversaj fontoj...
Ergonomio
Mi partoprenis tre interesan retseminarion ĉi-posttagmeze pri "Ergonomio por Tradukistoj kaj Interpretistoj". Estis bone lerni ion interesan for de la ĉirkaŭa situacio. Ni ankaŭ spektis la ĉisuban utilan filmeton:
Rideto de la tago
Finfine
Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!
Who would have thought that at the End of the World I would be sitting at my computer compiling statistics all day! Not that exciting.
At the surgery
Popped out to get a routine prescription from the surgery. The new system is that we can't go into the building, but have to go to the side window, knock and ask for what we need. Long queue in the car park of mainly senior citizens standing in the rain. When I reached the head of the queue I had to shout my request through the closed window. Was glad that I didn't need anything more personal than an asthma inhaler 😉 Prescription not ready at the appointed time though. They are SO busy. Have to try again in two hours.
Fish and chips
On my way back home I saw the lorry delivering the massive bags of potatoes to the chippy. Long line of customers waiting in the shop and out onto the pavement. Not totally sure that people have got the hang of social distancing. Still, at least we won't starve in Splott.
Ergonomics
Took part in an interesting webinar during my lunch break: Ergonomics for Translators and Interpretors. Loads of really useful stuff. We also watched this short video - useful if you're working from home for the first time or want to improve your work setup:
Hodiaŭ mi estis nekredeble okupita tradukante diversajn informojn rilate al la aktuala ekonomia situacio el la franca en la anglan.
Mi ankaŭ laboras iom dum la semajno kiel politika konsilisto nome de komercoj kaj sindikatoj informante ilin pri la agoj de la Kimra Registaro. La novaĵoj kaj konsiloj rapide ŝanĝiĝas hodiaŭ, do mi verkis plurajn resumojn kaj aliajn dokumentojn.
Ekde vendredo, ĉiuj lernejoj en Kimrio fermiĝos (ankaŭ en Skotlando). Oni ankoraŭ ne faris decidon pri la lernejoj en Anglio, sed baldaŭ devos mi kredas. Ĉirkaŭ 16% de lernejanoj en Kimrio rajtas ricevi senpagan tagmanĝon en la lernejo pro malriĉeco. La kimra registaro estas klopodante fari urĝan (kaj poste daŭran) solvon por provizi manĝaĵon al tiuj infanoj dum la lernejofermo.
Diversaj rimedoj por helpi entreprenojn frapitaj de la ekonomia situacio ankaŭ estas pripensataj.
Trankviligo
Mi sukcesis telefone paroli kun mia patrino ĉe ŝia maljunulejo hodiaŭ. Ŝi estis konfuzita, sed ŝajnis esti sufiĉe kontenta. La stabo tie ege bone prizorgas ŝin. Paroli kun ŝi multe trankviligis min.
Ankaŭ mi faris interretan klason pri jogo kiu estis ripoziga kaj helpa. La konsiloj de la joga-instruisto estis jenaj:
Evitu la senĉesajn novaĵojn. Po unu fojon tage informiĝu pri ĉiuj ĝisdatiĝoj kaj poste ne obsedu pri kontrolada de novaĵoj.
Ne tro longe rigardu sociajn informilojn - kontaktiĝu kun familianoj kaj geamikoj, sed ne rulumu senĉese rigardante malhelpajn panikigaĵojn.
Paŭzu de tempo al tempo kaj konektiĝu kun via emocia sanstato - konstatu ke vi eble sentas iom timema, anksia, necerta... sed ankaŭ konektiĝu kun pozitivaj emocioj.
Faru iujn ripozigajn aferojn kiujn vi eble malofte havas okazon fari: legu, dancu ĉehejme, spektu senpagan koncerton, faru virtualan kafpaŭzon kun amiko per la interreto, ĝardenumu, ktp.
Rideto de la tago
Finfine
Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!
Well, I didn't expect today to be quite so ridiculously busy! Monitoring latest Welsh Government statements on the whole armageddon thing and freelance translating to help out businesses in France...
A moment of calm
Took some time to do the free live online yoga class from Ekhart Yoga along with hundreds of other people worldwide. Some useful tips that I found helpful (we know them, but it's really useful to hear someone else say them to us out loud):
Don't get hooked on the 24-hour news cycle. Check in once a day for the updated information that you need to know and then turn it off! It does our anxiety levels no good.
Ditto social media. Keep in touch with family and friends and make sure they're okay, but don't scroll endlessly through all the panicky links and doom.
Pause from time to time and check in with your emotional state. Acknowledge that you feel scared or anxious or restless. Sit with that for a minute and take some deep breaths. Acknowledge the positive emotions too.
Do some of the things that you often don't find time to do: read, dance around the house, watch a free online concert, have a virtual online coffee break with a friend, do some gardening, etc.
Had the chance to speak to mum in her nursing home today. She is confused but fine. She thought she might "pop over" and visit me later (she hasn't been out of bed for months). I advised her to stay in because of the rain 😊 The staff there are being truly amazing. I feel reassured.
Persistas iom da konfuzo pri la lastatempoj konsiloj rilate al memizolado ktp, sed ĝenerale ŝajnas ke tiuj kiuj povas restas ĉehejme. Mi devis liveri iujn dokumentojn al la golfeta kvartalo de la urbo je tagmezo kaj estis tre kvieta.
Urbocentra vojo - tagmeze
Ofte mi timas bicikli en Kardifo, sed mi aŭdacus ĉi-semajne! Mi senpolvigu mian biciklon.
Multaj asembleanoj de la Nacia Asembleo memizoliĝas aŭ laboras ĉehejme. La Ministro por Sano ĉi-posttagmeze donis sian oficialan paroladon al la Asembleo per Skajpo!
Birdoj
Pepantaj birdoj vekis min antaŭ la 5-a matene! Ĉu ili ne scias ke estas la Apokalipso?! Tiuj kiuj konas min scias ke mi ne estas matenulino.
Rideto de la tago
Plaĉas al mi tiu ĉi ŝerco: "Fervojisto laborante ĉehejme".
Finfine
Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!
Quite a lot of confusion seems to reign about what the latest social distancing measures actually entail and who they apply to, but most people who can seem to be staying home. Lots of online get-togethers being arranged. Very quiet walking to the Bay at around midday (as photos above).
Numerous members of the National Assembly self-isolating or social distancing.
A Thought
From the "commonplace" book that my father kept while he was serving as a radio operator in the Royal Navy during the Second World War: