Pages

18/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 18.03.20 / The Coronavirus Diaries

Kio nova...

Hodiaŭ mi estis nekredeble okupita tradukante diversajn informojn rilate al la aktuala ekonomia situacio el la franca en la anglan.

Mi ankaŭ laboras iom dum la semajno kiel politika konsilisto nome de komercoj kaj sindikatoj informante ilin pri la agoj de la Kimra Registaro. La novaĵoj kaj konsiloj rapide ŝanĝiĝas hodiaŭ, do mi verkis plurajn resumojn kaj aliajn dokumentojn.

Ekde vendredo, ĉiuj lernejoj en Kimrio fermiĝos (ankaŭ en Skotlando). Oni ankoraŭ ne faris decidon pri la lernejoj en Anglio, sed baldaŭ devos mi kredas. Ĉirkaŭ 16% de lernejanoj en Kimrio rajtas ricevi senpagan tagmanĝon en la lernejo pro malriĉeco. La kimra registaro estas klopodante fari urĝan (kaj poste daŭran) solvon por provizi manĝaĵon al tiuj infanoj dum la lernejofermo.

Diversaj rimedoj por helpi entreprenojn frapitaj de la ekonomia situacio ankaŭ estas pripensataj.

Trankviligo

Mi sukcesis telefone paroli kun mia patrino ĉe ŝia maljunulejo hodiaŭ.  Ŝi estis konfuzita, sed ŝajnis esti sufiĉe kontenta.  La stabo tie ege bone prizorgas ŝin. Paroli kun ŝi multe trankviligis min.

Ankaŭ mi faris interretan klason pri jogo kiu estis ripoziga kaj helpa.  La konsiloj de la joga-instruisto estis jenaj:

  • Evitu la senĉesajn novaĵojn.  Po unu fojon tage informiĝu pri ĉiuj ĝisdatiĝoj kaj poste ne obsedu pri kontrolada de novaĵoj.
  • Ne tro longe rigardu sociajn informilojn - kontaktiĝu kun familianoj kaj geamikoj, sed ne rulumu senĉese rigardante malhelpajn panikigaĵojn.
  • Paŭzu de tempo al tempo kaj konektiĝu kun via emocia sanstato - konstatu ke vi eble sentas iom timema, anksia, necerta... sed ankaŭ konektiĝu kun pozitivaj emocioj.
  • Faru iujn ripozigajn aferojn kiujn vi eble malofte havas okazon fari: legu, dancu ĉehejme, spektu senpagan koncerton, faru virtualan kafpaŭzon kun amiko per la interreto, ĝardenumu, ktp.

Rideto de la tago


ŝerco



Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 18.03.2020


Ridiculously busy!

Well, I didn't expect today to be quite so ridiculously busy! Monitoring latest Welsh Government statements on the whole armageddon thing and freelance translating to help out businesses in France...


A moment of calm

Took some time to do the free live online yoga class from Ekhart Yoga along with hundreds of other people worldwide.  Some useful tips that I found helpful (we know them, but it's really useful to hear someone else say them to us out loud):

  • Don't get hooked on the 24-hour news cycle.  Check in once a day for the updated information that you need to know and then turn it off! It does our anxiety levels no good.
  • Ditto social media. Keep in touch with family and friends and make sure they're okay, but don't scroll endlessly through all the panicky links and doom.
  • Pause from time to time and check in with your emotional state.  Acknowledge that you feel scared or anxious or restless.  Sit with that for a minute and take some deep breaths.  Acknowledge the positive emotions too.
  • Do some of the things that you often don't find time to do: read, dance around the house, watch a free online concert, have a virtual online coffee break with a friend, do some gardening, etc.
Had the chance to speak to mum in her nursing home today.  She is confused but fine.  She thought she might "pop over" and visit me later (she hasn't been out of bed for months).  I advised her to stay in because of the rain 😊 The staff there are being truly amazing.  I feel reassured.

Laugh!

cartoon


Finally

Have a good day and see you soon!



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...