Pages

25/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 25.03.20 / The Coronavirus Diaries


Do, ekde lundo vespere, ĉio iĝis multe pli strikte ĉi tie en Britio. Ni rajtas eliri por aĉeti manĝaĵon aŭ medikamentojn kaj ni rajtas eliri po unu fojon dum tago por promenadi aŭ kuri ktp. Ni devas resti almenaŭ 2 metrojn for de aliaj homoj (krom tiuj kun kiuj ni loĝas).

Ja estas pli kviete ol kutime sed ankoraŭ estas multe da aŭtoj preterpasante mian domon. Ĉi-matene estis homoj surstrate piedirante al la laboro kiel kutime.  Homoj en mia sufiĉe malriĉa kvartalo timas pri la ebla manko da mono kaj ĝis nun multaj dungantoj rifuzas garantii salajrojn, malgraŭ registaraj promesoj kaj reguloj...

PHP

La bona novaĵo estas ke mi solvis mian PHP-problemon.  Kaj amiko mia el la E-o klubo promesis helpi min se problemo denove okazus, do tute bone!

Esperanto en Kardifo

Ni sukcesis renkontiĝi virtuale per Skajpo.  Ni estis 9 ĉeestantoj el diversaj partoj de Britio - ĉiuj havis ian ligon kun Esperanto en Kardifo.  Estis bonege revidi malnovajn gemikojn kaj konatiĝi kun novaj.  Ni klopodos ripeti la eksperimenton antaŭ nelonge kaj eventuale eble invitos aliajn E-o parolantojn el diversaj lokoj.

Ni uzis Skajpon - ne perfekta solvo ĉar ne ĉiuj sukcesis instali la programaron aŭ konekti al la reta interfaco. Eble venontfoje ni provos per Jitsi aŭ simile.  Ĉu iu jam uzis tiun? Kion vi opinias pri ĝi?

Pudingulo

Pudingulo estas ĉe sia hejmo.  Nek lia retaliro, nek lia telefono funkcias.  Lia poŝtelefono funkcias nur se li staras sur tablo en la kuirejo. Mi estas klopodante kontakti lian provizanton 'Vodafone'.  Mi estas en telefona atendovico ekde 2 horoj kaj 4 minutoj ...

(Post 3 horoj kaj 47 minutoj da atendado mi estis malkonektigita! Mi reprovos ĉi posttagmeze.)

Ĉu vi permesus ke viaj gepatroj tondu vian hararon?

ŝerca bildo

Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis baldaŭ!


The Coronavirus Diaries: 25.03.2020


So, everything a lot stricter since Monday evening.  Since I work from home often, not much change for me.  Plenty of people out and about going to work this morning.  Given that lots of people round here work in low-paid support services, as carers etc, they are off to work as usual, along with those whose employers are refusing to guarantee  80% of salary despite official instructions.  More cars going up and down than I expected too.  A lovely day though and the birds are singing!

Virtual Esperanto

A relatively successful Esperanto get-together via Skype yesterday with 9 people all connected to the group in some way.  Will definitely aim to repeat the experiment and, maybe, include more people if possible, so get onto Duolingo and get learning now! https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto 

Vodafone

So, Pudingulo has no internet, no phone, no mobile signal and no tv.  Spent 3 hours 47 minutes on hold trying to get through to Vodafone on his behalf before I got cut off.  Why are they allowed to use the slogan "keeping the nation connected"???

The Good Old Days

Yep, I remember my mum giving us some truly terrible haircuts:

parents as hairdressers joke

Finally

Have a good day and see you soon!



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...