Pages

19/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 19.03.20 / The Coronavirus Diaries

Kio nova...

Mi havis neniujn tradukajn projektojn hodiaŭ, do mi pasigis la plejparton de la tago kompilante diversajn statistikojn eldonitaj el la kimra registaro.  Kiu estus pensinte ke je la Fino de la Mondo mi estus ĉe mia komputilo kompilante statistikojn... 😉

Ĉe la kuracejo... 

Mi devis iri kolekti rutinan medikamentan preskribon por astma enspirigilo de mia kuracisto. Ĉi tie, ĝis nun ni havas la rajton eliri libere, kvankam ni estas konsilitaj malmultigi nenecesajn elirojn.  Fakte, ŝajnis al mi ke estas pli da aŭtoj kaj homoj ekstere hodiaŭ ol dum la pasintaj kelkaj tagoj.

La nova sistemo ĉe la kuracisto: oni ne plu rajtas eniri la kuracejon.  Necesas iri al la flanko de la konstruaĵo kaj frapi je la fenestro. Tiam necesas peti kion vi bezonas tra la fermita fenestro.  Pluvegas hodiaŭ (tio ne estas malkutime en Kimrio).  En la parkumejo de la kuracejo estis longa vico de plejparte maljunuloj starante pacience sub la pluvego.  Alvenante, fine, al la fenestro, mi devis krii sufiĉe laŭte por ke la akceptisto povis aŭdi min.  Ne gravis al mi - mi nur serĉis la jam-petitan reception.  Mi kompatas iun kiu havas iom personan problemon kaj devos krii pri tio en parkumejo...

Kvankam mi estis alveninte je la ĝusta horo, mia medikamenta preskribo ankoraŭ ne pretis.  Ili ja estas tre okupataj kompreneble. Mi devos reiri post du horoj kaj denove demandi.

Fiŝo kaj Terpomfritoj


fiŝo kaj terpomfritoj
Revenante hejmen mi rimarikis ke kamionego estis liverante sakegojn da terpomoj al la Fiŝ-kaj-Terpomfrit-butiko. Estis longa vico da homoj atendante en kaj ekster la butiko por aĉeti Fiŝ-kaj-Terpomfritojn. Mi ne certas ĉu miaj samkvartalanoj serioze taksas la konsilojn resti ĉehejme! Nu, almenaŭ ni ne malsatos ĉi tie.

La konsiloj venantaj el la Registaro por la Unuiĝinta Reĝlando en Londono ankoraŭ ne estas tre klaraj.  Lernejoj en Anglio ankaŭ fermiĝos morgaŭ (post tiuj en Kimrio kaj Skotlando). Sed reguloj pri infanoj kiuj ankoraŭ rajtos ĉeesti la lernejon (infanoj de sanlaborantoj ktp) vere kaŭzas konfuzon. Vi eble scias ke el la nacioj kiuj kune fariĝas la Unuiĝintan Reĝlandon, tri ankaŭ havas proprajn registarojn malsimilajn al la UR-a registaro en Londono.  Ĉi tie en Kimrio, la Kimra Registaro respondecas pri sano kaj edukado (interalie). Do ni ricevas diversajn informojn el diversaj fontoj...


Ergonomio

Mi partoprenis tre interesan retseminarion ĉi-posttagmeze pri "Ergonomio por Tradukistoj kaj Interpretistoj".  Estis bone lerni ion interesan for de la ĉirkaŭa situacio. Ni ankaŭ spektis la ĉisuban utilan filmeton:


 

Rideto de la tago




Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 19.03.2020


Who would have thought that at the End of the World I would be sitting at my computer compiling statistics all day!  Not that exciting.

At the surgery

Popped out to get a routine prescription from the surgery.  The new system is that we can't go into the building, but have to go to the side window, knock and ask for what we need. Long queue in the car park of mainly senior citizens standing in the rain.  When I reached the head of the queue I had to shout my request through the closed window.  Was glad that I didn't need anything more personal than an asthma inhaler 😉 Prescription not ready at the appointed time though.  They are SO busy. Have to try again in two hours.

Fish and chips

On my way back home I saw the lorry delivering the massive bags of potatoes to the chippy.  Long line of customers waiting in the shop and out onto the pavement. Not totally sure that people have got the hang of social distancing.  Still, at least we won't starve in Splott.

Ergonomics

Took part in an interesting webinar during my lunch break: Ergonomics for Translators and Interpretors. Loads of really useful stuff.  We also watched this short video - useful if you're working from home for the first time or want to improve your work setup:




Laugh!



Finally

Have a good day and see you soon!



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...