En forlasita duonfarita konstruaĵo en la
urbo Osako estas trovita murdito.
Komence de la enketo fare de Detektivo Sasagaki ŝajnas esti sufiĉe
facile solvebla afero sed ĉiuj spuroj
kondukas lin nenien.
En Vojaĝo
sub la Meznokta Suno (白夜行) de Keigo Higaŝino, ni dum 20
jaroj sekvas diversajn rolulojn kaj, kvankam iliaj historioj unue aspektas tute
sendependaj, iom post iom ni lernas ke ili fakte iel ĉiuj interkonektiĝas.
Sed kiu estas la marionetist(in)o kiu
enmiksiĝas en iliajn vivojn, kaj kial?
Mi jam legis kelkajn verkaĵojn de la sama
aŭturo kaj la jenan, kiun mi ricevis kiel Kristnaska donaco, mi ankaŭ multe
ĝuis.
Mi legis ĝin en la angla, sed vidas ke
ekzistas tradukoj en diversajn lingvojn. Se vi trovas version en lingvo kiun vi
komprenas, mi rekomendas ĝin!
No comments:
Post a Comment