Mi esperas, tamen, ke almenaŭ unu el miaj hieraŭaj aĉetaĵoj estos ja utila.
Regulaj legantoj de mia blogo scias ke mi tute ne estas 'mateneca' persono. Tre malfacile mi elitigas min matene kaj nur post kelkaj tasoj da forta kafo mi kapablas ĝentile rilati al aliaj homoj. Mi kredas ke mi neniam sukcesos ŝanĝi tion.
Tial estus multe pli bona ideo se ĉiun vesperon mi pretigus miajn vestaĵojn por la sekvanta tago, precipe dum la laborsemajno. Sed foje mi estas pigra dum la vespero kaj aŭ ne tion faras aŭ nur parte decidas pri la portotaj vestaĵoj. Tiam, frumatene, mi devas stumble trovi ion taŭgan...
Do, mi aĉetis la jenan meblon ('valet stand' [vale stand] en la angla) per kiu oni povas aranĝi portotajn vestaĵojn.
Ĉu ĉi tio helpos min esti pli organizata? Ni vidos... Almenaŭ por morgaŭ (sabato) mi estas jam preta!