Kvankam miloj da homoj trapasas la flughavenon ĉiutage, malmultaj, eĉ se ili gastiĝas en apudaj hoteloj, esploras la apudan urbon Roissy [Rŭasi].
Tamen, tia vizito ja valoras la penon. Roissy estas bela kaj agrabla urbeto.
La Preĝejo Saint-Eloi |
Ĉirkaŭ la vilaĝo estas interesaj fotoj kiuj montras la estintecon de Roissy. Multaj el la malnovaj konstruaĵoj ankoraŭ estas tie. La ĉi-suba foto montras la vojon Charles de Gaulle antaŭ cent jaroj...
Kaj la sama vojo hodiaŭ...
La urbodomo estas ĉirkaŭita de bela parko.
Bela pavimŝtonita vojo tra la vilaĝo:
La nuna poŝtoficejo estis estintece la urbodomo kaj lernejo:
La aviadilo Konkordo ofte flugis de la apuda flughaveno kaj ekster la Turisma Oficejo troviĝas interesa skulptaĵo. Ĝi nomiĝas 'Métalithe' [mejtalit] kaj similas al duon-birdo, duon-konkordo-aviadilo.
Ne nur metalajn skulptaĵojn oni povas vidi. Vespere, mi vidis kuniklojn pace manĝante la herbaĵon.
Do, se iam vi alteriĝas ĉe la nord-Pariza flughaveno, kaj havas iom da tempo, nepre trafu la buson al Roissy kaj fari vilaĝan viziton.