Kiam mi feriis en Parizo dum la somero, kvankam mi multe manĝis/trinkis (
vidu ĉi tie) mi ankaŭ multege biciklumadis...
Por la unua fojo mi vizitis la francan urbon
Vincennes [vansen], kaj tien vojaĝis per biciklo (mi uzis la lueblajn Parizajn biciklojn kiujn oni trovas ĉie en Parizo).
La tuta vojaĝo tien kaj reen estis ĉirkaŭ 24 km. Sed mi haltis laŭvoje, promenadis en la parko, vizitis kastelon kaj lunĉis.
View Mia vojaĝo al Vincennes in a larger map
En la parko de Vincennes estas belaj lagoj:
 |
La Lago Daumesnil [Domenil] |
En la arbaro tra kiu mi biciklis:
 |
Vento-sonoriloj el bambuo |
Poste mi vizitis la Kastelon de Vincennes.
Kvankam estis dimanĉa posttagmezo dum aŭgusto, estis tute senturista. Eble la turistoj malofte kuraĝas hazardi ekster Parizon krom en grandaj turismaj aŭtobusoj.

La sankta kapelo datiĝas de la jaro 1379. Ĝia arĥitekto estis verŝajne la sama homo kiu desegnis la Sanktan Kapelon en Parizo mem.
 |
En la sankta kapelo de Vincennes |