Post kelkaj monatoj mi prelegos ĉe Esperanto-kunsido pri miaj spertoj kiel denaska parolanto de Esperanto.
Tial, mi malformale enketas pri la opinioj de denaskaj parolantoj de Esperanto mem rilate al ilia 'denaskeco', kaj pri la sinteno de aliaj Esperanto-parolantoj pri la 'denaskuloj'.
Mi scias ke ja ekzistas multaj diversaj verkaĵoj, studoj, raportoj ktp pri denaskismo kaj mi legis/legos tiujn verkaĵojn ankaŭ. Sed interesus min se vi pretus mallonge respondi al kelkaj demandoj pri 'denaskismo' en Esperantio.
Se vi estas denaska parolanto de Esperanto (aŭ lernis la lingvon antaŭ la aĝo de 5 jaroj) jen la demandaro por vi.
Se vi estas 'normala' parolanto de Esperanto (aŭ lernis la lingvon post la aĝo de 5 jaroj) jen la demandaro por vi.
Mi antaŭdankas vin!
19/01/2011
07/01/2011
Smurfo-domoj
En la kvartalo de Ĝenevo malantaŭ la stacidomo Cornavin, troviĝas la strato Louis-Favre. Tipa Ĝeneva strato ĝis vi atingas la numerojn 23-29. La apartamentejoj tie malsimilas al ĉiuj aliaj en la urbo.
Ĉe glaĉero
Kiam mi kaj mia frato tagekskursis al Chamonix (antaŭa blogaĵo), ni eltrovis ke eblis per monta trajno atingi la Mer de Glace [mer de glas] (Glacia Maro). La Glacia Maro estas glaĉero kiu troviĝas ĉe la nordaj deklivoj de la Blanka Monta masivo.
Nu, malplaĉas al mi malvarmeco, neĝo kaj glacio. Tamen tute ne eblis maltravi la okazon viziti glaĉeron. Ankaŭ mi iom timas altecojn, sed estis la momento superi tiun timon por admiri la belajn pejzaĝojn el la trajna fenestro kaj vojaĝi per telfero al la glaĉero.
Chamonix-Mont Blanc
Kvankam plaĉas al mi longe dormi dum ferioj, la lundon de mia feria semajno en Svislando mi ellitiĝis frue. Apud la lago de Ĝenevo mi vidis la belan sunleviĝon super la montoj.
Mia frua ellitiĝo estis por trafi aŭtobuson por vojaĝi trans la Svisan/Francan landlimon viziti Chamonix [ŝamoni] kie troviĝas la monto Mont Blanc [Blanka Monto].
Mia frua ellitiĝo estis por trafi aŭtobuson por vojaĝi trans la Svisan/Francan landlimon viziti Chamonix [ŝamoni] kie troviĝas la monto Mont Blanc [Blanka Monto].
Chamonix estas bela urbeto, ĉirkaŭita de montoj.
06/01/2011
Rusa Preĝejo: Ĝenevo
La Granda-Dukino Anna Fiodorovna (ruse Анна Фёдоровна) [ana fjodorovna] vivis dum multaj jaroj en, kaj apud, Ĝenevo. Ŝia naskiĝnomo estis Juliane von Sachsen-Coburg-Saalfeld [ĝulian von saĥsen koburg salfelt] sed per ŝia geedziĝo kun la Granda-Duko Constantin Pavlovitch [konstantin pavloviĉ] de Rusio ŝi iĝis bofratino de la Caro Aleksandro la 1a. Ŝi estis ankaŭ la onklino de la brita reĝino Viktoria.
En 19-jarcenta Ĝenevo estis pli kaj pli rus-devenaj loĝantoj kaj en la jaro 1859 ili ricevis permeson konstrui sian propran ortodoksan preĝejon. Estis Ana Fjodorovna kiu pagis por la konstruado de tiu preĝejo.

Ĝenevo: malnova urbo
Le Corbusier en Ĝenevo
Lastatempe mi vojaĝis kun mia frato al Ĝenevo.
Ni ambaŭ interesiĝas pri arĥitekturo, do unu tagon ni piedvagadis tra Ĝenevo al la strato Adrien Lachenal [adrian laŝenal] por trovi la Maison Clarté [mejzon clartej - heleca domo]. Ĝin desegnis/projektis la svisa arĥitekto Charles-Édouard Jeanneret [ŝarl edŭar ĵenere], plej bone konata per la nomo Le Corbusier [le korbusie].
Ne eblas eniri la konstruaĵon - estas privataj apartamentoj kaj oficejoj. Eĉ ne troviĝas informojn pri ĝi aŭ pri la arĥitekto.
La konstruaĵo, tamen, montras indikojn de la tipa modernisma desegna stilo de Le Corbusier.
"La kliento estis Edmond Wanner, Ĝeneva industriisto... La konstruaĵxo Clarté leviĝas el la strato kiel grundigita ŝipo." William J.R. Curtis, Le Corbusier - Ideas and Forms, 1986 (http://www.galinsky.com/buildings/clarte/index.htm).

From Geneva 2010 |

Subscribe to:
Posts (Atom)
Printempo alvenas!
Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...