Pages

23/01/2006

perdita baleno

Pasintan vendredon estis nekutima vidaĵo en Londono. Botelnaza baleno (kiuj kutime naĝas en la profunda maro) perdiĝis kaj trovis sin en la Rivero Tamizo en centra Londono. Sekvis longdaŭraj klopodoj savi la balenon kaj redirekti ĝin al la maro dum homamaso spektis de la riverbordo.

Tre bedaŭrinde, sabaton vesperon, la baleno mortis en barĝo laŭvoje al la maro. Verŝajne la traŭmo estis tro granda por ĝi.

Spertuloj de la Londona Zoologia Societo nun faras aŭtopsion kaj esperas malkovri kial la baleno tiom katastrofe perdiĝis.

03/01/2006

2006

Feliĉan novan jaron (iom malfrue) al ĉiuj!

Post restado ĉe la domo de mia patrino por Kristnasko, mi vojaĝis hejmen la 28-an de decembro kaj festis la novan jaron ĉe mi. Hodiaŭ, tamen, mi estas denove ĉe la laborejo, do ĉio nun estas kiel kutime. Nu, preskaŭ kiel kutime - bedaŭrinde ĉi-matene mi devis viziti la dentiston ĉar hieraŭ mi perdis dento-plombon. Feliĉe, mia dentisto povis doni al mi rendevuon hodiaŭ kaj refaris la plombon. Unu flankon de mia buŝo mi ankoraŭ ne povas movi pro la anestezilo! Tio ne estis tre aŭspicia komenco al la nova jaro - mi intencis elspezi monon aĉetante novajn vestaĵojn anstataŭ dentistajn servojn!

Nu, mi esperas ke 2006 komenciĝis bone por ĉiuj kaj ke estos jaro plene da feliĉo kaj paco.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...