Pages

21/02/2021

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo, senfina enŝlosigo pro kronviruso... Sen la ebleco ĝui bonan manĝon en restoracio, kineje spekti filmon aŭ simple renkontiĝi kun geamikoj trinki teon, la monato estis longa!

Sed februaro fine alvenis kaj nun en la tria semajno de la monato aperas antaŭsignoj de printempo.  La tagoj iom post iom plilongiĝas. Alvenas printempo - hura!!!

narciso en la ĝardeno   
Narcisoj komencas flori en la ĝardeno


Printempaj krokusoj floras en la parko

Flavaj krokusoj
Belaj krokusoj!

Cetere, mi scias ke miaj artikoloj ĉi tie estas iom malregulaj, sed vi povas ankaŭ sekvi min ĉe Instagramo aŭ ĉe Tvitero (ambaŭ @sprigofheather).



05/09/2020

Urba naturrezervejo

La urbo Kardifo estas ĉirkaŭita de tre bela kamparo kaj montaro sed, fakte, oni ne devas vojaĝi ekster la urbon por ĝui la naturan medion.

Ĉirkaŭ 1km for de mia domo troviĝas industria zono, kun fabrikoj kaj butikegoj. Ĉiam estas laŭta bruo de trafiko kaj verturilhaladzo.

industria zono

Sed prenu vojeton malantaŭ unu el la fabrikoj kaj rapide vi sentos ke vi estas en sovaĝa kampara loko, sen bruo, sen haladzo, preta por 'arbarbanado':

La Naturrezervejo Howardian [haŭardian] situas en triangula terpeco inter tri vojegoj. Plejparte la butikumantoj en la vendejegoj eĉ ne suspektas ke ĝi ekzistas kaj mi vetus ke la plejmulto da Kardifanoj neniam vizitis ĝin.
 
Kvankam la loko ne estas grandega estas multaj esplorindaj vojetoj kaj belaj pikniklokoj inter la arboj.

Lageto estas la hejmo de galinoloj, platbekaj anasoj kaj ardeoj.



Se oni vizitas la rezervejon je mateniĝo aŭ krepusko, eblas vidi multajn bestojn, inkluzive vulpojn, sorikojn, gliredojn, ranojn, kaj ankaŭ diversajn birdojn.  Mi, tamen, tre malofte vekiĝas sufiĉe frue por esti tie por mateniĝo!

Iu eĉ kreis pendolilon (kiun mi tre ĝuis).

Plaĉas al mi trovi tiujn 'sekretajn ĝardenojn' meze de la urbo!

09/08/2020

Laŭ la Kimra Marborda Vojo

Kvankam mia domo troviĝas preskaŭ 1km for de la kimra marbordo, ĝi fakte troviĝas ĉe la nuna itereno de la Kimra Marborda Vojo [Wales Coast Path] kiu ĉirkaŭas la tutan marbordon de Kimrio.

Kiam ajn mi piediras al la proksima superbazaro Lidl mi ankaŭ estas promenante laŭ la Kimra Marborda Vojo:

Kimra Marborda Vojo

Mi plurfoje iom vagadis laŭ la Marborda Vojo okcidenten, al la golfeto de Kardifo, kaj al la urboj Penarth kaj Barry.  Sed dum longa tempo mi ne estis promenadante orienten.

Hieraŭ estis bela tago. Mi kaj Pudingulo sopiris iom ferieti.  Sed kiel mi jam rakontis, la marbordaj strandoj estas plenplene je homoj. 

Ni, do, decidis iom vagadi orienten laŭ la Marborda Vojo.

La unua parto de la vojo kondukis nin tra la parko Splott, kiun mi montris al vi la 27-an de aprilo.  Post tio, ni trapasis loĝejan kvartalon kaj industrian zonon, ĝis la vojeto kondukis nin denove sudorienten for de la aŭtoj kaj konstruaĵoj laŭ la direkto de la maro.

Kimra Marborda Vojo
Laŭ ĉi tiu vojeto oni piediras 1.7km de la vojo al la maro.

Wales Coast Path
La terspaco estas, nesurprize, marĉa kaj eblas trovi multajn diversajn plantojn kaj vidi vadantajn birdojn.

Plaĉis al ni atingi la grandajn spacojn apud la marbordo. Estis varme, sed tre agrable freŝa vento blovis.

La insuloj kiujn oni povas vidi meze de la foto nomiĝas Steep Holm (la granda) kaj Flat Holm (la ebena). Holm signifas 'insulo' en la malnovnordlanda lingvo, kaj montras la influon de la vikingoj en suda Kimrio.

La lando kiun vi vidas ĉe la horizonto estas Anglio (ni troviĝis ĉi tie),

La vojeto trapasas diversajn farmbienojn kaj ni eĉ renkontis bovinojn, sed mi ne fotis ilin! Mi ne timas bovinojn, sed ni diru ke mi estas iom singarda ĉar ili estas grandaj!

La la vojeto estas diversaj fortikaĵoj kiuj restas post la dua mondmilito kiam oni zorge gardis la marbordon. Ĉi tiu fortikaĵo nun funkcias kiel elektra subcentraleto.

Je ĉi tiu punkto ni konstatis ke ni estis marŝante 5 mejlojn (8.05km) kaj ĉar ni devis est ĉehejme je certa horo, ni do, devis rehejmeniri.

Feliĉe ĉehejme atendis nin kuko kiun mi estis kuiranta, do ni manĝis grandajn pecojn kun tasojn da teo.

Oni ofte opinias ke la partoj de la Marborda Vojo apud la grandaj urboj, estas malinteresaj kaj tro industriaj.  Sed, fakte, oni ja povas fari tre agrablan promenadon, spiri freŝan aeron kaj vidi interesajn panoramojn. Mi rekomendas ĝin!

08/08/2020

La Kronvirusa Taglibro 08.08.20

Mi multe okupiĝis lastatempe kaj, do, tute ne havis la okazon ion verki ĉi tie.  Hodiaŭ, tamen, estas sabato.  Tro varmas por eliri el la domo kaj mi havas ripoztagon.

Dum la pasintaj semajnoj la restriktoj rezulte de la kronviruso malpli severiĝis. Aldone al tio, ŝajnas ke ege multaj homoj simple nun decidis ĉion ignori.

Rezulte, pasintan semajnfinon, hieraŭ, kaj, verŝajne hodiaŭ, en Britio idiotoj amase veturas al diversaj marbordaj lokoj - kie ili sinrostas sub la rekta suno kaj malrespektas iujn regulojn pri distancigo unu de la alia.

En diversaj partoj de Britio oni decidis denove pli severigi la regulojn pro kreskanta nombro da infektitoj. Tio aparte okazas en parto de nordokcidenta anglio - kiu estas bedaŭrinde, ĉar ĝuste tie loĝas la patrino de Pudingulo. Li planis vojaĝi viziti ŝin por la unua fojo ekde februaro, sed nun ne rajtos.

strando ĉe barry
Hieraŭ matene ĉe apuda strando   







strando brajtono 
La strando ĉe Brajtono (sudorienta Anglio) hieraŭ.





 

golfeto de Kardifo
Postlasita rubo ĉe la golfeto de Kardifo pasintan sabaton (kiu tre ĝojigis la urbajn mevojn)

Hieraŭ ĉe la golfeto
 

Hieraŭ oni starigis barilojn klopodante malpermesi similajn problemojn ĉisemajno. Ĉiuokaze, estis denove arestitoj pro ebria kaj kontraŭsocia konduto.  Ni vidu kio okazos hodiau, sabaton!

Mi restos ĉehejme, sidos en la ĝardeno sub la bambuo, kaj legos.

13/06/2020

La Kronvirusa Taglibro 13.06.20 / The Coronavirus Diaries


Ripozas

A Bike Ride by Anne Mustoe
Dum kelkaj tagoj mi sentis min iom stresigita. Pro neniu vera kialo. Do ĉi-semajnfine mi decidis bone ripozi kaj pasigis la posttagmezon relegante la libron "A Bike Ride" [Bicikla Veturado] de la brito Anne Mustoe. Laŭ mia scio, ŝiaj verkaĵoj ekzistas nur en la angla lingvo - kiu estas bedaŭrinde.  En Bicikla Veturado ŝi rakontas kiel ŝi frue emeritiĝis meze de ŝia kvindekaj jaroj kaj decidis ĉirkaŭbicikli la mondon.  Mi jam kelkfoje legis la libron sed, ĉar estas tre detale, kun multe da referencoj pri historio, ĉiam valoras la penon relegi ĉar oni ĉiam iom pli lernas.

Kiam mi unue legis la verkaĵon antaŭ 30 jaroj, mi havis la impreson ke mi eble ne bone interkompreniĝus kun la aŭtoro.  Nun, kiam mi multe pli alproksimiĝas la aĝon kiun ŝi havis kiam ŝi verkis, mi sentas ke mi pli bone rilatus al ŝi.
Bedaŭrinde, la aŭtoro mortis en la jaro en la jaro 2009 pro malsano dum vojaĝo al Sirio, sed ŝi postlasis multajn rakontajn pri siaj diversaj vojaĝoj per biciklo kiuj valoras la legadon se vi scipovas la anglan.

Legante tiajn librojn mi ofte scivolas ĉu mia iam havus la kuraĝon simile vojaĝi perpiede aŭ perbicikle malkovri diversajn landojn.  Mi suspektas ke tro plaĉas al mi la komforta vivo en hoteloj.  Sed kiu scias...! Ĝis tiam, glaso da vino enmane, mi ĝuas la virtualan vagadon.

Fine



The Coronavirus Diaries: 13.06.20

Lazy day today, so really can't be bothered to do the English summary. If you want to read more about my restful day reading, you can learn Esperanto here. 😊😊😊

Never mind - have a linguist joke:

joke

07/06/2020

La Kronvirusa Taglibro 07.06.20 / The Coronavirus Diaries


Laboro

Mi estis kvieta dum kelkaj semajnoj, sed tio ne signifas ke mi nenion faris.  Fakte mi estis multe laborante kaj, do, post tago rigardante mian ekranon ne tro emis vespere denove fari tion... La tagojn kiam mi ne havis laboron, mi okupiĝis pri varbado kaj administraciaj taskoj kaj mi trovis pli bonan ritmon al miaj tagoj kaj semajnoj ol ĉe la komenco de la nuna krizo.

Legado


Lastatempe mi eltrovis ke la lokaj bibliotekaj provizas senpagan retaliron por membroj al diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj. Tial, mi havis la eblecon senpage legi diversajn bonajn eldonaĵojn pri vojaĝado, kurado, ekonomio, mondaj novaĵoj...

Kompreneble, la biblioteko ankaŭ provizas senpagan prunteprenadon de bitlibroj, sed por multaj libroj oni devas longe atendi.  Kutime mi regule legas en la tri lingvoj kiujn mi profesie kaj persone uzas, t.e. en la angla, la franca kaj Esperanto. Iom post iom mi estas legante aŭ relegante verkaĵojn kiuj jam troviĝas en mia Esperantlingva bretaro.  De tempo al tempo mi ankaŭ klopodas legi librojn en la hispana kaj la kimra, por plibonigi mian lingvoscipovon.

Ĉi-semajne ankaŭ alvenis la novan epizodon de la mangao kiu tre plaĉas al mi: "Jesuo kaj Budao ferias".  Mi legas tiun serion en la franca lingvo kaj, do, devas atendi ke ĝi estu tradukita el la japana en la francan. Estas tre amuze.

Informiĝu!

Ankaŭ lastatempe, kompreneble, okazis teruraj eventoj en Usono, nome la murdo de George Floyd, kaj tutmonde oni protestas ilin. Multaj pli spertaj homoj ol mi komentis kaj komentas saĝe kaj informe.  Mi, do, simple urĝas vin legi, spekti, informiĝi, lerni.

Fine

Ĉi tiu estas mi, ofte!
language-learning









The Coronavirus Diaries: 07.06.20

So, I've been quiet for a bit, but only because I've been busy with work. On the days that no work has come in, I've been beavering away at marketing and seem to have restored a better rhythm to the days and weeks than at the beginning of the crisis.

And, hooray!  The new Jesus and Buddha manga arrived this week.  That'll keep me busy for the rest of the day 😊

Finally - this is me SO much of the time!

language


19/05/2020

La Kronvirusa Taglibro 19.05.20 / The Coronavirus Diaries


Farbado

Hieraŭ mankis al mi laboro, do mi farbis mian litĉambron blanka. Ne tro malplaĉas al mi farbado, sed mi abomenas la pretigadon, purigadon kaj ĝeneralan ĥaoson kiun la tasko kunportas. Sed nun ke estas farite mi devas konfesi ke estas multe pli belaspekta kaj hela. Hodiaŭ, feliĉe, alvenis laboro, do mi ne sentis min devigite fari simile en alia ĉambro!

Re al la 80-aj jaroj!

Mi iris kuradi lunĉhore aŭskultante la albumon Ora Team', kiu, fakte, plejparte havas bonan ritmon por kurado. Samtempe laŭtvoĉe kantadis, kiu havis tre utilan tujan socidistancigan efikon. Mi sukcesis kuri kvin kilometrojn, kiu abunde sufiĉas por hodiaŭ. Nun mi povos memkontente sidi en la ĝardeno (laborante) por la cetero de la posttagmezo.

Ho! Parolante pri Team', post longa serĉado mi trovis foton por montri al vi!

Universala Kongreso ĉe Brajtono, 1989










The Coronavirus Diaries: 19.05.20

Back to the 80s!

Ran around Splott listening to Ora Team - decent rhythms for running to on the whole.  Also sang along loudly. Turns out that Slovak/Esperanto music from the 80s is pretty effective for social distancing when sung loudly and slightly out of tune by a breathless runner. 5km.  Can sit in sunshine (working) feeling smug for the rest of the day now.

Please enjoy the above picture, of me with the band (😂) at the Brighton International Conference in 1989.

08/05/2020

La Kronvirusa Taglibro 08.05.20 / The Coronavirus Diaries


Paco-tago

Hodiaŭ en Britio ni festas la 75-an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo. Multaj grandaj eventoj estis planitaj ekde longe por komuna festo sed, kompreneble, devis esti nuligitaj pro kronviruso.  Tamen ni ĉiuj havas feritagon hodiaŭ, kaj enloĝantoj dekoraciis la stratojn.


strato kun flagoj

Ĉisube estas mia avo - la patro de mia patrino - la 8-an de majo 1945.  Mia patrino kaj ŝia familio travivis la duan mondmiliton en Londono kaj, do, spertis grandskalan bombadon. Pro tio la festoj estis tre ĝojaj.

mia avo la 8an de majo 1945

Por la familio de mia patro ĉi tie en Kardifo, la pacotago por Eŭropo estis ankaŭ festita.  Kardifo ankaŭ estis bombita ĉar estis grava haveno:

Cardiff blitz

Sed por ili estis malsimile.  Mia patro kaj geonkloj estis ankoraŭ for.  Du geonkloj troviĝis en Hindujo ankoraŭ parto de la milito en Azio. Alia onklo estis marsoldato en la pacifiko. Mia patro troviĝis surŝipo en la mediteranea maro.

mia patro
Paĉjo en 1945
Pro siaj spertoj dum la milito mia patro ĉiam poste forte subtenis pacon.  Li lernis Esperanton surŝipe (per koresponda kurso de la Brita Esperanto-Asocio) kaj poste ĝojis renkonti alilandanojn.  Li tre feliĉis kiam mi, infano, havis korespondantojn tutmonde, aparte pri tiuj en Germanio kaj Japanio, la antaŭaj 'malamikoj'.

Ke tiom da britoj ŝajne malalte taksas la kontribuon de la Eŭropa Unio al paco estas hodiaŭ tristigega afero.

Feliĉe, multaj el ni ankoraŭ kredas je kunlaborado, interkomunikado kaj paco.

Malamikete de las nacjes, 
Kadó, Kadó, jam temp' está!




   







The Coronavirus Diaries: 08.05.20

The 75th anniversary of VE Day here in the UK and despite the lockdown, the flags are out in Splott! Above is also a pic of my maternal grandfather celebrating VE Day in Tottenham, North London, where Mum and her family lived through the Blitz.

Cardiff was also bombed of course, primarily because of the docks, but VE Day for my father's family was a little different. My father and uncles were still away - two uncles in India where the war in the Far East continued - my father (above) on a ship in the Meditteranean.  There he learned Esperanto via correspondence course and became a keen advocate for international communication and cooperation.  He was delighted when I had penfriends around the world as a child, particularly in the former 'enemy' countries of Germany and  Japan.

I hope you have a great day.

dove

02/05/2020

La Kronvirusa Taglibro 02.05.20 / The Coronavirus Diaries


Helikoptero

Helikoptero superflugadas mian kvartalon ekde kelkaj horoj. Supozeble oni kontrolas ke neniu piknikas/festas/tro feliĉas pro la bela sunbrilo.


Nudeloj

Faris nudelojn por mia hieraŭa vespermanĝo:


nudeloj

Televido

Ekde kelkaj semajnoj Pudingulo kaj mi (per Skajpo ĉar ni estas en malsamaj domoj) spektas la trian serion de la franca politika dramo Baron Noir [Nigra Barono]. Ho! La intrigo senĉese densiĝas!
afiŝo

Kaj eĉ pli da kapridoj!

La novnaskitoj (kun pardonpetoj al la anoj de Esperanto en Kardifo!)



The Coronavirus Diaries: 02.05.20

Helicopter

A helicopter has been going round and round for a few hours now. Presumably making sure that we Splott-ites are not up to anything that we shouldn't.

TV

Third series of Baron Noir with the intrigue deepining all the time.   Also, good for revising the French political system.  Is this CPD?  Bound to be I reckon!

And even more cute goats!


24/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 24.04.20 / The Coronavirus Diaries


Sunbrilo

Denove bonega vetero ĉi tie en Suda Kimrio.  Dum la tuta tago mi povis sidi en la ĝardeno farante mian laboron. Estis tiom varme ke mi devis sidi sub sunombrelo! La lavendo ekfloras [Lavandula stoechas].
lavendo


Superbazaro

Ĉilunĉhore mi butikumis ĉe la apuda superbazaro. Pasintan semajnon, preskaŭ ĉiuj portis maskojn kaj lasis multe da spaco unu inter la alia.  Hodiaŭ preskaŭ neniu surhavis maskon. Ni devis atendi en viclinio ekster la butiko, sed ene de ĝi, ĉiuj ŝajne puŝis kaj ŝovis unu la alian kiel antaŭ la viruso. Ĉu homoj simple tediĝas pri la tuta afero kaj decidis ignori ĉion?

Faruno revenis al la bretaroj por la unua fojo en 4 semajnoj. Eblos fari kukon!

Esperanto en Kardifo

Mi pasigis bonan virtualan vesperon pasintmarde 'ĉe' Esperanto en Kardifo. Unu el nia anoj, Andreo, parolis tre interese pri Sangakoj, kiuj estas antikvaj lignaj kalkultabuloj montrante matematikajn (geometriajn) problemojn.  Kvankam mi multfoje vizitis Japanion, mi neniam antaŭe sciis pri tiuj tabuloj.  Mi ankaŭ terure malbone komprenas matematikon, tial estas ĉiam interese kiam Andreo klarigas ion pri ĝi. Se vi ŝatus provi iujn el la problemoj klaku ĉi tie (solvoj ĉi tie).


ŝerco









The Coronavirus Diaries: 24.04.2020

Sunshine in Splott

Lovely weather! Warm enough to sit in the garden and work all day (at least until it got too warm, even under the parasol).  The French lavender is looking good though (above).

Shopping

Did my weekly shop at lunchtime, which was a bit weird this week. We queued outside  as 'usual' to be allowed in one at a time, but inside the supermarket it was quite busy with people shoving and jostly just like the 'old days'.  Last week loads of people wearing masks. This week I didn't see any.  Have people got bored of social distancing and given up?

Esperanto in Cardiff

Good virtual get-together on Tuesday where one of our members, Andy, talked about Sangaku Japanese calculation tablets. Although I've been to Japan quite a number of times, I'd never heard of these geometrical puzzles until he mentioned them.  I'm not known for any mathematical prowess, but it was very interesting. You can see some interesting photos and diagrams in his presentation here (text in Esperanto).

joke about zoom

19/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 19.04.20 / The Coronavirus Diaries


Lano kaj Ŝtalo

Book - The Forest of Wool and Steel - Natsu Miyashita
Ĉi semajne mi legis kaj ĝuis la romanon La Arbaro de Lano kaj Ŝtalo de Miyashita Natsu (羊と鋼の) kiun mi legis en la angla-lingva traduko de Philip Gabriel. Estas rakonto pri piano-agordisto kiu lernas sian metion. Kaptis mian atenton ĉar mi ludas la pianon ekde 5-jaraĝa kaj iam ankaŭ volis esti pianoagordisto.  Cirkonstancoj malpermesis tion kaj anstataŭe mi studis lingvojn, sed mia intereso pri la piano daŭras. La verkaĵo rakontas la unuan 'renkontiĝon' de la protagonisto kun piano kaj sekvas lian metilernadon. Interesege kaj ĉarme.

Kapitano Tom Moore

Vi eble aŭdis aŭ legis pri la brita 99-jarulo Kapitano Tom Moore [Tom Mur].  Kapitano Tom estis oficiro en la brita armeo dum la dua mondmilito. Antaŭ kelkaj semajnoj, ĝenita pro la manko de rimedoj en la Brita Nacia Sanservo (NHS) li decidis allogi iom da financa enspeco por tiu organizaĵo, kaj rilataj bonfaraj asocioj. Li, do, promesis 100-foje ĉirkaŭmarŝi sian ĝardenon antaŭ lia 100-a naskiĝtago (la 30-an de aprilo).

Dum kelkaj tagoj, li faris rondirojn de la ĝardeno ĉiun tagon. Lia celo estis enspezi mil britajn pundojn (£1000).  Kiam li finis la 10an rondiradon pasintan ĵaŭdon (la 16an) li estis jam enspeziginta pli ol 12 milionoj da britaj pundoj (nun, hodiaŭ, 23 milionoj)! Li nun promesas daŭrigi la rondiradon ĉiutage.

Li iĝis mondfama kaj, kompreneble, estas laŭte laŭdita de politikistoj ktp. (Estas tute ironie ke la samaj politikistoj kiuj estis ĉisemajne gratulintaj kaj laŭdintaj la kapitanon estas plejparte tiuj kiuj voĉdonis kontraŭ propono pli bone pagi la dungitojn de la Nacia Sansistemo...)

Fakte estas honto ke preskaŭ 100-jarulo devas volontule kampanji por mono por aĉeti necesajn provizojn por Nacia Sansistemo kaj helpi ties dungitojn.  Sed tiu opinio mia tute ne nuligas mian admiron por Kapitano Tom - kiu estas bonhumora kaj kuraĝa kaj vere kuraĝigas nin kiam ajn li parolas.











The Coronavirus Diaries: 19.04.2020

Wool and Steel

This week I spent a couple of evenings reading The Forest of Wool and Steel by Natsuo Miyashita (translated by Philip Gabriel) and really enjoyed it. It tells the story of an apprentice piano-tuner from his first encounter with a piano, through his apprenticeship and early employment.  I started learning the piano at the age of 5 and, at one stage, wanted to become a piano tuner myself.  Things didn't turn out that way, but I'm still fascinated by the profession and found this novel as mesmerising as the book cover promised.

Captain Tom Moore

There can't be many English-speaking readers who haven't heard about Captain Tom Moore during the past few days - the Second World War veteran who has been completing 100 laps of his garden before his 100th birthday to raise funds for NHS charities.  With an original target of £1,000, the total has now topped £23 million and Captain Tom has vowed to keep going for as long as people keep donating.

Now, I have all kinds of opinions about private citizens having to undertake this kind of initiative to provide support for the staff of a National Health Service - and especially about the plaudits coming from the same politicians who voted down pay rises for NHS staff in recent times.

However, that in no way detracts from Captain Tom's fantastic initiative. He cheers me up every time I hear him speak.  Video clip above (and no, I haven't become a Telegraph reader - but they posted a good video  😊).

16/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 16.04.20 / The Coronavirus Diaries


Nenio

log
Eble ne tre interesa ŝtipo kiun mi trovis kurante tra la parko hodiaŭ
Nenio tre bloginde. Dum ĉi tiu kvara semajno de hejmrestado mi trovis ian rutinon: laboro, promenado aŭ kurado, jogo, legado, brodado, kaj mi eĉ trovis tempon iomete ludi la pianon. Verdire, mi ne bone ekzerciĝis pri pianoludado dum iom da tempo, do mi ja terure ludas. 

Esperanto en Kardifo

Venontan mardon (21-an de aprilo) ni denove virtuale kunsidos kaj Andreo parolos al ni pri Sangakoj, kiuj estas antikvaj japanas kalkultabuloj.  Restas kelkaj 'liberaj seĝoj'! Se vi interesiĝas, kontaktu min por detaloj.

embroidery
brodado estas malstreĉiga (krom kiam estas mafacila)









The Coronavirus Diaries: 16.04.2020

Absolutely nothing blog-worthy going on.  Getting into a bit of a routine: work, walk or run, yoga, reading, embroidery and even a bit of piano practice! Horribly rusty though 😞

piano
voluntary piano practice - desperate times!

More when/if something interesting happens!

12/04/2020

La Kronvirusa Taglibro 12.04.20 / The Coronavirus Diaries


Hodiaŭ plejparte fotoj el mia Paskdimanĉa kurado ĉirkaŭ mia kvartalo. Estas io konsoliga pri vojaĝeto ĉirkaŭ la stratoj kie oni promenadis kiel infano:

Baden Powell Elementa Lernejo / Baden Powell Primary School 
Mia unua elementa lernejo / Baden Powell - my infant school




Splott Park
Ĉe la parko Splott / in Splott Park


Leontodoj kreskas laŭvole

Moorland Park
Parko Moorland Park

Mia dua elementa lernejo / my junior school - Moorland

fikario / celandine
Fikario / Celandine [Ranunculus ficaria]

Lekanteto Daisy
Lekanteto / Daisy [bellis perennis]


Arbara antrisko / Cow Parsley
Arbara antrisko / Cow Parsley [Anthriscus sylvestris]


Leontodo / Dandelion [Taraxacum]
Kiam mi estis infano, mia patro pagis al mi kaj mia frato po 50 penco
por sako por kolekti leontodflorojn el kiuj li tiam faris vinon. 


hopscotch grid
Infanoj estas ludintaj hopludon - ĉu vi ankaŭ ludis tiun aŭ similan ludon?





The Coronavirus Diaries: 12.04.2020

Today, just photos (above) from my Easter Sunday run around Splott. Something quite comforting about a little trip round the parks where you played as a child.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...