Farbado
Hieraŭ mankis al mi laboro, do mi farbis mian litĉambron blanka. Ne tro malplaĉas al mi farbado, sed mi abomenas la pretigadon, purigadon kaj ĝeneralan ĥaoson kiun la tasko kunportas. Sed nun ke estas farite mi devas konfesi ke estas multe pli belaspekta kaj hela. Hodiaŭ, feliĉe, alvenis laboro, do mi ne sentis min devigite fari simile en alia ĉambro!Re al la 80-aj jaroj!
Mi iris kuradi lunĉhore aŭskultante la albumon Ora Team', kiu, fakte, plejparte havas bonan ritmon por kurado. Samtempe laŭtvoĉe kantadis, kiu havis tre utilan tujan socidistancigan efikon. Mi sukcesis kuri kvin kilometrojn, kiu abunde sufiĉas por hodiaŭ. Nun mi povos memkontente sidi en la ĝardeno (laborante) por la cetero de la posttagmezo.Ho! Parolante pri Team', post longa serĉado mi trovis foton por montri al vi!
Universala Kongreso ĉe Brajtono, 1989 |
No comments:
Post a Comment