Pages

14/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 14.03.20 / The Coronavirus Diaries

Hodiaŭaj novaĵoj


strato
Senhoma strato
Iuj jam estos legintaj per miaj pepaĵoj ke hieraŭ flegistino ĉe la maljunulvartejo kie loĝas mia patrino vespere telefonis al mi. Ekde tiam ni ne plu rajtas viziti la ejon.  Kiel mi antaŭe skribis, tiun decidon mi timis, kvankam mi scias ke estas por ĉies bona sano.

Mi timas, parte, ĉar mia patrino suferas de Alzheimer-malsano kaj kiam ŝi ne vidas min dum kelkaj tagoj ŝi tuj panikas kaj kredas ke io terura okazis kaj ke ŝi estas sola en la mondo!

La maljunulejo klopodos aranĝi sistemon por ebligi nin paroli kun niaj familianoj pere de Skajpo. Ankaŭ mi povos telefone paroli kun ŝi kaj sendi leterojn - ŝi ankoraŭ kapablas legi simplan leteron.

Do, la situacio ne estas tiel malbona kiel mi emas kredi.  Mi konstatas ke mi tiom alkutimiĝas 'regi' la vivon de mia panjo - pro ŝia malsano - ke estas malfacile por mi cedi tiun regadon al aliuloj! Mi pensas pri miaj prauloj kaj kion ili devis fari estintece en periodoj de milito kaj al ĉiuj tutmonde kiuj suferas multe pli ol mi.  

Je la 4-a matene, mi vekiĝis kaj ne povis facile reendormiĝi, do finfine mi kontrolis mian poŝtelefonon kaj trovis multajn kuraĝigan mesaĝojn de geamikoj kiuj estis leginte mian pepaĵon. Dankon al vi! Viaj afablaj vortoj kaj kunsento multe helpis min. 

Stratfesto


Ankaŭ dum la nokto, multaj homoj ŝajne drinkis, ridis, babiladis, kantis en la strato ekster mia domo! Tio estas iom kutime ĉi tie vendred-sabatnokte sed mi iom surpriziĝis ke ankoraŭ okazas! Dum la tago malmultis homoj surstrate. Ankaŭ estis multe malpli da trafiko ol kutime. 

Rugbeo 

 

Devintus okazi rugbea maĉo en Kardifo hodiaŭ - parto de la Konkurso por Ses Nacioj - inter Kimrio kaj Skotlando. Hieraŭ matene oni insistis ke ĝi okazus.  Poste oni nuligis ĝin. Estas longa distanco inter Skotlando kaj Kardifo kaj, do, multaj rugbeŝatantoj jam faris la vojaĝon kaj ne feliĉis trovi sin en Kardifo sen rugbeo. 

Ŝtelo!

 

En la konstruaĵo kie troviĝas mia oficejo ni havas komunan kuirejon. Hieraŭ, iu sekrete ŝtelis manpurigilan likvidon el skatolo apartenante al alia kompanio. Timo instigas iujn homojn agi tre strange.
 

Aliteme

 

En mia ĝardeno Prunus Insica "Kojo-no-Mai" bele floras.

ĉerizarbeto

Memeo de la tago

 

Hodiaŭa memeo, ne estas memeo.  Tre plaĉis al mi spekti kelkajn filmetojn enretajn en kiuj italoj kantas por kuraĝigi unu la alian.  Jen unu:

https://www.bbc.co.uk/news/av/world-europe-51886547/coronavirus-italians-sing-from-their-windows-to-boost-morale

Ĉu mi kantu La Esperon el mia fenestro 😉?

Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 14.03.2020

Developments


As feared, Mum's nursing home has now suspended visiting as of yesterday evening.  Of course, this seems extremely sensible. I worry how she will manage without seeing visitors. The home is aiming to set up 'Skype visiting'.  We can phone - we can write letters.  The reality is that I've got so used to having to organise things due to Mum's dementia and try to keep her happy and calm, that my control-freakery is freaking out.

I think of the strong women in my family over the generations who have had to send their loved ones off to war and not hear from them for months at a time, while trying to keep everything going back at home.  Sometimes I'm a right wimp.

Tweeted about it to my Esperanto-speaking friends yesterday evening.  When I woke up in the early hours and couldn't get back to sleep, tossing and turning, I did what we're not supposed to do and scrolled through my phone.  So many lovely messages of reassurance and friendship, from people I know and don't know in person - in Japan, France, Poland, Germany, US and many others. Thanks guys!

Dancing in the streets


Loads of singing, dancing, shouting, drinking in the street in the middle of the night. Not unusual for a Friday night here, but a real contrast to the daytime when there were markedly fewer people on the streets. Roads very quiet for a Saturday.

Rugby


Wales-Scotland Six-Nations match cancelled at very short notice.  When I walked through the Bay yesterday afternoon, loads of really p-ed off rugby fans.

Idiots

cherry blossomSomeone has been stealing hand-sanitizer gel from another of the companies that use the kitchen in our building.  Fear makes some people quite, quite stupid (or perhaps it's oportunism and they're selling it...?)

In other news

The Fuji Cherry is blossoming! Hooray!

Meme of the day

Meme of the day isn't a meme today.  I've been liking the videos doing the rounds of Italians singing from their balconies.  Here's a link: https://www.bbc.co.uk/news/av/world-europe-51886547/coronavirus-italians-sing-from-their-windows-to-boost-morale

Finally

Have a good day and see you soon!

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...