Fakte ne estis tre bone organizita afero. La horo (lundon matenon) signifis ke iu kiu laboras, kompreneble ne povis ĉeesti. Personoj alvenis en la urbocentron apud la grandaj butikoj kaj la loka ĵurnalo donis al ili flagojn de la provinco [jen ligo pri la flago - nur en la angla, mi bedaŭras, sed montras bildon pri la flago].
Post iom da fotado kaj paroladoj de la urbestro kaj diversaj responduloj, la homoj marŝis laŭ la ĉefstrato en la direkto de la urbodomo. La afiŝo "SUFFOLK AND PROUD" [pr. safok and praŭd] signifas "Suffolk kaj fiera".
La flago kiun oni portas sube estas tiu de la provinco.
Finfine oni atingis la urbodomon kie la televid-stacio filmis la homamaseton. La urbestro eniris la urbodomon kaj levigis la provincan flagon super la konstruaĵo. Kelkaj filmetoj sekvos en venontaj blogaĵoj.
Estis interese (kaj fakte iom amuze) spekti la okazaĵon, sed ĉu plaĉas al vi tian provincismon, vi mem decidu.
No comments:
Post a Comment