Pages

27/04/2009

Ĉu vi parolas la Hispanan?

Karaj geamikoj

Mi serĉas iun kiu parolas la Hispanan (aŭ la Eŭskaran) kaj povus helpi min. Kvankam mi lernas la Hispanan, mi ankoraŭ ne bone parolas aŭ skribas ĝin.

Mi bezonas peti informojn de iu en Hispanio (en Eŭskario) rilate mian laboron. Temas pri kelkaj demandoj kiujn mi ŝatus starigi aŭ per telefono, aŭ, prefere, per retmesaĝo.

Ĉu estas iu kiu pretus neformale traduki mallongan retmesaĝon mian en la Hispanan (kaj eble eventualan respondon). Mi preferus la informojn en la Hispana, ĉar tion mi povus mem legi.

Se vi povos helpi min, eble vi povus bonvole kontakti min ĉe esperanto.cardiff (ĉe) googlemail.com

Multajn dankojn!

Eriketo

3 comments:

Borja said...

Saluton! Mi loĝas en Eŭskio. Mi denaske parolas kaj la eŭskan kaj la hispanan. Mi pretas vin helpi pri la tradukoj. Vi sendu kion ajn al izgf_borja(ĉe)hotmail.com kaj mi kiam eble provos traduki tion, kion vi bezonas. Ĝis!

Heather/Eriketo said...

Mi dankas al ĉiuj kiuj helpis min rilate al mia peto. Ĉio nun estas organizita.

Tamen, se vi loĝas en Eŭskio aŭ en Katalonio kaj pretus respondi al kelkaj demandoj rilate al la multlingveco de tiuj regionoj, bonvolu kontakti min ĉar mi interesus legi viajn perspektivojn. (Ankaŭ se vi loĝas alie en Hispanio sed havas komentojn pri tiu temo)

::júbilo::haku:: said...

mi ankaŭ (m i scias estas malfrue) parolas la hispana denaske :P

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...