Pages

16/09/2005

Hodiaŭ en Kardifo

Tagmeze mi manĝis, kun miaj du kolegoj, ĉe suŝi restoracio je la alia flanko de la urbocentro. Mi sufiĉe ofte tie manĝas ĉar multe plaĉas al mi. Por miaj kunlaborantoj, estis la unua fojo ke ili manĝis suŝi-on. Bedaŭrinde estis malmulte da vegetaranaj pladoj por Kolego 2, tamen Kolego 1 kaj mi bone manĝis. Bongustegis la supo Miso.

Hodiaŭ vespere mi spektos teatraĵon The Haunted Hotel (La Fantomplena Hotelo). En nia urbo estas kelkaj teatroj. Mi ĉi-vespere ĉeestos la 'Novan Teatron' (kvankam nun 99 jaraĝa!). Estas la plej malnova teatro nun en Kardifo kaj dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj mia patro prezentis tie kiel iluziisto. Estas ĉiam plezuro eniri tiun teatron, malnovmodan, kun grandioza etoso. Mi avide antaŭatendas tion (ankaŭ la glaciaĵon kiun mi intencas manĝi dum la paŭzo.)

Do, bonan semajnfinon mi deziras al ĉiuj!

3 comments:

Anonymous said...

Kaj bonan teatrspektadon ni deziras por vi!!

Anonymous said...

Saluton, mi rimarkis ke mia blogo estas ligita, sed ĉi-foje unuafoje skribas. Certe malmultas vegetaraj suŝioj. En via foto estas 2 specoj de rulsuŝioj, ĉirkaŭita de 'norio' (porfirio). Ŝajne unu el ili enhavas kukumon. La aliaj internaĵoj vegetaraj, ĉe ni en Japanio estas 'peklita umeo' kaj 'dolĉe-sale kuirita kalabasaĵo' (kanpjoo), sed ĉu vi konas?

lovermann said...

Saluton, Eriketo. Ĉu vi povas korekti eraron en la ligilo al mia blogo: Mi ne nomiĝas Dina, sed Dima :) Dankon!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...