Pages

29/10/2015

Korvoj ĉe Kamakura / Kamakura Crows


Scroll down for English

Antaŭ mia tagekskurso al Kamakura mi ne estis konstatinte ke tie ankaŭ troviĝas tre agrabla marbordo.

golfeto de Kamakura
Min tre amuzis la grandaj korvoj kiuj promenadis sur la plaĝo. Korvoj abundis en la urbo kaj en diversaj lokoj mi vidis paneojn kiuj avertis ke korvoj tre volonte ekflugus suben ŝteli manĝaĵon ktp.

korvo sur la plaĝo ĉe Kamakura
Mi kaptis la okazon iom marpromenadeti... Mi trovis la maron sufiĉe varma (veninte antaŭ kelkaj tagoj de malvarma Britio), kvankam la Filino de Pudingulo (ekde nun konata kiel FdP), kiu pli alkutimiĝis al al varma Japana aero, diris ke estis tre malvarma!










Although I knew that Kamakura was on the coast, I hadn't realised that it was a popular beach in a pretty bay until we'd finished exploring the Great Buddha and wandered down to the sea.  Obviously I took the opportunity to have a paddle - definitely a bit less freezing than the sea at Barry Island at this time of year!

Around the town there were lots of signs warning people to beware of crows sweeping down and stealing food etc, and they were also wandering around the beach looking for titbits!

crow at Kamakura






La Granda Budho ĉe Kamakura / The Great Buddha of Kamakura

Scroll down for English-language version

Dum mia vizito al Japanio, mi havis la oportunon iri per la trajno al la urbo Kamakura en la gubernio Kanagaŭa. Estis tre facila vojaĝo de Tokio (malpli ol unu horo) kaj la urbo estis tre plaĉa. De la stacidomo oni promenadas tra mallarĝaj stratoj por piedirantoj kie troviĝas tre interesaj vendejoj.  Kompreneble (kiel vi scias, plaĉas al mi butikumi) mi kaptis la okazon aĉeti kelkajn donacojn por miaj familianoj...

La vera celo de la tagekskurso, tamen, estis vidi la grandan statuon de Budho kiu troviĝas ĉe la templo Kōtoku-in.

La statuo, el bronzo, estis farita en la jaro 1252.  Ĝi altas je 13.35 metroj.

Budho ĉe Kamakura


Interese, la statuo unue troviĝis en granda konstruaĵo kiu estis tri foje detriuta de ŝtormoj (plej laste de cunamo en la jaro 1498. Ekde tiam la statuo estas ekstere.

La granda tertremo en 1923 detruis la bazon de la statuo sed ĝi poste ripariĝis kaj frue en la 1960-aj jaroj la statuo estis plifortigita kontraŭ tertremoj.

Statuo de Budho ĉe Kamakura.


La Brita verkisto Rudyard Kipling [Radjard Kipling] verkis poemon pri la Budho de Kamakuro.  Mi kredas ke ne ekzistas Esperantlingva versio ĝis nun, sed la angla originalo legeblas ĉi tie.

The Great Buddha, above, is the second largest Buddha statue in Japan. Having seen the Great Buddha at Todai-ji in Nara on a previous visit to Japan, this time we went to Kamakura about an hour's trip south of Tokyo. Kamakura turned out to be an attractive little town with lots of tempting shops and things to see.

The Great Buddha at Kamakura, unlike the one in Nara, sits in the open air since the hall around it was destroyed in 1498.  Although the Great Kanto Earthquake of 1923 destroyed many nearby buildings and damaged the statue's base, the Buddha himself remained unharmed. If you're interested in more information about the statue itself, have a look at the Kotoku-in website.

Granda Budho


26/10/2015

Tokia perspektivo / Tokyo perspective

Scroll down for English-language version

Antaŭ 10 tagoj mi revenis hejmen post tre ĝuinda kaj interesa vojaĝo al Japanio.  Tuj post  mia reveno mi suferis pro horzonozo, kaj tiam, kiam mi vekiĝis post kelktaga dormeto mi trovis problemon en la domo; akvogutoj fluetis de la akvoboligilo por mia centra hejtada sistemo!

Finfine hieraŭ ĉio ripariĝis kaj por la unua fojo post mia reveno mi havas la tempon iomete verki pri mia vojaĝo.

Estis mia kvara vizito al Japanio - iuj el vi jam scias ke la filino de Pudingulo (mia koramiko) loĝas tie ekde jam kelkaj jaroj.  Ĉi-foje ni restis en Tokio, pli esploris la ĉefurbon kaj faris kelkajn tagekskursojn al aliaj lokoj.

Ĉi-sube estas ne tre klara foto de strato apud mia hotelo en Ŝinĝuku.  Kvankam ne bonegega foto, montras iomete la etoson.

Ŝinĝuku
Multe plaĉas al mi Tokio.  Plaĉas al mi urbegoj, sed ne tro da bruo.  Kaj fakte, kvankam tio eble surprizigus vin, mi trovas ke Tokio estas sufiĉe kvieta urbego.  Se oni piediras tra eĉ malgranda urbo en Britio, ekzemple Kardifo kie mi loĝas, estas ĉiam multe da bruo; aŭtoŝoforoj laŭte hupadas senĉese kaj pliigas la motoron de iliaj aŭtoj kiam ili atendas ĉe semaforoj ktp.
Ebriuloj laŭte krias surstrate kaj eĉ dumtage oni krias, laŭte alvokas, brue babiladas.

Ege surprizige, kvankam pli da homoj ĉiutage trapasas la stacidomon Ŝinĝuku ol ekzistas en mia lando Kimrio, estas multe malpli brua.  En kafejoj kaj restoracioj oni babiladas pli kviete kaj la ĝenerala etoso estas multe pli trankvila.  




Jen la perspektivo el mia hotela ĉambro.  Por tiuj kiuj ŝatas ferii en la kamparo, ŝajnos neeble mi supozas ke mi tiom ĝojas vidi tiom da konstruaĵoj.  Nu, ni ĉiuj malsimilas ĉu ne?  

Noto: Vi rimarkos ke malkiel kutime, mi aldonas resumon ĉi-sube en la angla lingvo.  Kelkaj familianoj petis ke mi tion faru ĉi-foje ĉar ili ankoraŭ ne konsentis lerni Esperanton. Notu, tamen, ke ne estas traduko de la Esperantlingva versio, simple ĉar estas enuiga verki la saman aferon dufoje!  


At the request of some of my non-Esperanto-speaking friends and family members, I'm adding an English-language text to my posts about my recent Japan trip.  Don't expect this to be a direct translation of the above - way too boring to write the same thing twice in different languages. It will be a summary covering most of the same points...

So, having got over my jet lag and having finally sorted out my leaking boiler (discovered on arrival home last week) I now have hot water, heating and am conscious enough to put up a few photos about my trip.

The top photo isn't very clear, but gives you a bit of a representation of the nighttime atmosphere in Shinjuku.  The video clip is the view from the hotel window.

Most of my readers know that I'm a total city girl and I love being in the middle of Tokyo with the city hustle and bustle.  You might be surprised though, as many of my Japanese friends are when I tell them this, that Tokyo is a very quiet city.  When you think that more people pass through Shinjuku station in a day than make up the entire population of Wales, that seems like a crazy thing to say, but it really is my impression.

Even in a small city like Cardiff, you have the constant beeping of car horns, revving of engines and general noise.  Even in the busiest parts of Tokyo you have very little of that ambient noise.  The general noise level that you get in the city centre of Cardiff, let alone the shouting, people shrieking and overall hubbub is much louder than in any Japanese city.  In cafes, restaurants, any background music is audible, but unobtrusive and conversation takes place quietly.  I'm sure that there are bars where on a Saturday night you'll have a much louder noise level, but generally it's lovely to have far fewer assaults on your ears and much less need to shout to make yourself heard than here in the UK.  Nasty shock when we get back off the plane at Heathrow though :(

18/08/2015

Denove en Belleville




Belleville-a Rendevuo


Post la Universala Kongreso en Lillo, mi kun Pudingulo pasigis kelkajn tagojn en Parizo. Regulaj legantoj de mia blogo scias ke mi iras al Parizo almenaŭ unufoje ĉiun jaron, ofte dum la somero kiam la urbo estas kvieta (kondiĉe ke oni ne tro vizitas tre turismajn lokojn).

Parizo estas mia plej ŝatata urbo en la mondo kaj dum la 25 jaroj kiam mi ĉiujare vizitas ĝin mi vagadis tra ĉiuj kvartaloj de la franca ĉefurbo.

Ĉi-jare la vetero estis varmega - po 30 gradoj ĉiutage - do estis agrable malrapide promenadi tra ombraj stratoj en la distrikto Belleville [belvil - bela urbo].

Belleville estas populara kaj kosmopolita kvartalo en la nordoriento de Parizo. Malmultaj turistoj trovas ĝin, sed el la parko Belleville estas bonega perspektivo sur la tuta urbo:

parko Belleville

Estintece la suba preĝejo estintus impona konstruaĵo. Nun estas iomete "liliputigita" pro la ĉirkaŭaj apartamentejoj, sed ankoraŭ estas bela:

parko belleville

Tipa strato apud la parko:

strato en Belleville

La enloĝantoj de la kvartalo helpis desegni kaj krei la mozaikojn kiuj dekoracias la terason:

mozaiko

La kvartalo Montmartre estas pli konata por siaj ŝtuparoj, sed estas ankaŭ belaj ekzempleroj ĉe Belleville.

Se iam vi vizitas Parizon kaj ŝatus trovi interesan kaj ne tro turisman kvartalon, iru al Belleville!






17/08/2015

Al la bestoĝardeno


Unu posttagmezo en Lillo, post diligenta mateno ĉe kongresaj kunvenoj kaj paroladoj, mi decidis 
ferieti kaj anstataŭe iris al la bestoĝardeno.  Nu, tiuj kiuj legas mian blogon ekde kelkaj jaroj jam estos vidintaj fotojn de la bestoj tie kiujn mi faris dum antaŭa vizito.  Estas bone, tamen, reviziti malnovajn amikojn kaj jen, do, pli aktualaj bildoj.

Estis la lernejaj ferioj, do la bestoĝardeno estis plene da infanoj - kiel ili, min allogis la bestoj kun ĉarmaj vizaĝoj kiel la ruĝa pando ĉi-sube:
Ruĝa (aŭ Malgranda) Pando
Kiam mi estis juna mi estis skoltino kaj ni ofte kunkantis pri kukabarao. Estis jaroj ĝis mi iam vidis veran kukabaraon - jen tiu kiu loĝas ĉe la Lilla bestoĝardeno.  
Kukabarao

Kiel antikvaj, bonkoraj dinosaŭroj la gigantaj testudoj estis trankvile manĝante foliojn ŝajne apenaŭ rimarkinte la varmegan veteron:

Gigantaj Testudoj


Kio estas la nomo de ĉi tiu besto? Mi tute forgesis noti kia besto estas, sed mi admiris ĝian kapablecon pace dormi malgraŭ la amaso da vizitantoj rigardante ĝin:


Ne nur malgrandaj ĉarmaj bestoj loĝas ĉe la bestoĝardeno, sed ankaŭ monstroj kiel la rinocero. (Mi ne volas diri ke rinoceroj ne estas ĉarmaj, sed ili certe estas pli grandaj...)

rinocero
Ekde jam multaj jaroj en Britio, perreta asekuro-komparilo reklamas sian retejon uzante surikatojn kaj tiuj amuzaj mungotedoj iĝis tre konataj pro tio (se oni uzas la perretan komparilon oni ricevas ludilan pluŝsurikaton...)

Oni ja povas kompreni kial ili estas allogaj kiam oni observas ilin - ŝajnas ke ili havas proprajn karakterojn.




La vetero estis varmega kaj ne ĉiuj bestoj videblis ĉar multaj saĝe restis en iliaj dometoj en la ombro, sed estis bona ferieto for de la kongresejo dum kelkaj horoj kaj tre agrabla promenado.



14/08/2015

Kafo, krespoj kaj kontentaj kongresanoj

Antaŭ 25 jaroj mi vizitis Francion por la unua fojo kaj gustimis francan "malgrandan kafon" por la unua fojo. Estis revelacio.  Anstataŭ la sengusta malforta tujfarebla "kafo" kiun ni trinkis ĉehejme, mi enamiĝis kun la forta trinkaĵo, ĉiam en ĉarmaj tasetoj, ĉiam iom malsimile, sed ĉiam bone...

Dum la pasintaj 25 jaroj mi vizitis Francion almenaŭ po unu fojon en jaro kaj ĉiam mia unua reflekso post eltrajniĝo, elboatiĝo, elaviadiliĝo estas rapidi en kafejon por trinki bonan kafon.  Eĉ nun kiam mi havas bonan kafomaŝinon ĉehejme, mi sekvas mian kutimon.

la unua kafo ĉe Lillo

Kompreneble, kun kafo necesas manĝi kukojn.  Mi neniam trovis francan kuko-vendejon kiu ne plaĉis al mi.  Vidinte la ĉi-suban fenestron, Pudingulo, kiu akompanis min al Francio, decidis iĝi bakisto laŭ la franca stilo kaj tuj aĉetis amason da libroj por lerni tion. Nu, mi tute ne kontraŭas la ideon, mi simple atendas la unuajn kukojn kiujn mi malavare promesis testi.


Estas ĉiam plezuro trovi manĝejon kiu faras breton-stilajn krespojn.  Pudingulo ĉiam manĝas krespon kun karamelo el sala butero:


Mi ĉiam manĝas krespon kun ĉokolada saŭco - ĉi-foje mi ankaŭ kunmanĝis pirojn. Necesas manĝi frukton kaj jen bona metodo...


Kvankam estus agrable manĝi nur kukojn kaj krespojn, dum du-semajna ferio kiam oni devas ĵongli inter diversaj lingvoj kaj kulturoj, oni ankaŭ devas pensi pri sia cerbo kaj pri la nepraj grasacidoj. Tial mi manĝis bongustegan saŝimon.  Plaĉegas al mi manĝi saŝimon kiam mi vizitas Japanion kaj ankaŭ en Francio mi ofte trovas bonan saŝimon.


Unu el miaj preferataj desertoj en Francio estas "Kolonela Ŝorbeto" (Couple Colonel).  Kutime tio konsistas el refreŝiga ŝorbeto sur kion oni verŝas alkoholaĵon kiel ĝino aŭ vodko.

En la Lilla regiono oni ofte trinkas alkoholaĵon el junipero, do oni povas manĝi "Nordan Kolonelon" kun ŝorbeto kaj jupiera brando.  En la suba foto mi ja aperas iom ebria - estas forta (sed bongusta ) alkoholaĵo!


Kompreneble, post kukoj kaj alkoholaĵoj oni devas foje esti prudenta kaj de tempo al tempo manĝi salaton. Jen belega salato kiu inkluzivis malgrandajn vaflojn kovritrajn de loka kapra fromaĝo.  Tiun salaton mi manĝis ĉe la restoracio "Au Vieux de la Vielle" kiun mi forte rekomendas se vi iam estos en Lillo.


Por Pudingulo estis plia okazo manĝi krespon.  Ĉi-foje krespo farĉita de ĉokolado, kovrita per ĉokolada saŭco kaj bruna sukero kaj garnita de kremo. 


Nu, post tiom da bongustaĵoj ni estis tre kontentaj kongresanoj. Post la kongreso ni foriris al Parizo por kelktaga ferio. Se vi ne tro ĵaluzas mi montros al vi baldaŭ la bongustaĵojn kiujn ni trovis tie.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...