Pages

Showing posts with label bestoĝardeno. Show all posts
Showing posts with label bestoĝardeno. Show all posts

04/11/2015

Fenikopteroj, pandoj, surikatoj kaj pingvenoj

Kiam mi estis infano, foje kun miaj gepatroj ni akompanis la Esperantistojn ĉe la apuda urbo Bristolo al la bestoĝardeno tie.  Min ĉiam fascinis la grandaj rozkoloraj fenikopteroj.  Mi ĉiam havis problemojn, tamen, diferencigi inter la vortoj 'fenikoptero' kaj 'helikoptero', kiuj sonis al mi tre similaj.  Estas strange kiel tiu malfacilaĵo fiksiĝis en mia cerbo kaj eĉ nun (post multaj jaroj) kiam mi vidas tiujn birdojn mi kelksekunde hezitas antaŭ ol trovi la ĝustan vorton!

Nu, la ĉi-subaj fenikopteroj estas ĉe la bestoĝardeno Ueno en Tokio. (Mi ĵus legis ke la vorto 'flamengo' estas nuntempe pli uzata en Esperanto - eĉ pli komplika por mi!)

fenikopteroj ĉe la bestoĝardeno de Ueno

fenikopteroj ĉe la bestoĝardeno de Ueno

Ankaŭ ĉe la bestoĝardeno ni vidis la mondfamajn pandojn

pando ĉe la bestoĝardeno de Ueno

pando ĉe la bestoĝardeno de Ueno

pando ĉe la bestoĝardeno de Ueno

Estis pluraj interesaj bestoj tie - inkluzive, ĉi-sube, surikatojn:

surikato ĉe la bestoĝardeno de Ueno

Surikato ĉe la bestoĝardeno de Ueno

La sturno ĉi-sube interesis min. En mian ĝardenon alvenas nigraj sturnoj, sed mi neniam antaŭ vidis bluan sturnon:

Sturno ĉe la bestoĝardeno de Ueno

Fine, jen kelkaj pingvenoj:










17/08/2015

Al la bestoĝardeno


Unu posttagmezo en Lillo, post diligenta mateno ĉe kongresaj kunvenoj kaj paroladoj, mi decidis 
ferieti kaj anstataŭe iris al la bestoĝardeno.  Nu, tiuj kiuj legas mian blogon ekde kelkaj jaroj jam estos vidintaj fotojn de la bestoj tie kiujn mi faris dum antaŭa vizito.  Estas bone, tamen, reviziti malnovajn amikojn kaj jen, do, pli aktualaj bildoj.

Estis la lernejaj ferioj, do la bestoĝardeno estis plene da infanoj - kiel ili, min allogis la bestoj kun ĉarmaj vizaĝoj kiel la ruĝa pando ĉi-sube:
Ruĝa (aŭ Malgranda) Pando
Kiam mi estis juna mi estis skoltino kaj ni ofte kunkantis pri kukabarao. Estis jaroj ĝis mi iam vidis veran kukabaraon - jen tiu kiu loĝas ĉe la Lilla bestoĝardeno.  
Kukabarao

Kiel antikvaj, bonkoraj dinosaŭroj la gigantaj testudoj estis trankvile manĝante foliojn ŝajne apenaŭ rimarkinte la varmegan veteron:

Gigantaj Testudoj


Kio estas la nomo de ĉi tiu besto? Mi tute forgesis noti kia besto estas, sed mi admiris ĝian kapablecon pace dormi malgraŭ la amaso da vizitantoj rigardante ĝin:


Ne nur malgrandaj ĉarmaj bestoj loĝas ĉe la bestoĝardeno, sed ankaŭ monstroj kiel la rinocero. (Mi ne volas diri ke rinoceroj ne estas ĉarmaj, sed ili certe estas pli grandaj...)

rinocero
Ekde jam multaj jaroj en Britio, perreta asekuro-komparilo reklamas sian retejon uzante surikatojn kaj tiuj amuzaj mungotedoj iĝis tre konataj pro tio (se oni uzas la perretan komparilon oni ricevas ludilan pluŝsurikaton...)

Oni ja povas kompreni kial ili estas allogaj kiam oni observas ilin - ŝajnas ke ili havas proprajn karakterojn.




La vetero estis varmega kaj ne ĉiuj bestoj videblis ĉar multaj saĝe restis en iliaj dometoj en la ombro, sed estis bona ferieto for de la kongresejo dum kelkaj horoj kaj tre agrabla promenado.



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...