Pages

25/05/2007

nova ĉefministro

Post la lastatempa politika malordo en Kimrio, finfine hodiaŭ io okazas. Ĉar la kontraŭantaj politikaj partioj ne sukcesis konsenti kunlabori, estos minoritata registaro de la Laborista Partio. Je la 13-a hodiaŭ, do, la Kimra Asembleo kunvenis por proponi ke la antaŭa Ĉefministro (Rhodri Morgan) denove estis la Ĉefministro.

Neniu kontraŭis la proponon kvankam la ĉefoj de la kontraŭantaj partioj (kiuj havis esperojn esti ĉefministroj ili mem) havis mienojn "kiel tondro" kiel ni diras en la angla (kiu signifas ke ili ŝajne furiozis!)

Nun la reĝino de Britio devas konsenti al la propono kaj ŝi venos al Kardifo la 5-an de junio oficiale malfermi la novan asemblean sesion.

Iuj kiuj interesas povas spekti la dankparoladon de la preskaŭ-ĉefministro ĉi tie. Estas en la anglaj kaj kimraj lingvoj, sed plej amuzas kiam la video-kamerao fokusigas sur la membroj de la aliaj partioj.

Zorgu, tamen! Mi avertas vin ke kelkaj asembleanoj portas tre aĉajn vestaĵojn : pri iliaj modaj malkapablecoj mi ne respondecas :-)

24/05/2007

orkestra koncerto

Mi antaŭe menciis al vi ke Kolego 1 ĉe mia oficejo violonludas en orkestro. Venontan semajnon li vojaĝos kun la orkestro turnei en Bretonio. Ĉi-jare la orkestro festas sian 25-an datrevenon kaj do veturos al la ĉirkaŭaĵo de la urbo Nantes (ĝemelurbo de Kardifo) fari du koncertojn. Se iu blogleganto loĝas apude kaj ŝatus aŭskulti la orkestron, la detaloj estas jenaj:
  • 29/05/2007, je 20.00 ĉe l'Amphithéâtre Westotel, La Chapelle-sur-Erdre (senkosta koncerto)
  • 01/06/2007, je 20.30 ĉe Cité International des Congrès, Nantes - Métropole (biletoj haveblas de FNAC, Carrefour aŭ je 0892 58 36 22)
La programo inkluzivos Les Francs-Juges de Berlioz, La E-minora Simfonio por violono de Mendelssohn kaj la E-minora Dua Simfonio de Raĥmaninov. Violon-solistino estos Sara Trickey kiu jam ludis kun multaj konataj orkestroj. La konduktoro estos Michael Bell.

Kaj ne forgesu, ke Kolego 1 (en la violon-bloko) eĉ parolas iomete Esperanton!

politika ĥaoso

Politike ĥaosas ĉe ni en Kimrio. Antaŭ jam kelkaj semajnoj okazis voĉdonado por la Nacia Asembleo de Kimrio. Kvankam la Laborista Partio gajnis la plej multajn voĉdonojn, ili ne sukcesis gajni totalan majoritaton. Tio signifis ke ili ne senkontraŭo rajtis daŭre regi. Tial, la Laborista Partio serĉis asocion kun alia partio: unue kun la Liberala Demokratia Partio, kaj kiam tiu ne konsentis, kun la Kimra Naciisma Partio. Mardon, klariĝis ke tia asocio ne okazus.

Hieraŭ dum la tuta tago oni parolis pri tiel nomita "Ĉielarka Koalicio" inter la Liberalaj Demokratoj, la Kimraj Naciistoj kaj la Konservativoj kontraŭ la Laboristoj. Ĉi-matene ni lernas ke ankaŭ tiu iniciativo fiaskis ĉar nek la Lib-Dem-oj, nek la Naciistoj konsentas kunlabori kun Konservativoj...

Restas du eblecoj: aŭ la Laborista Partio daŭre regos kiel minoritata registaro; aŭ (sed decido ne fariĝas antaŭ la 30-a de majo) ni devos havi novan elektadon.

Ni vidos...

23/05/2007

la urbo de Ŝekspiro

Nur 16km for de Warwick troviĝas Stratford-upon-Avon, la urbo plej konata ĉar tie naskiĝis la angla dramatisto Ŝekspiro [Shakespeare]. La ruĝbrika konstruaĵo en la suba bildo estas la Reĝa Ŝekspira Teatro.Dimanĉon, antaŭ ol revojaĝi al Kardifo, miaj gekuzoj kaj mi decidis viziti la urbon. Ni parkis la aŭton kaj unue iom promenadis laŭ la rivero Avon.Sur la rivero estas multegaj cignoj [cygnus olor] . La reĝo/reĝino de Britio tradicie rajte posedas ĉiujn nemarkitajn cignojn sur riveroj kaj lagoj en la lando (fakte nuntempe la reĝino nur prenas tiun rajton sur kelkaj riveroj). Vundi aŭ mortigi iun cignon estas kontraŭ la leĝo. Simile kiel ĉe Warwick, videblas multaj konstruaĵoj de la 16-a jarcento. Jen domo kun belaj ĝardenoj kiu nun estas muzeo. Tre imponaj estas la Almozulejoj de la Preĝeja Strato [Church Street]. Ili ankoraŭ provizas malmultekostan loĝadon por gemaljunuloj malriĉaj.Dum ni rigardis la almozuleajn domojn ni subite aŭskultis tamburojn. Post kelkaj minutoj, ĉirkaŭ la angulo venis blovorkestro sekvita de multaj geoficialuloj.
Ni eltrovis ke estis parado antaŭ ol inaŭguri la novan urbestron. Se oni volas ion trinki dum vojaĝo al Stratford, estas kompreneble multaj eblecoj. La trinkejo Garrick estas la plej malnova trinkejo de la urbo (ĝi datiĝas de la 14-a jarcento).Alia malnova hotelo estas la Falka Trinkejo [Falcon Hotel].
Ambaŭ lokoj estis plenaj, do ni elektis trinki kafon ĉe pli moderna kompanio, Costa kafejo.Fortikigita de kafeino (!) ni marŝis al la bela naskiĝloko de Ŝekspiro. Finfine, do estis agrabla semajnfino en Anglio.

Alia interesa urbo

Post nia matena ĉirkaŭpromenado en Warwick ni trafis aŭtobuson al la apuda urbo Leamington (plene nomita Royal [Reĝa] Leamington Spa). Interesis min ĉar dum tri jaroj mi iam loĝis en tiu urbo. Estas stranga reviziti urbon kiun oni bone konis post 13-jara intervalo. Preskaŭ ĉio aspektis same sed mi ne plu apartenis tie.
La ĉi-supra bildo montras la Urbodomo. Estas impona konstruaĵo en la ĉefstrato. En la jaro 1814 malfermiĝis la kuracbanejo loke de fonto kiu troviĝis en 1794. La urbo rapide konatiĝis kaj en 1838 la Reĝino Viktorino donis al la urbonomo la prefikson 'Reĝa'.
Ekster la urbodomo troviĝas statuo de la Reĝino Viktorino. Dum la dua mondmilito falis bombo tre apude kaj laŭdire la statuo moviĝis 2/3cm sur sia bazo, sed ne forfalis.

22/05/2007

bela kastelo

Mi pasigis la pasintan semajnfinon ĉe la urbo Warwick en meza Anglio kune kun mia kuzino kaj ŝia edzo. Estas regiono kiun mi sufiĉe bone konas - antaŭ 17 jaroj mi studis ĉe la apuda universitato. Warwick estas bela urbeto kun longa historio. Plej konata eble estas la kastelo kiu originale datiĝas de la jaro 914 KE. La ŝtona kastelo estis konstruita inter la 12-aj kaj 18-aj jarcentoj.

En 1431 estis la tiutempa Grafo de Warwick kiu kontrolis la juĝadon kaj ekzekuton de Johana de Arko ĉe Rouen en Francio. Estas tre multekosta eniri la kastelon (£16 /€23 ) kaj ni ĉiuj jam antaŭe tion faris, do ni pasigis agrablan matenon ĉirkaŭpromenante la urbon.

En la mezo de Warwick estas la impona preĝejo de Sankta Mary. Ĝi fondiĝis en 1123 sed estis preskaŭ detruita pro fajro dum la 18-a jarcento kaj poste rekonstruita. Ankaŭ troviĝas multaj belaj konstruaĵoj kiuj datiĝas de la 16-a jarcento. Jen, do kelkaj bildoj:



15/05/2007

Kolego 1 gajnis!

Por tiuj kiuj avide sekvas la rakonton pri nia enoficeja konkurseto rilate al la Eŭrovido Kantokonkurso (vidu sube), jen la rezulto. Kolego 1 gajnis!!! Ĝoje, do, li manĝas la ĉokoladan prezon. El 35 eblaj poentoj, Kolego 1 gajnis 11, mi gajnis 9 kaj Kolego 2 gajnis 8. Neniu el ni tri prognizis ke le serba kanto gajnus tamen.

Sufiĉo jam estas skribita alie pri 'politika voĉdonado' kaj ligitaj temoj. Mi nur diru ke mi feliĉis ke la brita kantaĉo ne gajnis, tiom malplaĉis al mi.

Jes, oni povas frustriĝi pro troa voĉdonado por 'geamikoj' anstataŭ por la kantoj mem. Eblas, tamen, tion flankenmeti kaj ĝui amuzigan kaj ekstravagancan vesperon...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...