Mi antaŭe menciis al vi ke Kolego 1 ĉe mia oficejo violonludas en orkestro. Venontan semajnon li vojaĝos kun la orkestro turnei en Bretonio. Ĉi-jare la orkestro festas sian 25-an datrevenon kaj do veturos al la ĉirkaŭaĵo de la urbo Nantes (ĝemelurbo de Kardifo) fari du koncertojn. Se iu blogleganto loĝas apude kaj ŝatus aŭskulti la orkestron, la detaloj estas jenaj: - 29/05/2007, je 20.00 ĉe l'Amphithéâtre Westotel, La Chapelle-sur-Erdre (senkosta koncerto)
- 01/06/2007, je 20.30 ĉe Cité International des Congrès, Nantes - Métropole (biletoj haveblas de FNAC, Carrefour aŭ je 0892 58 36 22)
Kaj ne forgesu, ke Kolego 1 (en la violon-bloko) eĉ parolas iomete Esperanton!
1 comment:
Domagxe ke ni povis renkonti la kolegon 1 !!
Post a Comment