Pages

30/03/2007

printempaj modoj

Plaĉas al mi scii kiuj estas la novaj modoj por virinoj ĉiun sezonon, eĉ se mi ne portas ilin. Por ni en Kimrio ni plejofte rigardas la modojn ĉe Parizo, Milano, Novjorko, London, por scii kion ni 'devus' porti. Foje mi legas kelkajn franclingvajn blogojn pri modo. Ĉi-semajne mi ĝojis legi en tia blogo ke ĉi-sezone en Parizo oni portu mallongan 'tranĉean palton' (kiel en la ĉi-supra bildo). Plej bone, tiu palto estu kakikolora aŭ malhelabrunkoloro.

Tiu konsilo multe kuraĝigis min ĉar antaŭ unu monato mi aĉetis malhelbrunan tranĉean palton ĉe la butiko Zara. Kaj nun la vetero sufiĉe plibonigis ke mi povu ĝin porti kaj aspekti Pariz-modan!

pli da kurado!

Regulaj legantoj de mia blogo eble memoras ke pasintan jaron mi partoprenis en 'Kuru por la Vivo' (enspezcelan kuradon favore al esploradoj pri kancero). Mi decidis ĉi-jare denove partopreni la kuradon, pro diversaj kialoj:

Unue, kompreneble, estas bone foje fari ion streĉigan por bonvola asocio de tempo al tempo. Je la kuro-tago estas ankaŭ bona kaj komunuma etoso kiu estas plaĉa. Due, tamen, mi devas konfesi ke mia motivado ne estas cent-procente altruisma. Preparaĵoj por la kurado ankaŭ instigas min regule sporte ekzerci min, kiu estas bone por la sano (precipe kiam oni ŝatas manĝi ĉokoladon kaj biskvitojn tiel multe kiel mi!)

Pri mia ĉi-jara kurado oni povas legi pli ĉi tie. Mi ankaŭ bloge iom priskribos mian trejnadon.

Do, mardon mi komencis prepari por la kurado. Mi sekvas tre malstreĉigan, sed progresigan, trejnigad-planon. Mi do dum 20 minutoj kuradis/marŝis laŭvice en la ĉirkaŭaĵo de mia domo. Estas interese tion fari - mi laboras je la alia flanko de la urbocentro, do dum la vintro mi ne ĉiam havas la oportunon promeni min en mia loĝdistrikto. Fakte, ne estas tiom bela loĝdistrikto - stratoj kun multaj aligitaj dometoj laŭ la 19-jarcenta kimra stilo. Oni nek povas pretendi ke la urba aero estas freŝa, nek sana. Interesas min, tamen, iom ĉirkaŭiri en la distrikto kaj rigardi la diversajn domojn, stratojn, ĝardenetojn, ktp.

Hieraŭ mi intencis denove kuradi laŭ la apudaj stratoj, tamen pluvegis. Tial mi anstataŭe iris al la gimnastikejo kaj kuris per la kuradmaŝino. Ankaŭ tio plaĉis al mi ĉar mi tie renkontis kelkajn konatulojn kaj povis babiladi dum mi kuris. (Antaŭ ol mi senspiriĝis!)

16/02/2007

geŝlimuloj

En Kimrio, oni foje aŭdas pri la koncepto 'normaligado de la kimra lingvo'. T.e. efektivigi societan staton en kiu estas tute normale uzi aŭ la anglan lingvon aŭ la kimran lingvon en ĉiuj aspektoj de la ĉiutaga vivo. Ĉiuj registaraj departementoj ktp verkas strategiojn por normaligi la uzadon de la kimra.

Mi, do, decidis normaligi la esperantan lingvon ĉe mia laborejo kaj lernigas Esperanton al miaj du kunlaborantoj. Kvankam ili havas tre malsimilajn lernostilojn, ili bone progresas post nur kelkaj semajnoj.

Hodiaŭ ni lernis la vorton 'ŝlimo'. Sekve, ni povis krei la vorton 'ŝlimulo'. Ŝlimulo estas tre utila vorto se, kiel ni, oni laboras en la politika sfero. Nia Nacia Asembleo abundas je geŝlimuloj. Ni demandas nin ĉu en Kimrio ni havas la plej ŝlimecajn gepolitikistojn aŭ ĉu alie en la mondo ankaŭ ŝlimas tiuj homoj?

13/02/2007

neĝhometo

Pasintan vendredon neĝis dum preskaŭ la tuta tago. Je la 3-a posttagmeze ni ĉiuj estis senditaj hejmen de la oficejo pro la neĝo. La aŭtobusoj kaj trajnoj ĉesis funkcii. Tiun nokton, tamen, multe pluvis kaj kiam mi vekiĝis sabaton, la neĝo ne estis plu! Dum la mateno de vendredo la neĝo multiĝis sur la fenestrobreto kaj ni, do, faris neĝhometon ekster la fenestro!

08/02/2007

neĝo

Dum la nokto neĝis multloke en Britio, inkluzive ĉe Kardifo. Jen kelkaj bildoj: Hodiaŭ je la 7-a horo en mia strato:












Mi ankaŭ faris kelkajn fotojn en mia ĝardeno:















Laŭvoje al la laborejo mi iom fotis Kardifon:




















01/02/2007

koncerto da franca muziko

Pasintan oktobron mi blogis pri mia Kolego 1 kiu ludas violonon kun la Filharmonia Orkestro de Kardifo. Lastatempe la orkestro televide spekteblis per la kimra kanalo S4C. Venontan semajnon, la 9-an de februaro, la orkestro faros koncerton ĉe la Kardifa Koncert-halo de S-kta Davido. Estos programo da muziko fare de francaj komponistoj - kelkaj el la programeroj mi konas, kelkaj mi ne konas. Eble mi ĉeestos la koncerton por ekkoni novajn muzikerojn. Ĉiuokaze, ambaŭ miaj kolegoj, kiel mi antaŭe menciis, lernas Esperanton, do jen koncerto en kiu Esperantisto violonludos!

23/01/2007

al la Fora Malproksimo

Hieraŭ mi devis vojaĝi for de Kardifo al la urbo Merthyr Tydfil en la sud-kimraj valoj por ĉeesti kunsidon. Tio iom amuzis min. Jen la kialo... Mia patro estis tre urba homo, kiu ĉiam diris ke vojaĝi ekster la limojn de Kardifo alien en Kimrio estis vojaĝi al la Fora Malproksimo. Kvankam mi aprecas la belecon de la kamparo, mi ankaŭ estas urboŝatanto. Do mi taksis min tre kuraĝa vojaĝi supren de Kardifo laŭ la valo...

La urbo Merthyr Tydfil troviĝas je 40km for de Kardifo. Dum la epoko de la Brita Industrial Revolucio, estis tre grava urbo. Tie fariĝis fero kaj miniĝis karbo. Eĉ hodiaŭ en multaj lokoj de Usono kaj Rusio ankoraŭ restas fervojoj faritaj el fero de Merthyr. Ankaŭ ĉe Merthyr en la jaro 1804, la unua lokomotivo sur reloj veturis.

Nun la urbo estas multe pli kvieta kaj plejparte tre malriĉa. Lastatempe la Kimra Asemblea Registaro tie konstruis novajn oficejojn kaj tien mi hieraŭ iris.

Ĉar la urbo estas multe pli alta ol Kardifo estis pli malvarma kaj estis neĝo sur la ĉirkaŭaj montetoj. Mi iom frostiĝis! Tamen la suno brilis, do estis bela vojaĝo - preskaŭ unu horo per la aŭtobuso norden inter la montetoj. Estis interesa vizito al la Fora Malproksimo!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...