Pages

21/12/2006

saksofona ludado

Hodiaŭ estas mia lasta tago ĉe la oficejo antaŭ la Kristnaskaj ferioj. Ni ĉiuj nun estas fininta nian farendan laboron kaj, do, havas liberan posttagmezon. Kolego 2 kunportis saksofonon al la oficejo hodiaŭ (!) Fakte, apartenas al lia fratino sed Kolego 1 eble aĉetos ĝin. Do ni iom ludetas muzikon - nu, mi iom ludetas - kolegoj 1 kaj 2 nur faras bruaĉon. Verdire mi neniam antaŭ klopodis ludi saksofonon, sed pasintece mi iom ludis la klarineton, kaj la du instrumentoj similas. Ne tro aĉas mian muzikadon, laŭ mi :-)

Dimanĉon mi forveturos al Londono. Kun mia familio ni decidis pasigi la Kristnaskajn festotagojn tie. Ni gastiĝos en hotelo kaj la 25-an de decembro manĝos en restoracio. Ni intencas marŝi tra la konataj stratoj Oxford Strato kaj Regent Strato vidi la festajn stratlumojn kaj iri ankaŭ al la Placo Trafalgar kie staras grandan kristnaskarbon donacita ĉiun jaron al la Londonanoj far la popoloj de Norvegio (vi povas vidi ĝin per la jena retkamerao).

Verŝajne, do, mi ne blogos dum kelkaj tagoj. Tial mi prenas la okazon deziri al vi ĉiuj tre bonajn jarfinajn festojn! Ĝuu!

15/12/2006

Zamenhof Day/Zamenhof-tago

On 15 December 1859 Ludovic Lazarus Zamenhof was born in Białystok, now Poland, then part of the Russian Empire. He would one day become an opthamologist and publish a 'created' language under the pen-name Doktoro Esperanto (Esperanto = one who hopes). Distressed by the inequalities and misunderstandings between ethnic groups in his home town, he believed that a neutral and easily learnt communication tool could help to promote mutual understanding and respect. Enough has been written elsewhere about Dr Zamenhof and his international language that retelling the history here is unnecessary. Today, however, Esperanto-speakers worldwide celebrate Zamenhof Day (also known as Esperanto Day) in honour and memory of the gentle doctor who dared to dream that neutral and equal communication between human beings was possible.

What is Esperanto Prague Manifesto on democratic communication
Learn some Esperanto... Interesting quotes about Esperanto
Am yr Iaith Esperanto


La 15-an de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof ĉe Bjalistoko (nun en Pollando sed tiutempe parto de la Rusa Imperio. Li devenus estontece okuliston kaj publikigus ‘kreitan’ lingvon uzante la pseŭdonimon Doktoro Esperanto (Esperanto = tiu kiu esperas). Tristigita pro la malegaleco kaj miskomprenoj inter popolaj grupoj en sia hejmurbo, li kredis ke neŭtrala kaj facile lernebla komunikilo povus helpi antaŭenigi reciprokan interkompreniĝon kaj respekton. Sufiĉo jam estas aliloke skribita pri D-ro Zamenhof kaj sia internacia lingvo ke ne necesas ĉi tie rerakonti la historion. Hodiaŭ, tamen, Esperantistoj tutmonde festas Zamenhof-tagon (ankaŭ nomita Esperanto Tago) honore kaj memore al la milda doktoro kiu aŭdacis revi ke neŭtrala kaj egaleca komunikado inter homoj estis ebla.

Bondezirojn je Zamenhof-tago

Al ĉiuj geamikoj tutmonde mi deziras feliĉan Zamenhof-tagon!

14/12/2006

Percy troviĝis!

Grava krizo okazis en Kardifo je la komenco de la semajno! Percy la Neĝhomo estis ŝtelita!!!

Nu, mi klarigu - dum decembro, ĉe la granda stadio en la urbo centre, la Miljara Stadio, estas Kristnaska amuzejo por infanoj. Apud la enirejo al la amuzejo staris Percy [persi] la Neĝhomo (faritas ne el neĝo sed el ia plastiko - 2m44 alta). Frumatene pasintan dimanĉon kelkaj gejunuloj ŝtelis Percy kaj ĵetis lin en la riveron!!! Vi povas eĉ spekti sekurecan filmon pri la fi-ago ĉe la BBC (klaku ĉe la dekstra kolumno kie estas skribita Watch CCTV footage of the theft of the snowman.


Dum kelkaj tagoj oni tre maltrankviliĝis. Oni serĉis en la rivero sed nenion trovis. Ĉu eble Percy estis sur la aperta maro? Ĉu neĝhomoj scipovas naĝi?

Feliĉe, hieraŭ Percy troviĝis en la golfeto de Kardifo meze de rivera fatrasaro. La loka ĵurnalo raportis ke Percy estas 'vundita sed sekura'. Lokaj lernejoj kaj infangrupoj helpos 'resanigi' la neĝhomon. Kompreneble, ĉiuj ĝojas ke Percy estas 'ĉe-hejme por Kristnasko'.

01/12/2006

Ĉu plaĉas al vi gladi?

Ĉu plaĉas al vi gladi vestaĵojn? Per la televido hodiaŭ mi lernis ke 35% da francoj opinias ke la gladado malstreĉigas kaj ripozigas! Ĉu en francio oni pli ŝatas gladi ol en Britio? Antaŭ kelkaj tagoj okazis la fina etapo de la Unua Franca Gladada Konkurso. Jes, vere. Aranĝita de la kompanio Phillips, la unua premio estis ferio al Havajo. Estis diversaj konkursoj ĉirkaŭ Francio, kun la fina etapo en Parizo. Oni devis gladi ĉemizon kiel eble plej rapide kaj kiel eble plej perfekte.

La oficiala retejo de la konkurso oni povas legi (franclingve) ĉe http://www.leferdor.philips.fr Ankaŭ haveblas amuzaj videoj pri la konkurso jene.

Fakte, ne multe plaĉas al mi gladi, sed plaĉus al mi gajni vojaĝon al Havajo, do eble mi ekzercu min!

24/11/2006

mistera mortigo

La novaĵo de la tago en Britio estas la morto, en Londona hospitalo, de la eks-spiono Alexander Litvinenko. Litvinenko antaŭe laboris por la sovieta organizaĵo KGB kaj por la post-sovieta organizaĵo FSB. Laŭdire li faris malamikojn en tiuj organizaĵoj kaj en 2000 fuĝis al Britio. Depost tiam li loĝis en Londono kaj ofte forte kritikis la rusan prezidenton Putin.

Antaŭ 23 tagoj, S-ro Litvinenko ekmalsanis. Ekde ok tagoj li pli kaj pli malsaniĝis en Londona hospitalo. Dum tiuj tagoj li pretendis ke certe li estis venenigita kaj akuzis la rusan registaron.

Hodiaŭ la eks-spiono mortis. La Sano-Protektado Agentejo lastatempe konfirmis ke en la korpo de Litvinenko troviĝis granda dozo da radioaktiva polonio 210, tre danĝera. Preskaŭ certe tio estis la kaŭzo de lia morto. Reprezentanto de la Sano-Protektada Agentejo diris ke tia morti estis senprecedenca en Britio.

Kiu, do, mortigis S-ron Litvinenko? La mistero daŭras...

19/10/2006

memore: antaŭ 40 jaroj

Antaŭ 40 jaroj, vendredon la 21-an de oktobro 1966, karbo-ŝutmonto numero 7 ekglitis de la supro de la monteto kaj forfrakasis la elementan lernejon ĉe la vilaĝo de Aberfan [Abervan] en suda Kimrio.

Dum jaroj oni estis amasiĝintaj la karbo-ŝutaĵojn de la apuda minejo sur la monton en kies ombro kuŝis la vilaĝo Aberfan. La ŝutmonto estis lokita super subtera rivereto. La proprietuloj de la minejo sciis ke estis malsekura. Oni nenion faris.

Tiun tagon, post akumulado da akvo sub la ŝutmonto, je 9.15 matene, ĝi disfalis sur la vilaĝon. Estis la lasta lerneja tago antaŭ la feriojn. 144 mortis - 116 estis infanoj en la lernejo. Nur kelkaj estis eltiritaj vivantaj el la rubo.

La Kimra Ĉefministro, Rhodri Morgan, petis ĉiujn kimrojn ĉi-jare denove memoru la tragedion. Li parolis jene:

"Ĉiuj povas memori kiel ili aŭdis la novaĵojn pri Aberfan. Mi unue lernis pri tio per la lunĉ-horaj novaĵoj tiun tagon kaj malfacile povis kompreni la hororon - la fakto ke elementa lernejo entombiĝis, ke tiom da infanoj estis mortintaj kaj la grandskala savado.

"Estis la 1960-aj jaroj. Kimrio ankoraŭ havis 100,000 ministoj kaj karbo reĝis. La Nacia Karbo Organizaĵo estis la granda potenco en la lando. Karbo tiom gravis ke ni ĉiuj akceptis - antaŭ Aberfan - ke prezo estis pagenda kaj ni pretis pagi tiun prezon. La ŝutmontoj kaj la turnantaj minejaj volvradoj montris, nur, ke tiom da viroj estis laborantaj nevideble subtere.

"Iel ni estis alkutimiĝintaj al subteraj tragedioj - Senghenydd, Cambrian, Gresford kaj multaj aliaj minejaj katestrofoj. Kio ni neniam estis antaŭvidintaj estis ke karbo povus forpreni la vivon de niaj infanoj. Tio estis nova, kaj terura - 116 junaj vivoj perditaj, kune kun 28 plenkreskuloj.

"Aberfan difinis post-1945-an Kimrion kiel neniu alia evento. Ĝi vekis en ni la komprenon ke ni devis respondeci por nia ĉirkaŭaĵo. Ne plu Kimrio akceptus nian degraditan ĉirkaŭaĵon. Kio estis iam akcepteble al niaj komunumoj devis esti purigata.

“Iom post iom niaj valoj reverdiĝis. Nova epoko sekvis la malgrandiĝo de la karba industrio.

"Sed nenio povis reporti la perditan generacion de Aberfan. Kvardek jarojn poste, ni daŭre priploras ilian perdon."

Ĵaudon vesperon okazis memordiservon en la apuda urbo Merthyr Tydfil. Angla-lingvan raporton vi povas legi ĉe la BBC
.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...