Pages

21/12/2006

saksofona ludado

Hodiaŭ estas mia lasta tago ĉe la oficejo antaŭ la Kristnaskaj ferioj. Ni ĉiuj nun estas fininta nian farendan laboron kaj, do, havas liberan posttagmezon. Kolego 2 kunportis saksofonon al la oficejo hodiaŭ (!) Fakte, apartenas al lia fratino sed Kolego 1 eble aĉetos ĝin. Do ni iom ludetas muzikon - nu, mi iom ludetas - kolegoj 1 kaj 2 nur faras bruaĉon. Verdire mi neniam antaŭ klopodis ludi saksofonon, sed pasintece mi iom ludis la klarineton, kaj la du instrumentoj similas. Ne tro aĉas mian muzikadon, laŭ mi :-)

Dimanĉon mi forveturos al Londono. Kun mia familio ni decidis pasigi la Kristnaskajn festotagojn tie. Ni gastiĝos en hotelo kaj la 25-an de decembro manĝos en restoracio. Ni intencas marŝi tra la konataj stratoj Oxford Strato kaj Regent Strato vidi la festajn stratlumojn kaj iri ankaŭ al la Placo Trafalgar kie staras grandan kristnaskarbon donacita ĉiun jaron al la Londonanoj far la popoloj de Norvegio (vi povas vidi ĝin per la jena retkamerao).

Verŝajne, do, mi ne blogos dum kelkaj tagoj. Tial mi prenas la okazon deziri al vi ĉiuj tre bonajn jarfinajn festojn! Ĝuu!

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...