Pages

11/06/2007

vojaĝo al Bretonio

Pasintan semajnon mi pasigis kelkajn tagojn en Francio en la Bretonia marborda urbo Saint-Malo. Jen kelkaj feriaj bildoj por vi.

Kun amikino, mi forlasis Brition lundon per pramŝipo. Ni foriris de la urbo Portsmouth kie estas multaj mararmeŝipoj.Unu el la vidindaĵoj ĉe la haveno Portsmouth estas la ĉi-suba turo, kiu nomiĝas Spinnaker Turo.
Mia unua kafo en Francio!

Jacques Cartier estis la unua franca malkovrinto de Kanado.
La plaĝoj kaj maro ĉe Saint-Malo estas belaj kaj puraj.

La malnova urbo de Saint- Malo estis detruita ĝis 80 procento dum la dua mondmilito fare de la britaj, kanadaj kaj usonoj armeoj kiuj kredis ke la urbo estis ankoraŭ okupita de la nazioj. Poste oni sukcesis preskaŭ tute rekonstrui la konstruaĵojn kaj murojn.


De la urbo-muroj oni povas rigardi la suno subiri super la maro.

La ĉi-supra signo amuzis nin "Danĝero en tempo de fortaj tajdoj".


Supre estas la katedralo kaj sube estas la kastelo de Ana de Bretonio.

Mi vojaĝis kun amikino kiun mi konas ekde longe. Estis ŝia unua vojaĝo al Saint-Malo, do multe plaĉis al ŝi.


Estis ankaŭ oportuno por mi revidi bonajn geamikojn esperantistojn de Rennes!




Tro baldaŭ venis la forirtagon kaj ni denove en ŝipiĝis por revojaĝi al Britio.









Se vi iam havos la oportunon, fari kelktagan ferion al Saint-Malo - valoras la penon!

25/05/2007

nova ĉefministro

Post la lastatempa politika malordo en Kimrio, finfine hodiaŭ io okazas. Ĉar la kontraŭantaj politikaj partioj ne sukcesis konsenti kunlabori, estos minoritata registaro de la Laborista Partio. Je la 13-a hodiaŭ, do, la Kimra Asembleo kunvenis por proponi ke la antaŭa Ĉefministro (Rhodri Morgan) denove estis la Ĉefministro.

Neniu kontraŭis la proponon kvankam la ĉefoj de la kontraŭantaj partioj (kiuj havis esperojn esti ĉefministroj ili mem) havis mienojn "kiel tondro" kiel ni diras en la angla (kiu signifas ke ili ŝajne furiozis!)

Nun la reĝino de Britio devas konsenti al la propono kaj ŝi venos al Kardifo la 5-an de junio oficiale malfermi la novan asemblean sesion.

Iuj kiuj interesas povas spekti la dankparoladon de la preskaŭ-ĉefministro ĉi tie. Estas en la anglaj kaj kimraj lingvoj, sed plej amuzas kiam la video-kamerao fokusigas sur la membroj de la aliaj partioj.

Zorgu, tamen! Mi avertas vin ke kelkaj asembleanoj portas tre aĉajn vestaĵojn : pri iliaj modaj malkapablecoj mi ne respondecas :-)

24/05/2007

orkestra koncerto

Mi antaŭe menciis al vi ke Kolego 1 ĉe mia oficejo violonludas en orkestro. Venontan semajnon li vojaĝos kun la orkestro turnei en Bretonio. Ĉi-jare la orkestro festas sian 25-an datrevenon kaj do veturos al la ĉirkaŭaĵo de la urbo Nantes (ĝemelurbo de Kardifo) fari du koncertojn. Se iu blogleganto loĝas apude kaj ŝatus aŭskulti la orkestron, la detaloj estas jenaj:
  • 29/05/2007, je 20.00 ĉe l'Amphithéâtre Westotel, La Chapelle-sur-Erdre (senkosta koncerto)
  • 01/06/2007, je 20.30 ĉe Cité International des Congrès, Nantes - Métropole (biletoj haveblas de FNAC, Carrefour aŭ je 0892 58 36 22)
La programo inkluzivos Les Francs-Juges de Berlioz, La E-minora Simfonio por violono de Mendelssohn kaj la E-minora Dua Simfonio de Raĥmaninov. Violon-solistino estos Sara Trickey kiu jam ludis kun multaj konataj orkestroj. La konduktoro estos Michael Bell.

Kaj ne forgesu, ke Kolego 1 (en la violon-bloko) eĉ parolas iomete Esperanton!

politika ĥaoso

Politike ĥaosas ĉe ni en Kimrio. Antaŭ jam kelkaj semajnoj okazis voĉdonado por la Nacia Asembleo de Kimrio. Kvankam la Laborista Partio gajnis la plej multajn voĉdonojn, ili ne sukcesis gajni totalan majoritaton. Tio signifis ke ili ne senkontraŭo rajtis daŭre regi. Tial, la Laborista Partio serĉis asocion kun alia partio: unue kun la Liberala Demokratia Partio, kaj kiam tiu ne konsentis, kun la Kimra Naciisma Partio. Mardon, klariĝis ke tia asocio ne okazus.

Hieraŭ dum la tuta tago oni parolis pri tiel nomita "Ĉielarka Koalicio" inter la Liberalaj Demokratoj, la Kimraj Naciistoj kaj la Konservativoj kontraŭ la Laboristoj. Ĉi-matene ni lernas ke ankaŭ tiu iniciativo fiaskis ĉar nek la Lib-Dem-oj, nek la Naciistoj konsentas kunlabori kun Konservativoj...

Restas du eblecoj: aŭ la Laborista Partio daŭre regos kiel minoritata registaro; aŭ (sed decido ne fariĝas antaŭ la 30-a de majo) ni devos havi novan elektadon.

Ni vidos...

23/05/2007

la urbo de Ŝekspiro

Nur 16km for de Warwick troviĝas Stratford-upon-Avon, la urbo plej konata ĉar tie naskiĝis la angla dramatisto Ŝekspiro [Shakespeare]. La ruĝbrika konstruaĵo en la suba bildo estas la Reĝa Ŝekspira Teatro.Dimanĉon, antaŭ ol revojaĝi al Kardifo, miaj gekuzoj kaj mi decidis viziti la urbon. Ni parkis la aŭton kaj unue iom promenadis laŭ la rivero Avon.Sur la rivero estas multegaj cignoj [cygnus olor] . La reĝo/reĝino de Britio tradicie rajte posedas ĉiujn nemarkitajn cignojn sur riveroj kaj lagoj en la lando (fakte nuntempe la reĝino nur prenas tiun rajton sur kelkaj riveroj). Vundi aŭ mortigi iun cignon estas kontraŭ la leĝo. Simile kiel ĉe Warwick, videblas multaj konstruaĵoj de la 16-a jarcento. Jen domo kun belaj ĝardenoj kiu nun estas muzeo. Tre imponaj estas la Almozulejoj de la Preĝeja Strato [Church Street]. Ili ankoraŭ provizas malmultekostan loĝadon por gemaljunuloj malriĉaj.Dum ni rigardis la almozuleajn domojn ni subite aŭskultis tamburojn. Post kelkaj minutoj, ĉirkaŭ la angulo venis blovorkestro sekvita de multaj geoficialuloj.
Ni eltrovis ke estis parado antaŭ ol inaŭguri la novan urbestron. Se oni volas ion trinki dum vojaĝo al Stratford, estas kompreneble multaj eblecoj. La trinkejo Garrick estas la plej malnova trinkejo de la urbo (ĝi datiĝas de la 14-a jarcento).Alia malnova hotelo estas la Falka Trinkejo [Falcon Hotel].
Ambaŭ lokoj estis plenaj, do ni elektis trinki kafon ĉe pli moderna kompanio, Costa kafejo.Fortikigita de kafeino (!) ni marŝis al la bela naskiĝloko de Ŝekspiro. Finfine, do estis agrabla semajnfino en Anglio.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...