Pages

23/05/2007

Alia interesa urbo

Post nia matena ĉirkaŭpromenado en Warwick ni trafis aŭtobuson al la apuda urbo Leamington (plene nomita Royal [Reĝa] Leamington Spa). Interesis min ĉar dum tri jaroj mi iam loĝis en tiu urbo. Estas stranga reviziti urbon kiun oni bone konis post 13-jara intervalo. Preskaŭ ĉio aspektis same sed mi ne plu apartenis tie.
La ĉi-supra bildo montras la Urbodomo. Estas impona konstruaĵo en la ĉefstrato. En la jaro 1814 malfermiĝis la kuracbanejo loke de fonto kiu troviĝis en 1794. La urbo rapide konatiĝis kaj en 1838 la Reĝino Viktorino donis al la urbonomo la prefikson 'Reĝa'.
Ekster la urbodomo troviĝas statuo de la Reĝino Viktorino. Dum la dua mondmilito falis bombo tre apude kaj laŭdire la statuo moviĝis 2/3cm sur sia bazo, sed ne forfalis.

22/05/2007

bela kastelo

Mi pasigis la pasintan semajnfinon ĉe la urbo Warwick en meza Anglio kune kun mia kuzino kaj ŝia edzo. Estas regiono kiun mi sufiĉe bone konas - antaŭ 17 jaroj mi studis ĉe la apuda universitato. Warwick estas bela urbeto kun longa historio. Plej konata eble estas la kastelo kiu originale datiĝas de la jaro 914 KE. La ŝtona kastelo estis konstruita inter la 12-aj kaj 18-aj jarcentoj.

En 1431 estis la tiutempa Grafo de Warwick kiu kontrolis la juĝadon kaj ekzekuton de Johana de Arko ĉe Rouen en Francio. Estas tre multekosta eniri la kastelon (£16 /€23 ) kaj ni ĉiuj jam antaŭe tion faris, do ni pasigis agrablan matenon ĉirkaŭpromenante la urbon.

En la mezo de Warwick estas la impona preĝejo de Sankta Mary. Ĝi fondiĝis en 1123 sed estis preskaŭ detruita pro fajro dum la 18-a jarcento kaj poste rekonstruita. Ankaŭ troviĝas multaj belaj konstruaĵoj kiuj datiĝas de la 16-a jarcento. Jen, do kelkaj bildoj:



15/05/2007

Kolego 1 gajnis!

Por tiuj kiuj avide sekvas la rakonton pri nia enoficeja konkurseto rilate al la Eŭrovido Kantokonkurso (vidu sube), jen la rezulto. Kolego 1 gajnis!!! Ĝoje, do, li manĝas la ĉokoladan prezon. El 35 eblaj poentoj, Kolego 1 gajnis 11, mi gajnis 9 kaj Kolego 2 gajnis 8. Neniu el ni tri prognizis ke le serba kanto gajnus tamen.

Sufiĉo jam estas skribita alie pri 'politika voĉdonado' kaj ligitaj temoj. Mi nur diru ke mi feliĉis ke la brita kantaĉo ne gajnis, tiom malplaĉis al mi.

Jes, oni povas frustriĝi pro troa voĉdonado por 'geamikoj' anstataŭ por la kantoj mem. Eblas, tamen, tion flankenmeti kaj ĝui amuzigan kaj ekstravagancan vesperon...

11/05/2007

Kiu gajnas en la Eŭrovido konkurso?

Antaŭ kelkaj tagoj mi blogis pri la Eŭrovido-kantokonkurso kaj klarigis pri la konkurseto kiun mi kun geamikoj faras en kiu ni klopodas antaŭdiri la gajnontojn. Nu, pasintan vesperon okazis la duon-finalo de la kantokonkurso. Post tio, mi povas raporti ke la poentoj estas jenaj: Mi - 4 poentoj Kolego 1 - 4 poentoj Kolego 2 - 3 poentoj Do, neniu el ni tre bone antaŭdiris. Hodiaŭ ni klopodas predikti la rezultojn por la morgaŭa finalo. Mia preferata kanto ĝis nun estas tiu de Hungario, kiun vi povas aŭdi ĉi tie.

Kiu gajnos la ĉokoladan prezon? Ĝis baldau...

03/05/2007

Shut the gate! Fermu la ĝardenpordeton!

One of my rare bilingual posts to highlight the extent of my rage today! Unu el miaj maloftaj dulingvaj blogaĵoj substreki mian koleron hodiaŭ!

Ĉi-matene mi duondormante stumblis de mia lito dek minutoj pli frue ol kutime por havi la tempon iri voĉdoni (por voĉdonado al la Kimra Asembleo) antaŭ la laboro. Mi tuj iritiĝis denove trovi malbelaspektan broŝureton de la Liberala Demokratia partio sur la pord-tapiŝeto. Mi ne menciu la aparte naŭzigan rozkoloron, nek la malprofesian eldonadon. Mi ne menciu la preskaŭ senpolitikan enhavon. Kio plej kolerigis min en mia antaŭkafeina stato estis ke, kiel kutime, la lakeoj Lib-Dem-aj estis lasinte malfermita mian ĝardenporteton kaj ĝi laŭte klakfermadis pro la vento.


Stumbling bleary-eyed from my bed this morning, 10 minutes early to have time to vote before work, I was infuriated to find another tatty leaflet from the Lib Dems on the door-mat. Let's leave aside the particularly revolting shade of pink paper and the shoddy production. Let's leave aside the virtually policy-free ranting content. What really increased my irritation in my pre-caffeinated state was that, as usual, the Lib Dem lackeys had left the front gate wide open and clanging noisily in the wind.


Al la Liberalaj Demokratoj de Suda Kardifo kaj Penarth, vi estas la sola Partio kies liverantoj persiste montras tiom malbonmanieran malrespekton por mia propraĵo. Mi estu klara: kiam vi ne fermas la pordeton malantaŭ vi, fatraso enblovas de la strato (kiun via konsilantaro malofte purigas) kaj amasiĝas apud la pordo; senhejmaj hundoj (kiujn via konsilantaro ignoras) sordigas la etan, sed prizorgitan, ĝardenon.


Cardiff South & Penarth Lib Dems, you are the only party whose delivery people have been consistently discourteous enough to show such little respect for my property, so let me be clear: when you fail to close the gate behind you, litter from the streets which the Lib Dem council rarely clean collects in a large drift at the door; stray dogs, which the Lib Dem council ignores, foul the tiny, but cared-for, front garden.

Mi forĵetis la rozkoloraĉan broŝuraĉon en la fiŝtankon kaj forstampfis trovi kafon. Malmultvorte, supozeble ne la koleregon kiun vi deziris inciti en voĉdonarano je la mateno de la Elekto Tago.


I chucked the nasty pink flier in the fish tank and stomped off for coffee. In short, not, I suspect, the ire which you wish to provoke in the electorate on the morning of Election Day.

02/05/2007

Eŭrovido-Kantokonkurso 2007

Ĉiun jaron, mi spektas la Eŭrovido-Kantokonkurson. Jes, estas multaj ĉiamaj debatoj politikaj, lingvaj, kulturaj pri tiu konkurso, tamen estas ankaŭ tre amuza vespero, plejparte por ni en Britio pro la angla-lingva komentario ĉiam farita de Terry Wogan. Dum la lastaj jaroj, miaj geamikoj kaj mi havas la kutimon fari konkurseton inter ni. Ne, ni ne kantas. Ni provas antaŭdiri kiuj konkursantoj gajnos la konkurson. Tiu el ni kiu plej akurate antaŭdiras, gajnas Mars Bar ĉokoladon.La finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso okazos sabaton la 12-an de majo. Aŭtomate kvalifikiĝos por la finalo la dek landoj kun la plej multo da poentoj en la konkurso pasintjare. Ankaŭ aŭtomate kvalifikiĝos la kvar landoj kiuj multmone subtenas la konkurson, t.e. Britio, Francio, Germanio kaj Hispanio. Por la finalo, do, ni jam scias ke konkursos:

Armenio
Bosnio-Hercegovino
Britio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Litovio
Rumanio
Rusio
Svedio
Ukrajno.

Dek aliaj landoj partoprenos la finalon. Ili estos elektitaj el la 28 partoprenantoj de la duonfinalo kiu okazos ĵaŭdon la 10-an de majo. Tiuj partoprenantoj estos (laŭ la ordo laŭ kiu ili konkursos):

Ĉeĥio
Danio
Hungario
Malto
Respubliko de Makedonio
Estonio
Nederlando
Bulgario
Portugalio
Andoro
Belgio
Aŭstrio
Islando
Svislando
Slovenio
Pollando
Kroatio
Montenegro
Serbio
Albanio
Moldavio
Belorusio
Norvegio
Israelo
Kartvelio
Kipro

Hodiaŭ, do, miaj kunlaborantoj klopodas antaŭdiri kiuj el la 28 ili kredas eniros la finalon. Ili avide aŭskultas kaj spektas la kantojn ĉe Eurovision 2007.

Se vi volas ankaŭ sendi viajn antaŭdirojn por la duonfinalo, bonvolu (al sprigofheather2002 ĉe yahoo.co.uk)! Antaŭdirojn por la finalo ni ĉiuj devos fari vendredon la 11-an de majo.

12/04/2007

lingva analizo

En Kimrio, la 3-an de majo okazos balotado elekti membrojn por la Nacia Asembleo de Kimrio. Nuntempe, do, estas la elektokampanjo periodo kaj diraĵoj kaj eldonaĵoj de politikistoj abundas. Mi decidis ĉi-matene iom analizi la vortuzadon en la manifestoj de la kvar plej grandaj partioj.

Jen miaj eltrovaĵoj:

Partio Konservativa Laborista Liberalaj Demokratoj Plaid (Partio de Kimrio)
nombro da vortoj 12,990 12,722 24,779 8,579
ripetitaj vortoj 218 144 731 42
plej uzataj vortoj % % % %
1 Kimra 200 1.54 ni 306 2.41 ni 374 1.51 ni 163 1.90
2 Kimrio 118 0.91 Kimrio 188 1.48 Kimrio 239 0.96 Kimrio 117 1.36
3 Registaro 112 0.86 nia 127 1.00 kun 178 0.72 Plaid 82 0.96
4 Konservativoj 97 0.75 Laborista 98 0.77 Kimra 157 0.63 nia 64 0.75
5 loka 77 0.59 personoj 79 0.62 loka 144 0.58 personoj 60 0.70
6 servoj 66 0.51 kun 72 0.57 nia 139 0.56 Registaro 57 0.66
7 Kimra 96 0.74 nova 63 0.50 pli 112 0.45 kun 50 0.58
8 pli 64 0.49 pli 61 0.48 komunumo 96 0.39 ilia 41 0.48
9 Asembleo 63 0.48 trimestro 57 0.45 nova 82 0.33 Kimra 41 0.48
10 nia 58 0.45 servoj 53 0.42 subteni 82 0.33 certigi 37 0.43
11 publika 45 0.35 esti 53 0.42 Asembleo 81 0.33 infanoj 33 0.38
13 evoluado 38 0.29 ĉi- 52 0.41 ilia 78 0.31 nova 32 0.37
14 Konservativa 37 0.28 subteni 51 0.40 publika 78 0.31 ĉi- 32 0.37
15 sektoro 35 0.27 Kimra 50 0.39 certigi 76 0.31 sano 30 0.35
16 kuraĝigi 34 0.26 helpi 49 0.39 povi 73 0.29 servoj 30 0.35
17 ĉi- 34 0.26 loka 47 0.37 aŭtoritatoj 69 0.28 krei 27 0.31
18 personoj 34 0.26 labori 46 0.36 servoj 68 0.27 loka 27 0.31
19 sociala 33 0.25 komunumoj 43 0.34 komunumoj 65 0.26 komunumoj 26 0.30
20 ilia 31 0.24 Asembleo 42 0.33 loĝado 64 0.26 serĉi 25 0.29
21 aŭtoritatoj 31 0.24 investado 41 0.32 personoj 63 0.25 povi 25 0.29
22 certigi 29 0.22 daŭri 40 0.31 uzi 62 0.25 helpi 24 0.28
23 uzi 28 0.22 provizi 38 0.30 promocii 62 0.25 fari 24 0.28
24 kredi 28 0.22 edukado 37 0.29 trans 60 0.24 subteni 22 0.26
25 esti 28 0.22 lernejo 36 0.28 labori 59 0.24 labori 22 0.26
26 inter 28 0.22 senkosta 36 0.28 Registaro 58 0.23 servo 21 0.24

Estas interese iom konsideri kiuj partioj plej uzas verbojn, kiuj plej parolas pri 'ni', ktp. Viajn proprajn konkludojn vi mem tiru...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...