Pages

07/07/2006

memore

Ĉar mi kreskiĝis en la Esperanto-Movado, dum mia vivo la bildo, vivhistorio kaj pensoj de Zamenhof estis tiel familiaraj al mi kiel tiuj de miaj propraj familianoj. Infano, mi sciis absolute ke Zamenhof estis majstro en la kulturo kiu ĉirkaŭis min.

Kompreneble, kiel plenkreskulo mi iom pli realece taksas la idealismon de la esperanto kreinto. Mi aŭskultis kaj partoprenis multajn diskutojn pri la interna idea kaj pri esperantismo. Mi observis ke la problemoj de monda interkompreniĝo estas ofte gravaj kaj ne ĉiam solveblaj per lingva interkompreniĝo.

Hodiaŭ, tamen, unu jaro post la bombatakoj en Londono de la 7-a de Julio 2005, mi ŝatus nur citi la jenajn elĉerpaĵojn: la duan strofon de La Espero, kiun Zamenhof originale verkis; kaj la 23-an Psalmon el la Hebrea Psalmaro, kiun Zamenhof tradukis. La strofo el La Espero instigas al ni ĉiuj agi por pli harmonia mondo, se nur en niaj ĉiu-tagaj intetrilatoj. La Psalmo sugestas ke nia tuta vivo - en ĝojo kaj malĝojo estas sciata kaj protektata de supera potenco, kiel ajn nia koncepto de tiu. Mi citas ĉi tiujn verkojn memore al D-ro Esperanto, kiu aŭdacis kredi je pli bona homaro...

El La Espero

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

El la Psalmaro: Psalmo 23

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

06/07/2006

la familio Eason kaj la industria revolucio

Kara amiko Beĉjo respondis al mia lastatempa blogo La Praula Tero per du demandoj, al kiuj mi provos respondi ĉi tie. Mi estis skribinte pri miaj prauloj kiuj estis unue terkultivistoj kaj poste uzinlaborantoj. Beĉjo demandas:

1. Ĉu tiu transformiĝo de terkultivistoj al laborantoj de uzinoj estis okazata pro la industria revolucio?
2. Ĉu la familio Eason laboris sur teroj de aliaj au ili mem posedis terojn?

Nu, responde al tiuj demandoj, mi dirus ke plejparte, jes, la industria revolucio havis grandan influon sur la vivo de miaj prauloj. Mia pra-pra-pra-avo Samson Eason, kiu naskiĝis en 1801 laboris kiel terkultivisto por granda familio kiu posedis multajn terojn. Plejparte li kreskigis fruktojn kaj legomojn. Kelkaj el la kuzoj de Samson ja posedis iomete da tero, sed bedaŭrinde ne sufiĉe por enspezi riĉecon. Lia filo, William Eason, unue faris same. William naskiĝis en la jaro 1841. Je tiu epoko, la fervojo alvenis al la graflando Somerset kaj multaj diversaj produktoj pli facile tiel haveblis. Devenis malfacile por ĉiuj trovi laboron en la kampoj. William, do, decidis transloĝiĝi al la apuda urbo, tiu Crewkerne pri kiu mi parolis. Tie li kaj liaj familio trovis laboron en la uzinoj kie oni fabrikis ŝipvelojn. Tiuj fabrikejoj jam ekzistis ekde iom da tempo, tamen progreso en industria teknologio signifis ke oni povis pligrandigi la uzinojn kaj dungi pli da laborantoj. Ankaŭ, pro la fervojo, oni povis pli facile transporti kaj vendi la varojn.

La filo de William nomiĝis John Samson Eason (mia pra-avo) kiu naskiĝis en 1861. Li komencis sian karieron en la uzino, kaj en 1881 daŭre loĝis ĉe la familia domo en Crewkerne. Inter 1881 kaj 1891, tamen, li estis transloĝinte al Kardifo, kie li edziĝis kun fraŭlino el la nordo de anglio. Verŝajne li venis al Kardifo trovi laboron. La karbo-eksportado industrio floris kaj karbo el la sud-kimraj valoj estis forsendita de la haveno de Kardifo al la tuta mondo. John Samson trovis laboron kiel ĝenerala laboristo ĉe la haveno.

Lia filo (mia avo), kiu naskiĝis en 1890, nomiĝis Frederick. Li trejniĝis kiel industria forĝisto kaj ankaŭ laboris ĉe la haveno, riparante kaj konstruante ŝipojn.

Kiam mia patro, Les Eason (kiu naskiĝis en 1927) estis preskaŭ la fino de la dua mondmilito. Li komencis labori en la oficejo de ŝipkompanio, ankaŭ ĉe la haveno. Tre baldaŭ li forsendiĝis en la mararmeo kaj kiam li revenis post la milito la karbo-komerco estis rapide malpliiĝante. Li, do, trovis oficejan postenon en la urbocentro.

Mi, kiel vi scias, ankaŭ laboras en oficejo. Do jen la historio de mia familio de kampara vivo en vilaĝeto, per la industria revolucio laŭ uzino al la havenoj de Kardifo - al la moderna teknologia vivo de Kardifo dum la 21-a jarcento.

04/07/2006

la praula tero (daŭrigata)

Ankaŭ dum nia vizito al la urbeto Crewkerne (vidi sube) ni trovis la domon (ĉi-maldekstre) kie loĝis mia pra, pra-avo kaj kie naskiĝis mia pra-avo kiu poste vojaĝis al Kardifo trovi laboron.

Antaŭ ol transloĝiĝi al Crewkerne, la familio loĝis ĉe la vilaĝo Merriott, 2.5km for de Crewkerne. La preĝejo kiun vi vidas en la jena foto estas la preĝejo de la vilaĝo Merriott. Tie baptiĝis, geedziĝis kaj entombiĝis generacioj da Eason-oj ekde almenaŭ la frua 17-a jarcento. En la tombejo ni trovis multajn tombojn de nia prauloj. En tiu epoko, la plejparto de la praavoj estis terkultivistoj kaj jen bildo (ĉi-sube) kiu montras kelkajn el la kampoj kie ili laboris. Finfine, en la lasta foto estas mi (dekstre) kaj mia kuzino apud la preĝejo de Merriott sur nia praula tero!

la praula tero

Oftaj legantoj de mia blogo scias ke iom post iom mi esploras la historion de mia familio. Lastatempe mi enketas pri mia patraj praavoj, tiuj de kiuj mi heritas mian familian nomon 'Eason' [ison].

Mia praavo venis al Kardifo trovi laboron de la angla graflando Somerset kie lia familio loĝis ekde almenaŭ la fino de la 16-a jarcento. La plejparto de lia familio restis en Somerset ĉe la urbo Crewkerne [kruken] kaj la vilaĝo Merriott [meriot]. Mia onklino ofte rakontas al mi ke kiam ŝi estis infano dum la 20-aj jaroj, ŝi foje vizitis ŝian onklon kaj diversajn parencojn ĉe Crewkerne. Mi, tamen, neniam estis vizitante la regionon.

Antaŭ kelkaj semajnoj, do, kun mia kuzino kaj ŝia edzo, mi veturis de Kimrio al Anglio al Crewkerne kaj Merriott, vidi por mi mem mia 'praula tero'. Kompreneble mi faris kelkajn fotojn, unu el kiuj mi montras ĉi tie!

Ni trovis ke Crewkerne estis ĉarma urbeto kun belaj konstruaĵoj faritaj el la lokala mola flaveca ŝtono. Helpis ke la suno bele brilis!

Ni vizitis la urban muzeon kie ni trovis multajn interesajn informojn pri la agrikulturo kaj industrio de la regiono. La plej granda ceterprodukto de la loka agrikulturo estis lino. Tial, ĉe Crewkerne kaj la ĉirkaŭaĵo troviĝis kelkaj fabrikejoj kie oni teksis linon por fari boatvelojn kaj kamparanajn ĉemizojn. Ni legis en la diversaj popolrecenzoj por la 19-a jarcento ke multaj el niaj prauloj laboris ĉe la linfabrikejoj.

29/06/2006

kolego 2 ĉe la Futbala Mondpokalo

Kolego 2 ĉe mia oficejo lastatempe feriis en Germanio spekti iom de la Futbala Mondpokalo.

Kun tri amikoj li vojaĝis tien kaj gastiĝis kun familio konata al unu el la amikoj.

Dum lia vojaĝo, la kvaropo, kun gastigantoj, intervjuiĝis far du ĵurnaloj kaj vi vidas ĉi tie la elĉerpaĵojn.

Kolego 2 estas tiu je la dekstra flanko de la ĉi-maldekstra foto kaj je la maldekstra flanko de la foto ĉi-sube!


05/06/2006

mi kuris!

Hieraŭ mi 'Kuris por la Vivo' (vidu mian blogon de la 16-a de majo).

La celo estis per sponsorado enspezi monon por Cancer Research UK, brita organizo kiu faras esploradojn pri kancero.

Pli ol 8,000 virinoj (estis kurado nur por virinoj) kuris 5km kurson en la bela kastelo parko pri kiu mi plurfoje montris al vi fotojn en antaŭaj blogoj.

Estis bela kaj varmega tago - 25 gradoj celciusaj (kiu estas tre varma por ni kimroj!). Malgraŭ tio, mi sukcesis faris la 5 kilometran kuradon en 39 minutoj, 3 sekundoj. Mi estis tre kontenta pri tiu kurtempo.

Mi sukcesis gajni 130 britajn pundojn (189 eŭroj/245 usonaj dolaroj) por Cancer Research UK (retejo en la angla) kaj multe dankas ĉiujn kiuj subtenis min per mono kaj per kuraĝigo.

26/05/2006

badmintono

Mardon, mi kun Kolegoj 1 kaj 2 iris dum la lunĉpaŭzo kune ludi badmintonon. Estas sportejo nur 400m for de nia laborloko, do tre oportunas.

Kolego 1 tre bone ludas. Kolego 2 kaj mi ne tre bone ludas! Tial, Kolego 1 ludis unue kontraŭ mi, due kontraŭ Kolego 2 kaj ĉiam gajnis. (Sed kiam mi ludis kontraŭ Kolego 2, mi gajnis). Kolego 1 nur devis stari trankvile ĉe sia flanko de la ludkampo kaj milde rebati la volanon, dum aŭ mi, aŭ Kolego 2 freneze kuradis, saltis, klopodis atingi la volanaĉon antaŭ ol ĝi atingis la teron. Fakte, mia problemo estas ke mi havas tendencon paniki kaj fermi la okulojn kiam iu al mi batas la volanon, kiu iom malhelpas!

Poste ni tiom lacis ke ni faris preskaŭ nenian laboron dum la posttagmezo!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...