Pages

16/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 16.03.20 / The Coronavirus Diaries

Sunbrilo!

Belega sunbrila tago ĉi tie en Kardifo ĉi-matene.  Estas ankoraŭ malvarmeta, sed la ĉielo estas blua.
La ĝenerale stranga etoso ankoraŭ trapenetras ĉion.

Mi batalas kontraŭ anksio - ne por mi mem, sed pro la fakto ke ne eblas viziti mian patrinon kaj klarigi la situacion al ŝi.  Mi sciis ke mi estas direktema sed dum la pasintaj tagoj mi konstatis kiom mi JA estas direktema, dezirante ĉion organizadi kaj kontroli! Mi faras konscian decidon ne fiksi miajn pensojn sur la novaĵoj, sed anstataŭe daŭre labori, ripozi, distriĝi kiel kutime.

Butikumado

Mi iris al la superbazaro aĉeti iom da frukto.  Tie, junulino plendis kaj paniketis ke ne plu estis boteloj da tomatosaŭco por manĝi kun pasto. (Ankaŭ pasto mankis.) Je kvar metroj for de ŝi troviĝis amaso da freŝaj tomatoj. Mi skize klarigis al ŝi kiel fari simplan saŭcon. Ŝi rigardis min mire.  Baldaŭ mi estos la Kardifa guruo pri tomatsaŭcfarado... Jen alia recepto mia:

Dalo kun batato, fazeoloj kaj verdaĵoj


cepo 2 batatoj
3 bulberoj de ajlo 250g da ruĝaj lentoj
iom da zingibro laŭ gusto 400g ladskatolo da miksitaj fazeoloj (ankaŭ eblas uzi kikerojn)
iom da kapsiketo laŭ gusto 600ml da legoma buljono
8g da pulvorigita kurkumo 100g da spinaco
8g da pulvorigita koriandro 2 aŭ 3 askolonoj
10g da pulvorigita kumino migdalflokoj

1. Haketu la cepon, ajlon, zingibron kaj kapsiketon. Tranĉu la batatojn en manĝeblajn pecojn.

2. Metu iom da oleo en grandan kaserolon kaj fritu la cepon ĝis moliĝo.

3. Aldonu la kapsiketon, zingibron kaj ajlon al la kaserolo kaj kuiru dum kelkaj minutoj.

4. Aldonu la kurkumon, koriandron kaj kuminon kaj miksu bone, kun iomete da akvo.

5. Aldonu la bataton, lentojn kaj fazeolojn. Verŝu la buljono en la kaserolon kaj bone kirlu.

6. Boligu, tiam malaltigu la varmecon kaj kuiretu dum 30-40 minutoj ĝis la batato kaj lentoj estas bone kuiritaj.

7. Aldonu salon, pipron kaj la hakitan spinacon.

8. Manĝu kun rizo aŭ flanpano.

Rideto de la tago

"Se vi ŝajnas iĝi brakseĝa spertulo necesas ke vi memizoliĝu ĝis 2021..."



Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 16.03.2020


Sunshine!

Bright sunshine here in Cardiff this morning. Still a bit chilly, but blue skies always make you feel better.  Weird general atmosphere continues.

Managing my control freakery about not being able to visit mum by keeping busy and getting on with stuff.

Shopping.

Went to Lidl to buy fruit.  A young woman in the pasta aisle was very upset that they'd run out of tomato pasta sauce.  6 feet away in the fruit and veg aisle was a massive pile of tomatoes.  Told her how to make a quick basic pasta sauce.  She looked at me as though I was a wizard.  I am the new Splott pasta sauce guru.

Dahl with beans, spinach and sweet potato


onion 2 sweet potatoes
3 cloves of garlic 250g red lentils
as much ginger as you like tin of mixed beans
as much chilli as you like 600ml veg stock
8g turmeric 100g spinach
8g coriander 2 or 3 spring onions
10g cumin flaked almonds

1. Chop the onions, garlic, ginger and chilli and cut up the sweet potatoes.

2. Fry the onion in oil in a large pan until soft.

3. Add the chilli, ginger, and garlic to the pan and cook for a few minutes.

4. Add the tumeric, coriander and cumin and mix well.  Add a little water. 

5. Add the tinned beans and the sweet pototo, cover with the stock and stir well. 

6. Bring to the boil and then reduce heat and simmer for 30/40 mins until cooked.

7. Season with salt and pepper and stir through the chopped spinach.

8. Eat with rice or flatbread.

Smile of the day

cartoon


Finally

Have a good day and see you soon!



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...