Pages

20/10/2016

Aberfan - la perdita generacio

Je vendredo la 21-an de oktobro 1966, 9.15 atm, karbo-ŝutmonto numero sep ekglitis de la supro de la monteto super la kimra vilaĝo Aberfan [abervan] kaj forfrakasis la elementan lernejon.

Nur kelkaj minutoj pli frue la infanoj estis venintaj en la lernejon por la lasta lernotago antaŭ la aŭtuna meztrimestra ferio.

40,000 kubmetroj da karboŝuto falis sur la vilaĝon, plejparte sur la lernejon. Mortis 116 infanoj kaj 28 plenkreskuloj.

Dum jaroj oni estis amasiĝintaj la karbo-ŝutaĵojn de la apuda minejo sur la monton en kies ombro kuŝas la vilaĝo Aberfan, simile kiel en multaj aliaj lokoj en la sud-kimraj valoj, kie karbominado estis la plej granda industrio.

La ŝutmonto estis lokita super subtera rivereto. Oni sciis tion. Oni nenion faris.

Jam dum multaj jaroj Kimroj estis alkutumiĝintaj al subteraj tragedioj. Karbo tiom gravis ke ĉiuj akceptis ke foje prezo estis pagenda por havi la 'nigran oron'.   Neniam iu estis antaŭvidinta ke karbo povus forpreni la vivon de iliaj infanoj.

Eĉ post 50 jaroj ĉiuj memoras kie ili estis kiam ilia aŭdis la hororan novaĵon pri Aberfan. Eĉ tiuj, kiel mi, kiuj eĉ ne naskiĝis, scias la rakontojn de niaj gefamilianoj pri tiu tago. 

Necesis preskaŭ semajno por retrovi ĉiujn mortintojn. El la tuta mondo alvenis kondolencmesaĝojn.

En la semajnoj kaj monatoj kiuj sekvis la tragedion, kaj en la oficiala enketo, evidentiĝis ke la National Coal Board (nacia karbo administrejo) entute kulpis pro la tragedio. Dum jardekoj ili ŝutis karbopolvon sur la montetojn sen klara sekurec-strategio kaj ignoris avertojn pri ebla polvofalo.



La sudkimraj valoj nun estas malsimilaj lokoj. Reverdiĝis la montetoj.  Oni apenaŭ plu minas karbon en Kimrio.

Kimrio, tamen, neniam forgesis la perditan generacion de Aberfan. Je 9.15 atm vendredon la 21-an de oktobro 2016, Kimrio eksilentos memore al la tragedio.

Ni memoru.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...