Tiel estis ke pasintan vendredon mi kaj Pudingulo veturis al la bela regioneto Cotswolds kie ni renkontis mian fraton kaj lian koramikinon ĉe bela hotelo en pitoreska vilaĝo.
Ekde 30 jaroj la 'Pudinga Klubo'* okazigas vesperojn por pudingmanĝado. 50 homoj kunvenis en granda manĝoĉambro. Unue ni manĝis malgrandan 'ĉefpladon'. Sekvis sep tradiciaj Britaj pudingoj
Syrup sponge, chocolate-nut pudding, sticky toffee pudding, jam roly-poly, rhubarb crumble, bread and butter pudding, meringue roll |
Oni rajtis manĝi ĉion kion oni volis, kun varma kustardo, kremo, karamela saŭco kaj ĉokolada saŭco.
Mi sukcesis manĝi kvar malgrandajn porciojn. Pudingulo, kompreneble, manĝis la sep - en grandaj porcioj - kaj estis tre kontenta.
Rabarba 'krumblaĵo' |
Ĉokolada kaj nuksa pudingo kun ĉokolada saŭco |
Konfitaĵa rul-pudingo (Jam Roly-Poly) kun kustardo |
Tofea pudingo |
Je la fino de la vespero ĉeestantoj eĉ ricevis atestilon:
Tre ĝuinda (kvankam iom sukera) vespero!
*En la angla 'Pudding Club' - tamen notu ke en la angla linvo, esti en la pudinga klubo (to be in the pudding club) povas ankaŭ signifi ke oni estas graveda.
No comments:
Post a Comment