Plej multe mi tie butikumadis en la grandaj belaj butikoj, sed mi ankaŭ faris kelkajn fotojn kiujn mi montras al vi sube.
Interesa preĝejo:
Pagodo apud la ĉina kvartalo de la urbo:
Estas multaj kanaloj en tiu ĉi parto de Britio. En la urbocentro estas diversaj kafejoj, restoracioj, vendejoj, apud la kanalo. Estas bela loko promenadi:
Nova hotelo apud la urbocentro (tre multekosta - mi restis en hotelo multe malpli luksa!):
La butikego Selfridges [pr. selfriĝes]:
Apude estas la antikva preĝejo St Martin's in the Bullring (Sankta Marteno ĉe la taŭrejo).
No comments:
Post a Comment