Je tute alia temo, oni informas min ke hodiaŭ vespere Kimrio ludos futbalon kontraŭ Pollando. Pri futbalo mi malmulton scias kaj eĉ malpli interesiĝas, sed estas la plej grava konversacia temo inter Kolegoj 1 kaj 2 ĉiun matenon. Antaŭ kelkaj tagoj Kimrio perdis kontraŭ Anglio - la plej frapa aspekto de la ludo, tamen, estis la terura kondutmaniero de la subtenantoj de ambaŭ teamoj, kiuj interbataladis, insultegis unu la alian kaj eĉ prifajfis la naciajn himnojn de ambaŭ landoj.Mi pardonpetas al iuj futbalsubtenantoj de aŭ Kimrio aŭ Pollando, sed verŝajne, mi spektos ion tute alian per televido ĉi-vespere!
No comments:
Post a Comment