Pages

01/10/2014

Memore kaj omaĝe...

Kiam mi estis juna infano, mia patro ofte diradis al mi ke pro Esperanto mi jam havis kaj estontece havus multajn da geamikoj tutmonde. Li pravis. Mi dum jaroj havis la bonŝancon korespondi kun/konatiĝi kun/foje renkontiĝi kun interesegaj homoj en kaj el pluraj landoj dank' al la Esperanta lingvo.

Mi multe pripensis tiujn vortojn de mia paĉjo dum la horoj ekde kiam mi pli frue hodiaŭ legis pri la forpaso de japana samideano Takeŝi Jagi.

en Esperanto Grupo Tokio
En junio 2011, mi kun Takeŝi Jagi (dekstre en la foto) kaj amiko Bonulo (meze)
Mi ne bone konis Takeŝi Jagi-n persone. Mi havis la plezuron 'vere' renkonti lin nur unu fojon.  Tamen, laŭ la ofta maniero de Esperanto-parolantoj, mi konatiĝis kun li skribe (en nia nuna epoko per Tvitero, Guglo Pluso, Fejsbuko kaj foje per retmesaĝoj).

Liajn pepaĵojn (simile kiel multajn el via pepaĵoj, karaj geamikoj) mi montris al miaj lernantoj ĉe la Esperanto klubo, por montri al ili ke ekzistas Esperantistoj alie en la mondo ol nur en nia urbo.  Ni ridis legi ke li banigis sian katon (ni ne faras tion en Britio!); ni lernis japanajn esprimojn kiel "eniri bonan varmegan akvon" kiam oni banas sin.

Kiam okazis la terura tertremo kaj cunamo en nord-orienta Japanio en 2011, mi admiris la laboron kiun Takeŝi, kun aliaj, sperte faradis en la damaĝita regiono.  Multon li klarigis tiam kaj dum la sekvantaj monatoj kaj jaroj, pri la evoluanta situacio tie kaj la daŭraj bezonoj.  Oni povis kompreni ke vidi kaj agadi en tiu situacio multe tuŝis lin.

Kaj, kompreneble, mi ofte miris kiam mi rigardis la belajn fotojn kaj filmetojn kiujn li faris dum siaj montvojaĝoj.  Oni rapide konstatis kiom li amis la naturon, la montojn, la belajn japanajn pejzaĝojn.

Mia doloro lerni pri la forpaso de Takeŝi Jagi estas vere nenio kompare kun tio de tiuj kiuj amis lin, konis lin, vivis, laboris, kun li.  Al ili mi sendas miajn elkorajn koncolencojn, aparte al liaj familianoj.

Mia patro pravis - per Esperanto oni trovas multajn geamikojn trans la mondo. Ĉiuj el ili iel pliriĉigas la vivon; ilia malapero lasas truon.  En la ĉi supra foto mi ridetas - hodiaŭ kiam mi rigardas ĝin mi sentas ke mi pli ŝatus plori.  Amiko nia, Takeŝi Jagi - ni ne forgesos vin. Ripozu en paco.

20/08/2014

Ĥaoso en Kardifo pro NATO-kunveno

La 4-an kaj 5-an de septembro okazos kunveno de reprezentantoj de NATO, La Nord-Atlantika Traktat-Organizo apud la urbo Newport en Sud-Kimrio.  Dum tiu du-taga kunveno estos du fest-manĝoj en Kardifo - unu en la bela kastelo, kaj unu en apuda kolegio.

Pro tiu kunveno estas jam grandega organizado pri sekureco.  Ĉirkaŭ la kastelo kaj apuda stratoj oni instalas altan barilon. Baldaŭ oni devos trairi skanilon nur por transiri de unu flanko de la strato al la alia.

La trafiko estos deturnita de la urbocentro kaj la aŭtobusoj ne traveturos la urbon.  Kvankam restas ankoraŭ du semajnoj ĝis la NATO-kunveno estas jam ĥaoso.  Hieraŭ mi eniris butikon apud la kastelo kaj trovis tie kelkaj komercistoj el la ĉirkaŭaj vendejoj kiuj forte plendadis ke oni ne povis atingi iliajn butikojn.  Aŭgusto estas unu el la monatoj kiam alvenas la plimulto da turistoj al Kardifo. Se ili eĉ ne povos bone viziti aŭ vidi la kastelon oni timas ke la turisma ekonomio suferos.

Eble vi ne scipovas la anglan lingvon, tamen la fotoj en ĉi tiu artikolo iomete illustros la vidaĵon.

En Britio, gepatroj estas strikte malpermesitaj elpreni siajn infanojn el la lernejo dum la trimestro. Tamen, pro la NATO-aĵo multaj lernejoj estos fermitaj dum kelkaj tagoj. Instruistoj plendas ke tio malhelpos al edukado.

Respondeculoj forte pretendas ke la alveno de la NATO-kunveno alportos grandajn avantaĝojn al la urboj Newport kaj Kardifo. Ĝis nun, tamen, mi ne trovis iun kiu vere kredas tion...  Nu, ni vidos kio okazos dum la venontaj semajnoj!

27/05/2014

Ne nur flughaveno

Se vi iam vojaĝis aviadile al Parizo, vi eble alvenis al la Flughaveno Charles de Gaulle [Ŝarl de Gol] norde de la ĉefurbo.

Kvankam miloj da homoj trapasas la flughavenon ĉiutage, malmultaj, eĉ se  ili gastiĝas en apudaj hoteloj, esploras la apudan urbon Roissy [Rŭasi].

Tamen, tia vizito ja valoras la penon. Roissy estas bela kaj agrabla urbeto.

La Preĝejo Saint-Eloi

Ĉirkaŭ la vilaĝo estas interesaj fotoj kiuj montras la estintecon de Roissy. Multaj el la malnovaj konstruaĵoj ankoraŭ estas tie.  La ĉi-suba foto montras la vojon Charles de Gaulle antaŭ cent jaroj...


Kaj la sama vojo hodiaŭ...



La urbodomo estas ĉirkaŭita de bela parko.





Bela pavimŝtonita vojo tra la vilaĝo:



La nuna poŝtoficejo estis estintece la urbodomo kaj lernejo:



La aviadilo Konkordo ofte flugis de la apuda flughaveno kaj ekster la Turisma Oficejo troviĝas interesa skulptaĵo. Ĝi nomiĝas 'Métalithe' [mejtalit] kaj similas al duon-birdo, duon-konkordo-aviadilo.



Ne nur metalajn skulptaĵojn oni povas vidi. Vespere, mi vidis kuniklojn pace manĝante la herbaĵon.




Do, se iam vi alteriĝas ĉe la nord-Pariza flughaveno, kaj havas iom da tempo, nepre trafu la buson al Roissy kaj fari vilaĝan viziton.

26/02/2014

Helpu nin festi!

Kreskante en la Brita Esperanto-Movado, multaj lertaj kaj simpatiaj parolantoj de Esperanto havis grandan influon sur mia vivo.  Unu el tiuj certe estis la bonkonata D-ino Marjorie Boulton [Maĝari Bultan].  Tre konata ne nur en la Brita, sed tra la tutmonda movado, por mi ŝi ĉiam estis kaj estas tiu kiu helpis instrui Esperanton al miaj gepatroj.


Multaj geesperantistoj internacie konas la verkaĵojn de Marjorie, aparte, sed ne nur, ŝiaj poemaroj.
Dum majo 2014, Marjorie kviete festos ŝian 90-an naskiĝdatrevenon.  Certe multaj sendos bondezirojn al ŝi.  Kune kun aliaj, oni donis al mi la taskon kolekti bondezirojn de Esperanto-parolantoj kaj grupoj.  Mi celas kolekti bildkartojn, mesaĝojn, ktp kaj enmeti ilin en albumon - tial Marjorie povos foliumi ilin laŭvole...
Ĉu plaĉus al vi aŭ al via Esperanto-grupo sendi bondeziran bildkarton aŭ mesaĝon?  Se jes, bonvolu sendi antaŭ la 30-a de aprilo 2014 al:

H Eason
c/o WSPU

208  Titan House
Titan Road
Cardiff  CF24 5BS
Britio

Aŭ retmesaĝe al:
esperanto.cardiff@yahoo.co.uk

Mi antaŭdankas vin pro via helpo.

20/12/2013

Eskapo al la suno

Kiam la brita vetero grizas kaj pluvegas, estas bone forflugi dum kelkaj tagoj al la suno, kiun mi faris lastatempe per 3-taga vizito al Nico en Suda Francio.

Tie estis belega blua ĉielo, suno kaj bela maro:

Multe plaĉis al ni vidi arekacojn bele lumigitaj per festaj lumoj pro la Kristnaska sezono:



Ankaŭ plaĉis al ni la giganta Kristnaska decoracio en unu el la belaj grandaj placoj:



Mi profitis de la ferieto por vagadi apud la maro...:

... kaj en la parkoj:


Por butikumi en la bazaro:


Por manĝi glaciaĵon...:



kaj trinki bonan vinon:

























Nun, denove en Kimrio, teruras la vetero kiel kutime. Sed dank' al mia ferieto mi pretas alfronti la britan vintron!

09/09/2013

Parfumo kaj temanĝo

Tra la mondo estas diversaj tradicioj rilate al geedziĝoj, sed unu evento kiu ofte okazas estas ia festo kie la edziĝonto festas kun liaj amikoj kaj simila festo kie la edziĝontino ankaŭ festas kun ŝiaj amikinoj.

En la angla (en Britio) oni nomas tiujn festojn Stag Party [stag pati] (Festo por Cervoj) por viroj kaj Hen Party [hen pati] (Festo por Kokinoj) por virinoj. En la angla en Usono la titoloj estas Bachelor Party [baĉelor parti] (Festo de Fraŭloj) kaj Bachelorette Party [baĉeloret parti] (Festo de Fraŭlinoj).

En Francio, similaj eventoj nomiĝas enterrement de vie de garçon (entombigo de la fraŭla vivo) kaj enterrement de vie de jeune fille (entombigo de la fraŭlina vivo). Kaj pluraj diversaj similaĵoj troviĝas tutmonde.

Sabaton mi ĉeestis tian eventon. Post du semajnoj amikino mia geedziĝos, kaj do sabaton ŝi kunvenigis grupon da amikinoj por kune festi.  Kontraŭe al multaj similaj britaj aranĝaĵoj ni ne tro drinkadis nek ludis embarasigajn ludojn!

Anstataŭe ni kunvenis ĉe luksa hotelo meze de la kimra kamparo por lerni kiel krei parfumon. Estis tre interesa, kvankam ne tiom facila kiom oni povus supozi.  Ni kreis nian propran parfumon, devis trovi taŭgan nomon kaj tiam ricevis malgrandan kvanton.

La bela hotelo kie ni festis
Ja plaĉas al mi la parfumon kiun mi kreis kaj estis interesa lerni multon pli pri parfumkreado.

Plej bonege, tamen, estis la bonustega "posttagmeza temanĝo". Jen kelkaj fotoj - ne tro ĵaluziĝu pro la bonaj kukoj!

Diversaj sandviĉoj

Kimra kuko Bara Brith kaj skonoj

 éclair kukoj, ĉokolada kuko kaj nuksa kuko

Frukta kuko kaj tradiciaj kimraj plat-kukoj

Konfitaĵo kaj kornvala kremo


23/08/2013

La kastelo ĉe Fontainebleau

Dum mia ferio en Parizo mi vizitis la kastelon ĉe Fontainebleau [fontenblo] kiu estis dum 7 jarcentoj reĝa kastelo.


Inter la 16a kaj 18a jarcentoj, multaj reĝoj faris ŝanĝojn al la kastelo inkluzive la faman hufum-forman ŝtuparon ĉi-sube.  


La ĝardenoj estas tre belaj.

La tago kiam mi vizitis, estis varmega - ĉirkaŭ 35 gradoj celsiaj -  kaj bele bluis la ĉielo.



Estis tre agrabla vizito kaj ĉar estis la unua dimanĉo de la monato, mi eĉ ne devis pagi viziti la belan kastelon kaj ĝardenojn.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...