Pages

15/09/2011

Semajnfino en francio

Dum la semajnfino mi havis la agrablan oportunon vojaĝi al la ĉirkaŭaĵo de la franca urbo Rennes por ĉeesti la geedziĝon de miaj geamikoj tie.

Mi trafis la noktan pramŝipon de la angla urbo Portsmouth, kiu sekvanta mateno alvenis en Saint-Malo (Sankta Maklovo) en Francio.



Sabaton ni ĉeestis la geedziĝan ceremonion - unue ĉe la urbodomo (foto ĉi-sube) kaj poste en la preĝejo.



Post la ceremonio, ĉiuj forveturis al granda ejo por manĝi, festi, danci... La lasta aŭto en la procesio da aŭtoj estis la 'voiture balaie' - la balaila aŭto:



La geedziĝintoj, tamen, veturis en bela malnova aŭto de la fabrikejo Peugeot [peĵo]:



Post semajnfina restado, mi pasigis trankvilan posttagmezon kaj vesperon ĉe Saint-Malo [san malo]. Mi jam estas plurfoje vizitinta la urbon, kaj estas antaŭe bloginte pri tio. Mi tamen ne povas rezisti al la tento denove montri kelkajn fotojn kiujn mi faris tie.

La plezurhaveno:



Amuza mevo:



Unu el la plaĝoj:





Interesaj muroj:



La haveno:



Ĉielo kaj maro:



Mi trovis interesan ĉokolado-vendejon. MULTE kostis la ĉokoladaj skulptaĵoj:









Tie oni ankaŭ vendis belegajn makaronojn:





La sekvantan tagon mi forlasis francion per la matena pramŝipo:





La jena lumturo multe plaĉis al mi:



La fino de bela kaj agrabla vojaĝo.

31/08/2011

al la oriento...

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de mia patrino (mi ne diros kiom da jaroj ŝi havas ĉar eble ŝi legos mian blogon kaj ne estos kontenta). Dum la pasinta semajnfino, do, mi vojaĝis kun mia koramiko, mia frato kaj lia koramikino al la urbo Lowestoft en orienta Anglio kie mia patrino loĝas ekde kelkaj jaroj.

Lowestoft estas la plej orienta urbo en Britio kaj en la ĉi suba foto ni estis starantaj ĉe la plej orienta pinto de la marbordo apud la Norda Maro:



Dum somero la marbordo tie estas agrabla sed dum la vintro povas esti tre malvarma kaj venta:



Apud la plej orienta punkto estas ventoturbino kiun oni nomas Gulliver [Gulivero]. Je 126 metrojn alte estis la plej alta ventoturbino en Britio kiam ĝi estis konstruita:



Ni marŝadis laŭ la marbordo, sed venis ŝtormo kaj ni devis kuri rifuĝi de la pluvo:



Post la ŝtormo, tamen, la lumo estis bela kaj la maro tre arĝentaspekta:



Ĉe Lowestoft estas interesa haveneto:







Historie la industrio de la urbo estis fiŝkaptado. Ankoraŭ estas fiŝistoj tie:



Pro la naskiĝtago de mia patrino ni manĝis bonegan manĝaĵon en restoracio. Mi ne kuraĝas montri la fotojn, tamen, ĉar miaj familianoj malkontentus pro tio. Mi montru, do, nur la ĉi-suban foton (la mano apartenas al mia frato :)):



La sekvanta tago la vetero estis pli varme kaj sune do ni vagadis laŭ la strando:





Mi vadetis en la malvarma Norda Maro!:



Samtempe mia frato faris sabloskulptaĵojn:



Jen(laŭdire) skulptaĵo de Durdle Door [durdel dor] kaj Lulworth [lulŭort] en suda Anglio:



Post tiom da amuzado ĉe la plaĝo ni iris al teĝardeno por trinki teon kaj manĝi fromaĝajn skonojn:



En la domo de mia patrino ni tiam manĝis festan kukon. Estas ankaŭ la 75-a naskiĝtago de ŝia pluŝurso 'Teĉjo':


30/08/2011

Kuko

Por la naskiĝtago de mia koramiko mi faris kukon el ĉokolado, framboj kaj kremo:



Bedaŭrinde estas nun tute formanĝita :(


16/08/2011

Ĉe la monto de martiroj

Semajnfino en Parizo forpasas tre rapide. Antaŭ ol trafi la trajnon re al Londono, tamen, estis iom da tempo piediri tra la kvartalo Montmartre [monmartr].

Por atingi la pinton de la monteto necesas grimpi ŝtuparojn:








Mi plurfoje estas fotinta la Bazilikon de la Sankta Koro sed denove jen ĝi:







Ĉi tie ĉe la adreso 6 rue Cortot loĝis la komponisto Erik Satie:



Amuzis nin vidi grandan helikon sur la trotuaro:



Ĉe la Placo Dalida:



Placo Casadesus [Kasadesus]:



Statuo de Sankta Denizo. Laŭ legendo la episkopo Denizo, post sia senkapigo en placo sur la urba monto Montmartre (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita:



La ventmuelejo Moulin de la Galette:





Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...