Pages

27/07/2009

Baldaŭa Ferio

Dum la pasintaj semajnoj mi estis tre okupita (kiu klarigas kial mia blogado estis malofta). En mia ĉiutaga laboro, ni translokigis nian oficejon. Dum kelkaj semajnoj ŝajnis al mi ke mi faris neniom krom meti aĵojn en skatolojn, demeti ilin, aranĝi meblojn, pentri murojn kaj fari ĉiujn administrajn taskojn ligitajn kun la nova oficejo.

Samtempe, mi sufiĉe multe okupiĝis pri mia sendependa laboro kiel tradukistino kaj faris kelkajn tre interesajn projektojn, inkluzive 2 projektojn rilate al Esperantlingva tradukado.


Kaj, kompreneble, mi daŭre helpas kun la aranĝado de la venontjara Brita Kongreso kaj lastatempe helpis prepari turisman folion pri la kongresa urbo (kiam preta mi aldonos ligon ĉi tie...)


Do, ne surprizinde, mi sentas min iom laca. SED! Post kelkaj tagoj mi ferios kaj vojaĝos al Parizo por kelktagan libertempon. Mi vere antaŭatendas tion kaj jam pakis mian valizon. Ek al la ferioj!

22/05/2009

lernu kimrajn vortojn!

Mi jam iom blogadis pri la Brita Kongreso de Esperanto en 2010 kiu okazos ĉe la bela marborda urbo Llandudno. Se vi venos al la kongreso, vi certe vidos kaj aŭdos iom pri la kimra lingvo kaj eble plaĉus al vi lerni kelkajn vortojn...

La bona novaĵo estas ke ankoraŭ haveblas ekzemplerojn de la Esperanto-Kimra vortaro. Mendu ĉe la libroservo de Esperanto-Asocio de Britio kontraŭ nur 2.50 britaj pundoj. Eblas aĉeti eĉ se vi ne venos kongresi kun ni.

Pli da detaloj pri la kongreso haveblas ĉe la kongresa retejo kaj kongresa blogo.

18/05/2009

mia urbo urbaĉas

Lastatempe en diversaj britaj ĵurnaloj aperis serio da fotoj faritaj de pola studento Maciej Dakowicz [maĉe dakoviĉ]. Dum lia restado kiel studento en mia urbo, Cardiff, li fotadis la kutimajn vidaĵojn en la urbocentro ĉiun vendredon kaj sabaton dum la nokto.

Oni sufiĉe ofte parolas pri la troa drinkado de Brita junularo nuntempe. La fotoj, laŭ mi, povintus esti faritaj en la plej multo da britaj urboj iun vendredon aŭ sabaton. Mi ja loĝas en kutime bela urbo. Sed dum la vesperoj, precipe je la semajnfino, estas vere aĉa. Vidu la bildojn ĉi tie.


15/05/2009

butikumado

Antaŭ kelkaj tagoj, Kolego 2 donis al mi folion kiun oni enŝovis en liajn manojn kiam li forlasis la stacidomon tiun matenon. La folio reklamis grandan monrabaton kiun oni povis ricevi ĉe urbocentra vendejo ĉi-semajne (inter merkredo kaj sabato).

En Britio, malsimile ol en kelkaj aliaj landoj (ekz. Francio kie la datoj por enbutikaj rabatoj estas fiksitaj), vendejoj rajtas fari rabatojn kiam ajn ili deziras. Dum la aktuala ekonoma krizo, do, multaj butikoj ofte pli malmultekoste ol kutime vendas siajn varojn por allogi aĉetantojn.

Dum mia tagmeza laborpaŭzo, do, mi rapidis al tiu granda butiko por vidi kio haveblis. Nu, mi tute ne intencis aĉeti aĵojn... Estis, tamen, tiom da belaj aĵoj kun tiom grandaj rabatoj...
Jes, kompreneble, mi ja aĉetis kelkajn belaĵojn, inkluzive jakon el dreliko (kiun mi ne bezonas, sed kiu multe plaĉas al mi) kaj piĵamon. Post tio, mi tiom malfruis ke mi devis kuri re al la oficejo por gajni iom pli da mono, post miaj neplanitaj elspezoj!

13/05/2009

sturnoj kaj paseroj

Mi kutimas meti nuksojn kaj semojn en la ĝardeno por manĝigi la sovaĝajn birdojn.

Hodiaŭ, tamen, mi havis kelkajn malfreŝajn panerojn kiujn mi ĵetis el la fenestro sur la ebenan tegmenton sube.

Tre rapide alvenis sturno:



Post iom da tempo ankaŭ alvenis paseroj. Kutime kiam estas manĝaĵbatalo inter la sturnoj kaj la paseroj, la paseroj gajnas (kvankam ili estas malpli grandaj). Hodiaŭ, tamen, la paseroj baldaŭ forflugis kaj la sturnoj manĝis ĉion:

27/04/2009

Ĉu vi parolas la Hispanan?

Karaj geamikoj

Mi serĉas iun kiu parolas la Hispanan (aŭ la Eŭskaran) kaj povus helpi min. Kvankam mi lernas la Hispanan, mi ankoraŭ ne bone parolas aŭ skribas ĝin.

Mi bezonas peti informojn de iu en Hispanio (en Eŭskario) rilate mian laboron. Temas pri kelkaj demandoj kiujn mi ŝatus starigi aŭ per telefono, aŭ, prefere, per retmesaĝo.

Ĉu estas iu kiu pretus neformale traduki mallongan retmesaĝon mian en la Hispanan (kaj eble eventualan respondon). Mi preferus la informojn en la Hispana, ĉar tion mi povus mem legi.

Se vi povos helpi min, eble vi povus bonvole kontakti min ĉe esperanto.cardiff (ĉe) googlemail.com

Multajn dankojn!

Eriketo

26/04/2009

paraŝutantaj teĉjoj!

Dum mia libertempo ĉe la Brita Kongreso, mi iom promenadis apud la katedralo. Tie mi rimarkis, kun surprizo, fajrekstingan kamionon. Multaj homoj promenadis apude, do certe ne temis pri fajro.

Post kelkaj minutoj la hidraŭla podio de la kamiono leviĝis kaj mi vidis ke la fajrekstingistoj ĵetis pluŝursojn (teĉjojn) el la kabano. Ĉiu pluŝurso portis etan paraŝuton kaj ili (plejparte) sekure atingis la teron!

Fakte, tio estas io kio pli populariĝis dum la lastaj jaroj. Oni iom pagas por ke sies teĉjo havi la rajton paraŝuti kaj la enspezita mono helpas diversajn bonfarajn asociojn. (Ŝajnas ke la teĉjoj tute ne havas la rajton protesti - kiu ŝajnis al mi iom maljusta - sed infano diris al mi ke ili ja ĝuas la sperton.... :-))

Por vidi paraŝutantajn teĉjon, spektu la ĉi-subajn filmetojn:



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...