Pages

24/07/2008

Kongresu en Kimrio!

Kion vi faros la semajnfinon de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2010? Nenio? Bone. Do venu al Kimrio por la Brita Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la nord-Kimra urbo Llandudno [pr. proks. landidno].

Skribu la daton en vian taglibron tuj! Pli da detaloj kaj aliĝilo haveblos baldaŭ.


10/07/2008

Denove pluvegas en Kimrio

Jes, denove pluvegas en Kimrio. Dum Julio la vetero devus esti varma, seka, sunbrila. Sed pasintan someron, kaj denove ĉi-somere, AĈAS la vetero.

Jen la panoramo el mia oficeja fenestro je la 16-a horo hodiaŭ!

04/07/2008

Regulaj legantoj de mia blogo eble memoros ke pli frue ĉi-jare mi komencis rakonti vojaĝon kiun mi faris kun mia patrino ĉirkaŭ sud-orienta anglio (biera historio) dum aprilo. Poste mi iom okupiĝis, sed nun havas oportunon montri al vi aliajn fotojn kiujn ni faris. Jen la urbo Canterbury [pr. kanteberi].

Konata ĉe Canterbury estas la katedralo kiu estas la ĉefkatedralo de la Anglikana eklezio. Multekostis eniri la katedralon, do ni nur fotis de ekstere:

La ĉefpordego de la katedralo:Estas ankaŭ multaj interesaj kaj malnovaj domoj en la stratetoj:
Ĉe la fino de la ĉefstrato estas la mezepoka urbo-pordego. La angla verkisto Geoffrey Chaucer [pr. ĝefri ĉose] verkis rakontojn La Rakontoj de Canterbury en kiuj pilgrimoj vojaĝas al la urbo. Verŝajne tiuj vizitantoj envenis la urbon ĉar la sama pordego: Kompreneble, necesis halti trinki teon. Jen mia frato verŝas la teon por mia patrino. Espereble, tamen, li ne legos mian blogon - malplaĉus al li vidi lian foton ĉi tie!La ekstero de la te-trinkejo:Stranga antikva skulptaĵo el ligno ekster la te-trinkejo:
Pli modernaj skulptaĵoj el ŝtono ni vidis en la rivero:
Apud la rivero estas belaj ĝardenoj:Mia frato kaj mi sidas sur benko:Espereble plaĉis al vi ĉi tiun mallongan viziton de Canterbury.

30/06/2008

'Kimrangla': dialekto de suda Kimrio

Multaj scias ke en Kimrio estas parolata du lingvoj: la angla kaj la kimra. Ne ĉiuj scias, tamen, pri nia 'tria' lingvo en suda Kimrio, nome la 'Kimrangla'. 'Kimrangla' estas traduko de la vorto 'Wenglish' kiu kombinas Welsh [pr. ŭelŝ tr. kimra] kaj English [pr. ingliŝ tr. angla].

La Kimrangla estas plejparte la dialekto de la angla lingvo parolata en la sud-kimraj valoj norde kaj okcidente de la ĉefurbo Kardifo. En tiuj lokoj historie la p
opolo parolis la kimran lingvon. Iom post iom, plejparte pro la enmigrado dum la industria revolucia periodo, pli kaj pli gravis la angla lingvo. Hodiaŭ ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, parolas la anglan (aŭ anstataŭ la kimran aŭ aldone al la kimra).

La kimra lingvo havis grandan influon sur la dialekto de la angla kiun oni parolis en tiuj valoj kaj tiu influo daŭras. Ofte dum la pasinteco oni taksis tiun version de la angla, tiun dialekton, malkorekta. Pli kaj pli, tamen, oni komencas agnoski ke tiaj dialektoj (same kiel alie en la mondo) estas valoraj, interesaj kaj eĉ regulaj en ties propre evoluinta gramatiko.

Lastatempe mi havis la oportunon ĉeesti lanĉfeston por nova libro verkita de amiko, kunlaboranto mia en antaŭa laborposteno. Li estis verkinta interesegan libron pri la kimrangla kiu inkluzivas vortaron kaj ankaŭ montras la gramatikajn regulojn de la dialekto kaj la malsimilaĵoj kun la 'norma' angla lingvo.

Jen kelkaj ekzemploj:

1 Tre ofte aŭdata vorto en la kimrangla estas 'tidy'. Nu, en la norma angla lingvo, 'tidy' [pr. tajdi] signifas orda aŭ neta, ekzemple neta hararo, ordigita ĉambro ktp. En la kimrangla tamen, ĝi havas multe pli vastan signifon.

* 'Ĉu ni renkontiĝu je la 7-a?', respondo: 'tidy' (bone)
* Aŭ 'tidy momento' = sufiĉe longa momento
* 'parolu tidy!' = parolu dece

2. 'small, small' [pr. smol, smol] - signifas 'malgranda, malgranda'. En la kimrangla, anstataŭ diri 'tre malgrande' oni ofte uzas la frazon 'malgranda, malgranda'.

3. 'Miaj ŝuoj estas plenaj da miaj piedoj'. Frazo kiun en la norma angla lingvo oni esprimu
s 'miaj piedoj ŝveliĝis'. Tiu frazo estas tute kompreneble al iu kiu parolas la norman anglan, sed ankaŭ ŝajnas komika.

4. 'La polvo'. Oni tion aŭdas en la kimrangla frazo 'li havas la polvon' kiu signifas ke tiu suferas de la malsano silikozo (kiel multaj ministoj en suda kimrio kiuj dum la tuta kariero enspiris karban polvon).

Estas interese konstati kiom lingvoj influas unu sur la alia kiam ili estas en kontakto kaj eĉ la gramatikaj formoj spegulas tion.

Se hazarde iu interesas pri la libro (en la angla lingvo), ĝi aĉeteblas ĉe Amazon.

27/06/2008

birdoj

Ekde lia juneco, multege plaĉas al mia frato birdoj. Ankaŭ, ŝajne, li plaĉas al la birdoj ĉar ili ĉiam venas amikiĝi kun li. En sia apartamento mia frato havas du papagetojn (Melopsittacus undulatus). Unu tago iom de la semo kiun ili manĝas falis sur la ekstero de la fenestro-kadro kaj baldaŭ venis paseroj manĝi ĝin. Mia frato sukcesis fari fotojn.

Ĉi-semajne mia frato ferias kun sia amikino kaj nia patrino en suda Anglio. Ili tagmanĝis en kafejo kaj denove trovis ke birdoj venis kunmanĝi! Jen kelkaj arbarfringoj:


Ankau alvenis merloj...
Kaj, fine, alvenis rubekolo.

respondu al blogo pri lingva ŝanĝado

Karaj geamikoj

Hodiaŭ mi ricevis mesaĝon de alia Kimra esperantisto kiu petis min respondi al komento je blogo pri la evoluado kaj ŝanĝoj en la Esperanta lingvo dum jardekoj.

Tion mi faros, sed hodiaŭ mi estas ege okupita do mi decidis doni al vi ankaŭ la ligon: http://paoloferrarini.blogspot.com/2008/06/esperanto-constructed-language-is-it.html kaj petu ke se iu el vi scipovas la anglan por legi la artikolon ankaŭ eble plaĉus al vi respondi.

Mi ja pardonpetas ke la blogo kies adreso mi donas estas en la angla lingvo kaj ke hodiaŭ mi ne havas tempon ĝin traduki en Esperanton por ebligi komentojn el la plej vasta esperantistaro.

Plejparte temas pri la evoluado/ŝanĝado de lingvoj ĝenerale (ekz. la ŝanĝoj en la angla lingvo pro la fakto ke multegaj parolas la anglan ne denaske kaj tio influas sur la lingvo). Ĉu estas bone aŭ malbone? Ĉu oni povas halti tian evoluadon aŭ direkti ĝin? Ktp.

Kompreneble, se vi havas ideojn pri tiu temo kaj ŝatus meti komentojn ĉe la blogo de tiu ĉi individuo (adreso supre) eblas tion fari ankaŭ en Esperanto. Certe iu helpos traduki tion por la bloganto.

Dankon al iuj kiuj povas helpi.

13/05/2008

hejmen de Irlando

09.00: Matenmanĝo - kolbasoj, lardo, kuiritaj ovoj, terpomfritaĵoj, tomatoj. Post mia sana matenmanĝo hieraŭ, mi decidas manĝi grasan kuiritan version hodiaŭ!

Mi estas en la pramŝipo al Kimrio. Multaj personoj ne ŝatas marvojaĝojn. Al mi tio multe plaĉas (eble ĉar praulo mia estis pirato - sed tio estas rakonto por alia tago). Fakte, la maro estas sufiĉe trankvila. Ĉiuokaze, mi bone manĝas - mi forlasis mian hotelon sufiĉe frue ĉi-matene kaj ne eblis manĝi

10.40: Ni enhaveniĝas ĉe Holyhead [pr. holihed]. Pro tipe malintegrita Brita transporta sistemo, la sola trajno el la urbo (al ie!) foriras je 10.30, do mi devas atendi la venontan. Dum du horoj mi iomete esploras la urbon. Bedaŭrinde mi ne rimarkas ke ekzistas bagaĵejo ĉe la stacidomo kie mi povintu lasi mian valizon! Feliĉe estas malgrande kaj surhavas radetoj.

Mi aĉetas sandviĉojn por la trajnvojaĝo kaj feliĉas trovi la plej lastan romanon de ŝatata verkistino mia en librovendejo. (Temas pri kio oni en Britio nomas 'chick lit' [pr. ĉik lit - ulina literaturo], termino plej ofte uzata por verkoj kiuj celas virinojn 20-45 jaraĝaj). Ĉiuokaze, plaĉas al mi tion legi de tempo al tempo - agrablaj kaj amuzaj rakontoj kiuj ne bezonas tro da cerbumado - perfekta por longa trajnvojaĝo.
Mi iom fotas la antikvan preĝejon Saint Cybi [pr. sejnt kabi/kebi].

13.00: En la trajno mi fotas kelkajn kampojn kaj montetojn, tiam endormiĝas dum 1 horo.
15.00: Io stranga okazas kun mia MP3 muzikludilo. Ial ĝi ludas la komencajn partojn de ĉiu kanto kaj tiam haltas. Kial? Mi kontrolas la agordaĵojn sed ne komprenas kio ne funkcias. Agacas min!

17.30: Mi alvenas al Kardifo. Kvankam mi intencis trafi aŭtobuson, mi tro lacas kaj do prenas taksion hejmen. Feliĉe mi ne devos labori morgaŭ. Verŝajne mi dormos!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...