Pages

12/03/2008

Forpaso de la lasta 'Harokovritulo'

Hodiaŭ en Francio mortis la lasta 'harkovritulo', tio estas, veterano de la 1914-1918a mondmilito. La veteranoj nomiĝis 'harkovrituloj' ('poilus' [pr. pŭalu] en la franca) ĉar vivkondiĉoj en la batalkampaj tranĉeoj de norda Francio dum la milito ne ebligis al ili sin razi.

S-ro
Lazare Ponticelli [pr. Lazar' Pontiĉeli] naskiĝis en la jaro 1897 en Italio kaj mortis je la aĝo de 110 jaroj. Dum la Unua Mondmilito li batalis en la Franca Eksterlanda Legio kaj poste por la Regimento de Alpaj Ĉasistoj. En 1939 li iĝis franca civitano kaj dum la 1939-1945a milito helpis la Francan Rezistadon.

La Franca Prezidanto, Nicolas Sarkozy [pr. Nikola Sarkozi] anoncis la forpason: "Hodiaŭ mi esprimas la profundan emocion kaj senfinan malĝojon de la tuta nacio je la forpaso de Lazare Ponticelli, lasta postvivanto de la francaj batalantoj en la unua mondmilito."

S-ro Ponticelli estis ĉiam rifuzinta la ideon ke oni donus al li ŝtatan funebran ceremonion je sia eventuala forpaso. Antaŭ kelkaj semajnoj, tamen, li finfine konsentis al
"ŝtata funebra ceremonio, sen granda bruego nek granda paradmarŝado, nome de ĉiuj kiuj estas mortintoj, viroj kaj virinoj". Li ne konsentis esti entombigita en la Pariza Panteono insistante ke oni kuŝigu lin en sia familia tombo.

Interese konstati ke li estis vivante en tri jarcentoj - kiom da ŝanĝoj li devis vidi dum lia vivo!

Kiel multaj veteranoj, S-ro Ponticelli longe ne parolis pri siaj spertoj dum la Unua Mondmilito, sed lastatempe li donis kelkajn intervjuojn al ĵurnalistoj kaj lernejanoj, dirante:
"Tiu milito, neniu sciis kial oni faris ĝin. Oni bataladis kontraŭ homoj same kiel ni."

S-ro Lazare Ponticelli - ripozu en paco.

07/03/2008

pli pri domaj problemoj

Nu, mi iom malvolvigas la afero pri la najbara domo (vidu domaj problemoj hieraŭ). Kompreneble la konstruista firmao ne telefonis al mi kiel promesita. Hodiaŭ, do, mi pagis 3 pundojn (ĉ. 6 dolaroj aŭ 4 eŭroj) al la Brita Landa Registrejo por scii la nomon kaj adreson de la posedanto de la domo apud la mia. Mi eltrovis ke ĝin aĉetis geedzoj kiujn mi iomete konas kaj kiuj estas proprietuloj de frizejo en la ĉirkaŭaĵo.

Espereble, do, ni povos kundiskuti la problemojn kaŭzitajn al mia domo sufiĉe amikece.

Ĵeo, en komento pri mia hodiaŭa blogo, klarigis la paŝojn preneblajn en Francio en simila situacio. Bedaŭrinde ne tiel okazas en Britio. Kvankam oni laŭleĝe devus informi najbarojn pri eventuala konstrua laboro, la leĝo ne donas rimedojn al tiu najbaro se la posedantoj ne informas ilin, krom privata leĝa agado kiu sendube multe kostus. La domposedanto ja devas submeti planojn al la loka konsilantaro por konsento, sed la leĝo nur punas se oni ne sekvas la konsentitaj planoj. Do, se mia domo difektiĝus pro la laborado apude, mi devus pagi advokaton akiri Juĝejan Agon pri la afero.

Estas, do, ĉiam pli bone, se eble, pridiskuti problemojn kiel plenkreskuloj unu al la alia. Mi esperas ke tio povus efiki ĉi-foje!

06/03/2008

domaj problemoj

Kun doma posedado venas problemoj! Ne miskomprenu min - mi scias ke mi estas bonŝanca havi la oportunon posedi domon kaj ĝi multe plaĉas al mi. Sed, ve! Foje tio ja pli komplikigas la vivon. Mia domo estas 'terasa' - linio de similaj domoj ligitaj unu al la alia. Unu el la najbaraj domoj estis ekde multaj monatoj neokupita. Nun iu aĉetis ĝin kaj konstruistoj ĉiutage laboras tie. Ŝajne ili komplete rekonstruas la domon interne kaj martelado, klakado, bruado okazas ekde la 7.30-a matene ĉiutage. Fakte, tio ne tro ĝenas min ĉar je tiu horo mi estas jam vekita kaj min preparante por iri al la laboro. (Feliĉe ili ne laboras semajnfine).

Tamen kiam mi atingis mian hejmon post la laboro hieraŭ mi trovis pecetojn de stuko ĉie sur la ŝtuparo en la domo! Tiom da martelado en la flanka domo komencas krakigi la stukon sur la muroj de mia domo! Kompreneble, mi ne estis kontenta!

Laŭ la leĝo, se oni deziras prilabori dividanta muro inter domoj oni devas informi la posedanton de la apuda domo. Ĉu tio okazis? Kompreneble ne!

Do, hodiaŭ, mi klopodis esti kuraĝa kaj iris paroli kun la konstruisto. Kompreneble, li laboras por firmao, kiu laboras por la nova posedanto de la domo, kaj nenion sciis, eĉ ne la nomo de la nova posedanto. Laŭdire, tamen, reprezentanto de la konstrua firmao telefonos al mi ĉion diskuti hodiaŭ. Ĉu tio jam okazis? Kompreneble ne!

27/02/2008

tertremo en Britio

Dum la nokto (ĉirkaŭ la 4-a matene) okazis tertremo en Britio kiu mezuris 5.2 laŭ la skalo de Richter [Riĥter]. Feliĉe neniu perdis la vivon en la tertremo kaj estis nur kelkaj personoj vunditaj, kvankam ja sufiĉe multe da domoj difektiĝis. Tute ne estas komparebla kun la teruraj tertremoj ĉirkaŭ la mondo kiuj foje kaŭzas multajn mortojn. Sed laŭ britaj normoj estis granda tertremo.

La surcentro de la tertremo troviĝis apud la angla urbo
Market Rasen [pr. market rejzen] en la graflando Lincolnshire [pr. linkonŝir]. Tio estas en la oriento de anglio, longa distanco for de Kardifo kie mi loĝas. Fakte, la ĵurnaloj raportas ke ĉi tie en Kimrio homoj ja sentis la tertremon, kiel en multaj partoj de Britio. Ĉu en Kardifo, mi ne scias - mi bone dormis!

La plej forta tertremo mezurita en Britio okazis en 1931 kaj mezuris 6.1. En 1990 okazis tertremo de 5.1 kies surcentro estis 150 km for de ĉi tie. Je tiu epoko mi laboris en oficejo en alta konstruaĵo kaj ni ja sentis la tertremon! Estis iom timiga ĉar ni ne tro kutimas al tio. En viaj landoj eble okazas pli fortaj tertremoj. Interesus min scii kiel vi tion spertas.

rakonta mapo

Hitotoki — A narrative map of the world
Mi hodiaŭ lernis pri la interesa retejo Hitotoki. Temas pri retejo kie diversaj verkemuloj skribas mallongajn prozaĵojn pri kion ili observas/spertas en kelkaj diversaj urboj (Tokio, Novjorko, Londono kaj baldaŭ Vaŝingtono kaj Parizo). Tre bedaŭrinde estas nur havebla aktuale en la anglaj kaj japanaj lingvoj, do pardonu min se vi ne tiujn lingvojn scipovas. Tamen povus esti interese por tiuj kiuj komprenas la lingvojn uzitajn. Ankaŭ je la retejo estas kelkaj belegaj fotoj por iuj kiuj interesas.

Laŭ la retejo, la titolo devenas de du japanlingvaj vortoj hito kiu signifas 'unu' kaj toki kiu signifas 'tempo' aŭ 'momento'. (Espereble niaj geamikoj blogantaj japanaj helpos se mi malprave klarigas!)

Dum mi legis la retejajn rakontojn mi ekpensis ĉu ne estus bone se povus esti inkluzivitaj paĝoj por 'Esperanto-urbo' ia, kie Esperanto-parolantoj povus kontribui rakontetojn pri la ĉiutaga vivo en la internacia lingvo? Mi ankoraŭ ne pripensis kiel tio povus funkcii, kaj, ve, mi tute ne aktuale havas la tempon min proponi por fari la necesan redaktan laboron kiun la retejo postulas. Eble estontece.

Intertempe espereble iuj el vi ĝuos legadon de Hitotoki.

24/01/2008

urbocentra vendejo

Hodiaŭ, post pluraj tagoj da pluvado, la suno bele brilis. Dum mia lunĉhoro mi, do, marŝadis en la urbocentron kaj faris kelkajn fotojn laŭvoje.

Unue, mi faris la ĉi-suban filmeton de la trafiko:



Mi poste iris en la urbocentran vendejon:
































Multege plaĉas al mi fromaĝo. Fakte, plaĉis al mi ĉiun fromaĝon kiun mi iam gustis, sed aparte la fortgustaj malmolaj britaj fromaĝoj. En la vendejo oni povas aĉeti multajn diversajn fromaĝojn: Ankaŭ estas pluraj aliaj budoj kun diversaj produktoj:Remarŝante al la oficejo mi faris filmeton de la kastelo, kiu montras la bluan ĉielon (oni diras ke denove pluvos morgaŭ :-(

14/01/2008

familianoj

Multe interesas min rigardi malnovajn familiajn fotojn. En la jena bildo oni povas vidi mian pra-avinon (la maljuna virino kiu sidas).

Flanke de ŝi sidas ŝian duan edzon, Dennis Murphy [pr. denis murfi]. La unua edzo de mia pra-avino mortis en la jaro 1917 kaj en 1922 ŝi edziĝis kun S-ro Murphy kiu estis irlandano. Estis multaj irlandanoj en Kardifo kiuj laboris ĉe la haveno.

'Avĉjo Murfi' (kiel oni nomis lin) estis la sola avo kiun mia patro kaj siaj gefratoj konis. Laŭdire li estis afabla, bonkora viro kiu ĉiam ridetis.

Mia pra-avino Mary [pr. Meri - Maria] vivis ĝis ŝia 92-a jaro. Post la morto de Avĉjo Murfi, Mary loĝis sinsekve kun diversaj familianoj dum 20 jaroj. Ŝi loĝis dum 6 monatoj kun unu, tiam ekdecidis ŝanĝi kaj foriris al alia, dum 20 jaroj! Kvankam eta virino, oni diras ke ŝi estis feroca.

Malantaŭ ili en la foto estas la filo de Mary, mia pra-onklo James [pr. ĝems - Jakobo], kaj lia edzino Emily [pr. emili].

Mi kredas ke la foto estis farita inter 1938 kaj 1943. Multe interesas min la vestaĵoj, aparte la ĉapeloj!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...