Pages

27/06/2012

Ankaŭ ĉe la Feniksa Parko (vidu ĉe mia lasta blogaĵo) troviĝas diversaj bestoj kaj birdoj:

Estas lutroj(sed ili malbone videblas):



Estas ankaŭ valabioj:




La kobajoj estis ege amuzaj:






Ĉi tiu testudulo estis aventurema:


Kaj jen testudegoj:



Histriko dormis:



Ankaŭ troviĝis birdoj:

Gruoj:



Virkoko:



Strigoj:






Anseroj (kiu marŝas sur la herbaĵo kie estas malpermesata!)



Strutoj:





kaj araoj:




26/06/2012

La Kvadrata Kapo

En Nico mi vidis strangan monumenton/skulptaĵon kiu nomiĝas "La Kvadrata Kapo" (kiu povas ankaŭ signifi "pensi 'ene de la skatolo*'". Ene de la kvadrato troviĝas parto de la urba biblioteko (la oficejoj) - kiun fakton mi tute ne konstatis ĝis mi ĵus perrete legis pri la konstruaĵo antaŭ kelkaj minutoj.

*en la angla lingvo estas esprimo "pensi ekster la skatolo" kiu signifas pensi kreeme aŭ trovi nekutimajn solvojn al problemoj. Do "pensi ene de la skatolo" estas vortludo.



La kapo estis desegnita kaj konstruita fare de loka artisto Sacha Sosno [saŝa sosno] kaj la arĥitekto Yves Bayard [iv bajar].

La kapo aspektas kvazaŭ farita el betono sed kiam oni alproksimiĝas oni konstatas ke estas nesolida, kaj la griza materialo estas ia metalo reto.



En la parko ĉirkaŭ la kapo estas aliaj skulptaĵoj:



Kontraŭ la granda kapo estas la kongresejo kaj ekspoziciejo la Nica 'Akropolo' - ankaŭ interesa konstruaĵo:



Kvankam la kapo kaj la akropolo estas ĉirkaŭita de konstruaĵoj el la 19a jarcento, mi tute ne havis la impreson ke ili estis tro modernaj por la kvartalo. Eble la blua ĉielo kaj belaj ĝardenoj helpas sed modernaj kaj malmodernaj konstruaĵoj 'kunvivas' flanko al flanko.





25/06/2012

La Feniksa Parko, Nico

Dum mia lastatempa vizito al Nico mi revizitis la Parkon Phoenix [Fenikso]. La Parko Fenikso estas sep hektara parko kun granda lago en la centro.



Troviĝas tie belaj ĝardenoj kaj interesaj plantoj.


Mi ne spertas pri plantoj/floroj, kaj mi ne notis ĉiujn nomojn, do mi simple montros ilin al vi:








Kakta ĝardeno (jes, mi scias rekoni kakton ;))


Filikoj:










Orkidacoj:












Ja estis agrabla posttagmezo!

18/06/2012

Ventimilja en Italio

La itala urbo Ventimiglia [ventimilja] troviĝas apud la landlimo inter Italio kaj Francio. Tial, kiam mi ferias de tempo al tempo ĉe Nico en Francio mi foje trafas vagonaron al Ventimiglia por viziti la grandan vendredan merkaton tie (kiel centoj da aliaj turistoj).

Mi ĉiam volis, tamen, iom pli esplori la urbon ol simple butikumadi ĉe la merkato, do antaŭ kelkaj semajnoj kiam mi troviĝis denove ĉe Ventimiglia, mi kaj mia koramiko forlasis la merkatejon kaj grimpis laŭ la krutaj deklivoj per mallarĝaj stratetoj al la malnova urbo.



En la malnova urbo troviĝas romanikan katedralon, kiun oni kredas estis konstruata ĉe la loko de antikva romiana templo.



Multe plaĉas al mi la rondarkajn formojn uzitaj en romanikaj preĝejoj.



Troviĝas alia preĝejo en la antikva urbo, la Preĝejo de Sankta Mikaelo la Arkianĝelo, kiu estis konstruita en la 10a jarcento:



Ĉirkaŭ la du preĝejoj estas amaso da mallarĝaj mezepokaj stratetoj:






Eĉ eblas dormi!


Sanktejo sur la muro de domo en la antikva urbo:

 



Kvankam Ventimiglia ne estas tre bonkonata aŭ granda urbo, vere valoras la penon viziti ĝin se iam vi havos la oportunon.

15/06/2012

lerneja manĝaĵo

Dum longa tempo oni komencas konsterniĝi pri la malbonaj manĝaĵoj kiujn infanoj manĝas en la lernejo. Diversaj konataj kuiristoj klopodis atentigi la publikon pri la sukero/graso-plenaj manĝaĵoj kaj pri la neceso lobii konsilantojn kaj parlamentanojn por ŝanĝi tion.

Ŝajne tio komencis ŝanĝiĝi en diversaj regionoj.

Lastatempe mi aŭdis pri blogo verkita de lernejano en elementa lernejo en Skotlando, nomita 'Veg' (Legom'). Ĉiun tagon ŝi fotos ŝian tagmanĝon en la lernejo kaj enblogigis ĝin.  Fakte, la fotoj ne estas tre kuraĝigaj.  Samtempe ŝi enspezis monon por bonfara asocio kiu laboras nutri lernejanojn en malriĉaj landoj.

Post iom da tempo, aliaj lernejanoj el diversaj landoj komencis sendi al ŝi fotojn de iliaj tagmanĝoj.  Plejparte la malsimileco ŝokas! En la tutmondaj fotoj ni vidas ke oni alie manĝigas multe pli da legomoj, fruktoj kaj ne procezita manĝaĵo al la gejunuloj.

Ĉi-matene estis artikolo en la nacia ĵurnalaro. La loka konsilantaro kiu administras la lernejon de Legom' ne plu permasas al ŝi foti la manĝaĵon, kvankam la lernejo mem estis permesinte tion.

Povas esti bonaj kialoj kial ili faris tiun decidon. Mi, cinikulo, tamen scivolas ĉu ili ja estus malpermesinte la fotadon se la britaj manĝaĵon ne estus tiom malagrablaj.

Eĉ se vi ne scipovas la anglan, valoras la penon trafoliumi la fotojn ĉe la blogo mem: http://neverseconds.blogspot.co.uk/


04/01/2012

novaj sportŝuoj

Hieraŭ mi provis miajn novajn sportŝuojn. Portante ilin mi kuris kvin kilometrojn kaj ili multege plaĉas al mi.

Antaŭ kelkaj monatoj kiam mi unue aŭdis pri la novaj ŝuoj de la firmao Brooks mi interesiĝis ĉar tiuj kiuj jam estis provintaj ilin tiom entuziasmis.

La ŝuoj havas iom malpli da kusenado ol tradiciaj ŝuoj por kurado. Tial, laŭdire, ili devigas la kuranto pli korekte kuri, paŝante sur la antaŭplando de la piedo anstataŭ sur la kalkano.

Mi certe havas la impreson ke mi kuras pli 'malpeze' portante la novajn ŝuojn. Fakte la ŝuoj mem estas tre malpezaj. Ankaŭ plaĉas al mi ke ili estas mallarĝaj, ĉar mi havas tre mallarĝajn piedojn.

Sola malavantaĝo? La kosto, kiu estis £90 britaj pundoj. Sed mi uzis monon kiun oni donacis al mi por Kristnasko kaj, ĉar mi kuras po 3 foje semajne, minimume, mi kredas ke mi bone elspezis la monon.

16/12/2011

Promenado en Kardifo

Antaŭ kelkaj semajnoj, amiko en Japanio, Jagitakeshi, enretigis tre interesan filmeton en kiu li promenadis tra la distrikto de Funabaŝi kie li loĝas.


Tio multe interesis min, kaj mi decidis fari simile en mia kvartalo de la urbo Kardifo en Kimrio. Tamen dum multaj semajnoj pluvegis kaj mi ne havis la oportunon promenadi.

Hodiaŭ, la ĉielo estis blua. Estis malvarma, sed bela tago. Necesis ke mi iru al la poŝtoficejo, do mi decidis preni mian fotilon kaj iom filmi la promenadon.

Mi pardonpetas ke la sonkvalito ne estas ĉiam bonega - la vento forte blovis kaj estis iom da trafiko sur la vojoj, kiu malhelpis la aferon. Ankaŭ mi rimarkas ke mi faris erarojn en mia Esperanto :( Mi pardonpetas - estis malvarma, mi klopodis bone filmi, kaj mi ne tute atentis kion mi diris...

Mi esperas, tamen, ke la promenado plaĉos al vi. Ĝis la venonta!



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...