Pages

12/08/2011

Plaĝo ĉe Parizo

Dum la somero, la bordoj de la rivero Sejno kaj aliaj lokoj en Parizo ŝanĝiĝas en plaĝon. Ekster la Urbodomo oni kreis volejbalejon:


Malgraŭ la varma vetero, vi povas vidi en la foto ĉi-supre ke ŝtormonuboj abundis. Pli pri tiuj baldaŭ...

Al la bordo de la Sejno mi vagadis:



Kaj tie dormetis:



Multaj boatoj laŭiras la riveron:







Inkluzive la policanoj:



Sed la ŝtormonuboj estis sekvintaj min:



Kaj ekpluvegis:







Oni fuĝis sub la arkojn de la pontoj:



Iuj eĉ ekkantis.

Baldaŭ, tamen, ĉesis la pluvo kaj la suno denove ekbrilis:



Eĉ la kompanio Disney [disni] ĉeestis, almenaŭ en sablo:









Poste estis la horo manĝi glaciaĵon [kafo kaj karamelo]:

11/08/2011

Kanaloj kaj Granda Sfero

Mi vagadis apud la Kanalo Saint-Martin (Sankta Marteno), Kanalo Saint-Denis (Sankta Deniso) kaj la Kanalo de l'Ourcq [del urk]:









Apud la kanaloj troviĝas la Parko de La Villette [la vilet] kie estas la Muzeo de Scienco kaj Industrio:











La granda sfero nomiĝas La Géode [ĵeod] kaj enhavas kinejon IMAX.











10/08/2011

En Parizo

Ĉiun jaron mi provas pasigi almenaŭ unu semajnfinon en Parizo. Pasintan ĵaŭdon, do, mi trafis trajnon en Londono post la laboro kaj post iom pli ol du horoj troviĝis en la franca ĉefurbo.

Unu el mia plezuroj en Parizo estas sidi ĉe kafejo trinkante fortan kafon:


Vagante tra la stratoj de Belleville [Belvil] mi rimarkis la jenan konstruaĵon:


La afiŝo diras "necesas malfidi je vortoj". Notu ankaŭ ke la 'laboristoj' ne estas veraj; estas nur statuoj.

Poste mi vagadis tra la Parko Buttes-Chaumont [proks. but-ŝomon]:


La parko troviĝas sur deklivo kaj oni havas belan panoramon sur Parizo:


Jen statuo de la greka dio Pajno, ludante sian pajnofluton:


Apud la lago estas tre verda kaj bela:







Estas ankaŭ kaskadeto:


La marioneta teatro, tamen, estis fermita pro la longaj francaj ferioj:

03/08/2011

Lasta kafo en Japanio

Mia lasta kafo en Japanio antaŭ ol mi revenis hejmen:



Estis vere mirinda vizito al Tokio kaj mi esperas estontece havi la oportuno reviziti Japanion kaj viziti aliajn lokojn. Dankon al ĉiuj Esperanto-parolantoj kiu helpis min kaj certigis ke mi havis bonegan viziton.

02/08/2011

Ŝinĝuku

Por mia antaŭ-lasta blogaĵo pri mia vizito al Japanio, mi montros al vi bildojn kiujn mi faris en la kvartalo Ŝinĝuku:






Mi estis laŭvoje al la Tokia Metropolitana Registara Konstruaĵo. Sube kun la du turoj:











Per rapida lifto mi supreniris la konstruaĵon kaj trovis bonegan perspektivon sur Tokio:













Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...