Pages

14/07/2011

la imperiestro kaj imperistredzino de Japanio

Kiam ni estis travagantaj la parkon Ueno, ni vidis amaseton da homoj kiuj pacience atendis.



Ŝajnis al ni ke io estis okazonta, do ni decidis ankaŭ atendi por vidi io okazus.



Policistoj ankaŭ estis tie. Oficulo alvenis kaj alparolis la amaseton. Kvankam mi ne komprenis kion li diris, li klarigis per gestoj ke ĉiuj devas svingi la manojn.



Post iom da tempo alvenis imponaj aŭtoj:



Subite aperis aŭton kun standardo kaj la ĉeestantaro komencis furioze svingi la manojn. Estis la imperiestro kaj imperiestredzino de Japanio.


13/07/2011

En la parko Ueno

Ni travagadis la parkon ĉe Ueno. Interesa informbudo:



Statuo de la Princo Komatsu:





En la parko estis interesa ekspozicio pri kaligrafio:







Jen kaligrafiaĵo farita post la teruraj tertremo kaj cunamo en marto:



Tombejo de soldatoj Ŝogi-taj en la Uena milito:



Ĉe sanktejo en la parko:









Antikvaj kupraj lanternoj ĉe sanktejo:





La ĉi-suba montrilo al la boatadumejo amuzis min pro la mieno de la knabo en la bildo:





Multe plaĉas al mi bambuo-plantoj:



Belaj akvolilioj:



Ne estis la sezono por la floroj, tamen la verdaj folioj ankaŭ belas:











Tokio: diversaĵoj

En Tokio oni ne rajtas fumi surstrate. Por mi, nefumanto, estas bone ne esti devigata enspiri cigaredan fumon:



Estas oficuloj kiuj monpunas tiujn kiuj surstrate fumas:



En trajno laŭ la linio Jamanote.



Ĉe la stacidomo Ŭeno:





Japanaj bolardoj:



En la subtera trajna stacidomo, afiŝo memorigas homojn esti ĝentilaj kaj ne malsekigi aliajn homojn per malsekaj ombreloj:

Sanktejo Hanazono, Ŝinĝuku, Tokio

Apud la kvartalo Golden Gai estas la ŝintoa sanktejo Hanazono.



Kvankam la konstruaĵo aspektas nova, la sanktejo fondiĝis dum la 17a jarcento.









Golden Gai, Tokio

Malantaŭ mia hotelo troviĝis la malnova kvartalo Golden Gai.

















Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...