Pages

12/07/2011

Solvebla kafo en Tokio

En mia hotelĉambro oni donis paketojn da solvebla kafo:



Estis inĝenia paketo:



Sed bedaŭrinde la kafo tute ne estis sufiĉe forta por mi!

Ŝibuja

Konata kvartalo de Tokio estas Ŝibuja. Jen mi apud la diskovendejo Tower Records. Pasintece ni havis tiun vendejon en Britio en Londono, sed ĝi fermiĝis. Do mi profitis de la okazo iom butikumadi tie:



Ĉe Ŝibuja estas konata vojtransirejo kiu ofte aperas per filmoj kiel Lost in Translation ktp.







Amuzis nin vidi la ĉi-suban afiŝon. Ni neniam antaŭe vidis aludon al la 26a horo de la tago. Signifas, kompreneble, ke la kafejo estas malfermita ekde la 10a matene ĝis la 2a de la sekvanta mateno:





En Tokio la ŝoforoj de taksio estas tre elegante vestitaj per ĉemizoj kun kravatoj. Mi ne scias kion pensus japanoj se ili vidus niajn ŝoforojn de taksio tre malnete vestitaj per malpuraj t-ĉemizoj!



Ĉe Ŝibuja mi trovis la bonegan vendejon Tokyu Hands kie oni povas aĉeti ĉion rilate al la domo, al metiaĵo, al ĉio. Mi povintus elspezi milionojn da enoj tie!

Ni pasigis tiom da tempo butikumante ke kiam ni elvenis el la vendejoj estis malluma. Mi povis, do, fari fotojn de Ŝibuja nokte:









Jen mi apud la statuo de la hundo Hachikō:



Notu ke kelkaj el la ligoj ĉi-supre direktiĝas al angla-lingvaj versioj de Vikipediaj paĝoj. Kie ne ekzistas Esperantan lingan artikolon, mi donas ligon al la angla, esperante ke almenaŭ iuj el miaj legantoj de tio povos trovi ligojn al artikoloj en lingvoj kiujn ili komprenas.

11/07/2011

ĉe Jojogi, tokio

Apud la sanktejo Meiĝi troviĝas la Nacia Stadiono Jojogi:



Ĉi tie ofte okazas diversaj eventoj/koncertoj ktp:



En la apuda parko Jojogi ĉiu dimanĉe oni dancas:

Ĉe la sanktejo Meiĝi

Kvankam ni estis vizitinta malgrandan sanktejon ĉe Haraĝuku, la plej konata santejo en tiu kvartalo estas la Sanktejo Meiĝi.

Jen la tre impona enirejo al la sanktejo:





Dum la regno de la Imperiestro Meiĝi, la imperiestro apreciis multajn okcidentajn kutimojn kaj manĝaĵojn, inkluzive la trinkado de vino kun manĝoj:



Bareloj da vino estis donacitaj de vinistoj en Francio, kiel simbolo de monda paco kaj amikeco:



Ankaŭ estas bareloj da sakeo donacitaj de japanaj produktantoj:



Jen preĝoj skribitaj sur lignaj tegoloj:







Ĉe la sanktejo ni faris paŭzon por manĝi glaciaĵon. La parfumoj estis neordinaraj por ni okcidentuloj - krenaĵo, misoo kaj salita lakto. Mi manĝis glaciaĵon el verda teo kiu estis bongustega. Mia amiko provis tiun el miso kiu multe plaĉis al li:



kafo kaj kukoj

Post promenado ĉirkaŭ la kvartalon Haraĝuku ni havis paŭzon por trinki kafon kaj manĝi kukojn:

sanktejo ĉe Haraĝuku

Jen malgranda sanktejo en la kvartalo Haraĝuku:



Estis tre agrablaj ĝardenoj ĉe la sanktejo:







La nuna jaro estas la jaro de la kuniklo/leporo:



Jen preĝoj skribitaj sur lignaj tegoloj:







08/07/2011

Tokio: en Haraĝuku

Mia dua tago en Tokio komenciĝis per vizito al la konata kvartalo Haraĝuku. Tie, dimanĉon, promenas gejunuloj kiuj sin vestas laŭ 'kostuma ludado'.



Multaj homoj promenadis laŭ la stratoj kie troviĝas butikoj diversaj, aparte kun vestaĵoj:



Plaĉegis al mi la bongustegaj krespoj en Tokio. Oni elektas per rigardo al plastikaj ŝablonoj kaj poste povas mendi:



Plaĉis al mi aparte la krespoj kun glaciaĵo kaj kustardo :)







Oni povus unue supozi ke la vestaĵoj en ĉi tiu butiko estas por infanoj:



Sed oni subite konstatas ke fakte estas butiko da vestaĵoj por hundoj!:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...