Pages

05/05/2011

Vizito al Nico

La pasinta semajnfino estis 'longa semajnfino' en Britio. Ni havis libertagon vendredon la 29an de aprilo pro tiu brita 'princa' geedziĝo, kaj ni havis libertagon lundon pro la 1a de majo.

Ĉar mi tute ne estas monarĥisto, kaj estis tediĝanta pro la senĉesa obsedado pri la afero, mi decidis fuĝi al francio kaj pasigis kelkajn tre agrablajn tagojn ĉe Nico.

De la kastela monteto estas bela panoramo:














Kiam mi poste revenis al la strando, mi rimarkis viron kiu ludis tamburaron en kamioneto:



Vendredan matenon mi vizitis la bazaron:



Ne eblis aĉeti la belajn florojn...



Sed iom da manĝaĵo por tagmanĝo mi ja aĉetis.





Mi piknikis sur la plaĝo kaj poste banis miajn piedojn en la maro

17/04/2011

Ĉe Bristolo

Hieraŭ la suno bele brilis kiam membroj de Esperanto en Kardifo transiris la limon inter Anglio kaj Kimrio kaj ekskursis al la urbo Bristolo. Nia renkontiĝa loko estis la trinkejo/restoracio Zero Degrees kie ni provis mangan bieron kaj bone tagmanĝis. Bristolo ĉe Zero Degrees Dum jardekoj ĉiam ekzistis forta ligoj inter Esperanto-parolantoj en suda Kimrio kaj en Sud-okcidenta Anglio, ĉar facile eblas vojaĝi inter la du regionoj. Ĉe la hieraŭa renkontiĝo estis enloĝantoj de la urboj Cardiff, Newport, Bristol kaj Bath. ĉe Zero degrees Bristolo 2 Estas multaj interesaj konstruaĵoj en la urbo, ofte farbitaj per diversaj koloroj. interesaj domoj Post la tagmanĝo, ni promenadis tra Bristolo kaj, kompreneble faris fotojn. Interesa almozulejo: Eblas promenadi laŭ la kajoj ĉe la haveno: Ni vidis anason kun anasidoj: La Brita politikisto Samuel Plimsoll naskiĝis en Bristolo. Li estas batalanto por pli bonaj kondiĉoj por maristoj kaj kreis la linion Plimsoll. La ŝipo S S Great Britain [Vaporŝipo Granda Britio]. La preĝejo St Mary Redcliffe [sankta maria ĉe Redclif] estas unu el la plej imponaj preĝejoj (ne katedralo) en Britio: Do, estis tre ĝuebla kaj agrabla tago kaj ni esperas denove havi oportunojn kune ekskursi dum la somero.

07/04/2011

Pri denaskismo 3

Kiam mi demandis al nedenaskaj parolantoj de Esperanto pri iliaj pensoj/opinioj rilate al denaskismo, mi ankaŭ starigis demandojn al denaskaj parolantoj. Mi ricevis du respondojn, kaj multe dankas al la respondantoj. Ni denaskaj parolantoj ne estas multaj, do mi ne atendis plurajn respondojn, tamen interesis min legi la opiniojn de la respondantoj.

Jen kio mi lernis:

1. Ambaŭ respondantoj lernis Esperanto samtempe kiel alia nacia lingvo. Same mi.

2. En ambaŭ kazoj, ambaŭ gepatroj parolis Esperanton - ankaŭ ambaŭ miaj gepatroj parolis Esperanton.

3. Ambaŭ opinias ke ili komprenas Esperanton same bone kiel nedenaskaj parolantoj. Interesis min la komento "iuj denaskuloj pli zorge studis la lingvon ol mi iam ajn faris". Mi konsentas kiu tio - kvankam mi ja kontrolas regulojn kaj vortaron kaj iom studis la lingvon pli formale, mi ja estas tre pigra pri tiu studado.

4. Kiam, tamen, mi poste demandis pri parolado de Esperanto, unu opiniis ke li/ŝi parolas same bone kiel nedenaska parolanto, kaj la alia ke li/ŝi parolas malpli bone ol nedenaska parolanto.

5. Ambaŭ opiniis ke esti denaska parolanto de Esperanto helpis kun la scipovo kaj lernado de aliaj lingvoj (kaj ankaŭ eble informatiko kaj matematiko).

6. Ambaŭ opiniis ke esti denaska parolanto de Esperanto estas avantaĝo ĝenerale.

7. Ambaŭ ankoraŭ volonte parolas Esperanton.

8. Pri 'denaskigo' de sies propraj infanoj, opinio estis dividata inter 'jes' kaj 'eble'.

Do - mi dankas al ĉiuj kiuj respondis al la demandaroj. Estis/estas interese legi la respondojn kaj multe helpas min pripensi mian paroladon.

Aliaj interesaj ligoj kiujn oni sendis al mi: http://arnolag.free.fr/Famili/PriDenaskismo.php http://www.transparent.com/esperanto/2nd-generation-native-esperanto-speaker/

Pri denaskismo 2

Sekve al mia hieraŭ blogaĵo mi hodiaŭ daŭre priskribos la respondojn al mia demandaro pri denaskismo. Denove el la demandaro por nedenaskaj parolantoj de Esperanto, venas la sekvantaj rezultoj: Demando 5: Esperanto-parolantoj devus paroli Esperanton al siaj geinfanoj: ĉiam / foje / neniam Jen la du demandoj al kiuj mi plej interesis ricevi respondojn, fakte. Al ĉi tiu demando oni respondis: ĉiam - 8 foje - 40 neniam - 2 ne respondis - 7 Interesaj komentoj: "Oni tute rajtas instrui Esperanton al siaj infanoj, laux mia opinio. Tamen, anstatauxigi nacian lingvon per Esperanto estus malgentila al infanoj." "neniam oni trudu la lingvon!" "Laŭ mi ĉiu lingvo riĉiĝas la vivon" "plej gravas fierigi infanon pri la lingvo kaj pri la ideologio" Demando 6: Se mi havus la oportunon, mi 'esperantigus' miajn infanojn: jes / ne Respondoj: jes - 42 ne - 12 ne respondis - 3 Komentoj: "Mi instruos la lingvon, sed idearon miaj infanoj elektu mem." " infanoj de 'aktiva' esperantisto havas suficxe da eblecoj ekscii kia estas la lingvo, la movado (eventuale).kaj mem decidu" "... pro la "propedeŭtika" nocio de Esperanto rilate al la lernado de aliaj lingvoj (poste), ĉar ankaŭ por doni al mia filineto "fleksebla menso", por ke sia menso ne estu tiel "blokita" de la naciaj esprim-kutimoj ..." "Kiel unu metodo por vidi iom pli vasta mondo." Mi ne inkluzivis ĉi tie ĉiujn respondojn, sed mi esperas ke mi almenaŭ donis 'superrigardon' pri la sintenoj esprimitaj. Kiuj volas scii miajn proprajn respondojn al tiuj demandoj, tiuj venu al mia parolado la 21an de majo ĉe la Nord-Okcidenta Esperanto Federacio en Preston, Britio. Kaj, jes, por tiuj kiuj ne loĝas sufiĉe apude, eble mi blogos pri tio poste.

06/04/2011

Pri denaskismo 1

Meze de januaro mi petis helpon de Esperanto-parolantoj tutmonde per tiu ĉi blogaĵo. Mi multege dankas al ĉiuj kiuj respondis. Estas tre interese legi viajn respondojn kaj komentojn. Mi promesis disvastigi la 'rezultojn' de mia demandaro kaj tion faros per kelkaj blogaĵoj ĉi tie. Mi ankaŭ, foje, aldonos miajn proprajn komentojn.


Kial? Kial mi disvastigis demandaron pri Esperantlingva denaskismo? Nu, simple ĉar oni petis min paroli pri miaj spertoj kiel denaska parolanto ĉe Esperanto kunveno (ĉe la nord-okcidenta Esperanto Federacia kunveno la 21an de majo).

Estas pluraj studoj pri dulingvismo kaj eĉ pri denaskismo en Esperanto, sed mi volis scii kion pensas Esperanto-parolantoj ĝenerale pri tiuj fenomenoj.


Kio? Mi disvastigis 2 demandarojn. Unu estis por nedenaskaj parolantoj kaj la alia por denaskaj parolantoj. Hodiaŭ en ĉi tiu blogaĵo mi komencos priskribi la respondojn al la unua demandaro - tiu por nedenaskaj parolantoj.

Kiu? 57 Esperanto-parolantoj ne-denaskaj respondis al la demandaro kaj mi elkore dankas ilin pro ilia tempo kaj helpo. Kiam vi legos la sekvantajn rezultojn, do, memoru ke la respondaro estas nur 57 homoj. Mi estis ege feliĉa pro ĉiuj respondoj sed necesas memori ke ne estas grandega kvanto objektive por eltiri iujn konkretajn konkludojn.

Demando 1: Mi konas denaska(j)n parolanto(j)n de Esperanto: Jes / Ne / Mi ne scias

36 respondantoj respondis 'jes'; 16 respondantoj respondis 'ne'; 5 ne sciis.


El tiuj kiuj respondis 'jes', multaj precizis ke ili konas denaskajn parolantojn 'nur' virtuale. Virtualaj kontaktaj, tamen, multe valoras en la nuna esperanta mondo - ni povas internacie uzi la lingvon eĉ kiam ni ne havas la oportunon vojaĝi. Kompreneble, tamen, nur tiuj kiuj uzas la reton estos trovinte mian demandaron :)


Estas ankaŭ interese ke 5 homoj ne sciis ĉu aŭ ne ili konas denaskan parolanton. Mi mem neniam dirus ke mi estas 'denaska parolanto' - nur se iu demandas min kiam mi eklernis la lingvon mi sciigas tion! Kial? Certe ne pro honto sed nur ĉar mi opinias ke ne multe gravas.


Demando 2. Laŭ mi, denaskaj parolantoj de Esperanto parolas Esperanton: pli bone ol nedenaskaj parolantoj / same bone kiel nedenaskaj parolantoj / malpli bone ol nedenaskaj parolantoj

Unue mi klarigu ke mi demandis ĉi tion precipe ĉar oni plurfoje dum mia vivo sugestis al mi ke denaskaj parolantoj malbone parolas Esperanton. Mi klarigas tion ĉar al kelkaj respondantoj tute ne plaĉis ĉi tiu demando. La respondoj estas jenaj:


pli bone ol nedenaskaj parolantoj - 20; same bone kiel nedenaskaj parolantoj - 35; malpli bone ol nedenaskaj parolantoj - 1; elektis ne respondi - 1


Nu, mi esperas, kompreneble, ke mi ne estas tiu denaska parolanto kiu parolas malpli bone ol aliaj Esperanto-parolantoj :)


Multaj komentis ke denaskuloj ofte parolas tre rapide sed ke ili faras la samajn erarojn kiel iliaj gepatroj. Mi kredas ke tio estas prava, sed mi ankaŭ komentus jene:


- 'denaskigi' infanon estas malfacila tasko por la gepatroj kaj estis eĉ pli malfacile pasintjare kiam ne ekzistis rimedo kiel la interreto por komunikado kun la pli vasta Esperanta komunumo


- 'denaskigi' infanon ne estas nur gepatra respondeco - denaska esperanto-parolanto ankaŭ lernas de la ĉirkaŭanta esperantistaro


- kiel infano denaska esperanto-parolanto ja lernas la erarojn de la gepatroj kaj de aliaj parolantoj, sed povas elekti poste plibonigi gramatikajn sciojn ktp - SED ĉar neniu denaskulo elektis lerni la lingvon ofte ili ne interesiĝas pli studi ĝin :)


Demando 3. La ekzisto de denaskaj parolantoj de Esperanto malhelpas la neŭtralecon de la lingvo: jes / ne


Denove kelkaj forte kritikis min ke mi inkluzivis tiun demandon. Nu, dum mia vivo en Esperantio, oni ja foje sugestis tion al mi, tial mi inkluzivis ĝin.


Respondoj: Jes - 5; Ne - 52


Plejparte tiuj kiuj aldonis komentojn analizis la koncepton de 'neŭtraleco' (eble mi poste blogos pri tio - estas tro detale tion fari ĉi tie). Mi konstatas ke oni ja povas paroli pri 'lingva neŭtraleco' kaj pri 'kultura neŭtraleco'. Mi simple prezentis la aserton ekzakte kiel ĝi ofte estis prezentita al mi - mi volis scii kiuj pensoj, emocioj, kredoj tiu aserto vekus. Oni ankaŭ plejparte opiniis ke se denaskaj parolantoj estus majoritato, tio ja malhelpus, sed nuntempe ne.


Nur unu respondanto forte bedaŭris la ekziston de denaskuloj (kaj se tiu persono estas unu el 'miaj' grupanoj, mi ne aĉetos por vi bieron dum la venonta kunveno! :D)


Demando 4. La ekzisto de denaskaj parolantoj de Esperanto montras ke Esperanto estas vivanta lingvo: Jes / Ne


Simile al la antaŭa demando - mi inkluzivis tiun aserton ĉar oni foje diris tion al mi.


Jes - 50; Ne - 7


Ho ve, tiom da diversaj komentoj rilate al mia vortelekto! Jen kelkaj el la interesaj komentoj:


"Laŭ pure lingvistika vidpunkto la ekzisto de denaskaj esperantistoj indikas ke Esperanto kondutas kiel normala lingvo."


"Via demando estas sensenca - denaskaj parolantoj obsedas en la ideo ke ili estas pli gravaj ol aliaj" (:()


"Ke Esperanto lerneblas fare de bebo, tio jes montras ghian naturecon. Sed ni uzi kun grandegaj prizorgo kaj hezito la vorton "vivanta" -- tiu vorto al la plimulto havas la signifon "shanghanta", "shanghebla", ech "shanghinda". Kaj notindas ke mankas ech che la denaskuloj la rajto shanghi Esperanton, la rajto ghin uzi lauplache (kontraste al lau-Fundamente)."


Nu, mi esperas ke interesas vin la rezultoj. Mi blogos denovas baldaŭ kun la respondoj al la aliaj demandoj...

07/03/2011

La respondo 'jes'

Do, kiel mi klarigis en mia lasta blogaĵo, pasintan ĵaŭdon okazis referendumo en Kimrio.

Al la demando, "Ĉu vi deziras ke la Asembleo nun havu la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la 20 fakoj listigitaj supre?" la plej multo da voĉdonantoj voĉdonis 'jes'.

Kelkaj statistikoj:

35.6% de la popolo havante la rajton voĉdoni ja voĉdonis.

63.5% voĉdonis 'jes' al la supra demando.

36.5% voĉdonis 'ne'.

Mi havas kelkajn opiniojn pri la tutaĵo:

Unue, rapide klariĝis ke multaj homoj tute ne interesiĝis, aŭ foje eĉ sciis, pri la referendumo. Certe ili ne kredis ke valoris la penon eliri voĉdoni.

Due, multegaj voĉdonantoj ne klare komprenis la referenduman demandon kaj ne bone komprenis la debatojn ĉirkaŭ la temo.

Trie, estas ankoraŭ multaj homoj en Kimrio kiuj tute ne bone komprenas la politikan sistemon nek la discentralizigado de povoj de Londono al Kardifo.

La Nacia Asembleo de Kimrio estas ankoraŭ juna instanco. La nivelo de la debatado en la Asemblea Ĉambro ofte veas. La nivelo de inspektado de leĝoj faritaj de la komitatoj ofte enhavas mankojn.

Videblis dum la pasintaj semajnoj ke multaj komercistoj, entreprenistoj ktp en Kimrio forte frustriĝis pri manko da progreso en ekonomia kreskado kaj malalte taksas la iniciativojn/agojn de la Kimra Asemblea Registaro.

Oni plejparte diras al ni ke la referenduma rezulto estas bona por nia lando. Espereble, do, la nivelo da politikumado kaj regado plialtiĝos progresive kaj konstante por alfronti la defion.

(Tiuj kiuj scipovas la anglan aŭ la kimran povas legi interesan raporton pri la voĉdonado ĉi tie.)

11/02/2011

Referendumo en Kimrio

Mi malofte blogadas pri politikaj aferon ĉar mi sufiĉe devas pripensi tiujn aĵojn dum mia ĉiutaga laboro kaj ne emas tion fari ankaŭ eksterlabore.

En Kimrio, tamen, estas aktuale kelkaj interesaj politikaĵoj. Ekzemple, la 5-an de majo okazos voĉdonado por nova Asembleo de
Kimrio kaj estos interese vidi ĉu la nuntempa koalicio inter la laborista partio kaj la naciisma partio daŭros.

Antaŭ tio, tamen, la 3an de marto, okazos referendumo. Malgraŭ la ofta populara perceptio, la referendumo ne temos pri sendepedeco por Kimrio rilate al la Unuiĝinta Reĝlando. Nek temos pri pli da leĝfaradaj povoj por Kimrio. Sed jesa voĉdono al la referenduma demando ja iel ŝanĝus la rilatojn inter Londono (kie estas la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando) kaj Kardifo (kie estas la Nacia Asembleo por Kimrio).

Hieraŭ mi ricevis informadan broŝuron en mia leterkesto kiu provas klarigi la referendumon al la voĉdonontoj. Mi faris propran neoficialan tradukon jene:

"Kiuj estas la leĝ-faradaj povoj de la Nacia Asembleo por Kimrio?

La Nacia Asembleo por Kimrio, kiu estas elektita organizaĵo kiu reprezentas la popolon de Kimrio, faras decidojn kaj leĝojn kiuj influas vin.

La Asembleo havas la povon fari leĝojn en 20 fakoj:

• agrikulturo, fiŝeoj, arbara mastrumado kaj kampara evoluigado
• antikvaj monumentoj kaj historiaj konstruaĵoj
• kulturo
• ekonomia evoluigado
• edukado kaj trejnado
• la medio
• kontraŭ fajraj kaj savadaj servoj kaj komunikaĵoj pri fajra sekureco
• manĝaĵo
• sano kaj sano-servoj
• ŝoseoj kaj transporto
• loĝado
• loka administrado
• la Nacia Asembleo por Kimrio
• publika administrado
• socia bonfarto
• sporto kaj ripozamuzo
• turismo
• urba kaj kampara planado
• akvo kaj kontraŭ inundaj iniciativoj
• la kimra lingvo


En ĉiu fako la Asembleo rajtas fari leĝojn pri iuj temoj, sed ne pri ĉiuj temoj. Por fari leĝojn pri la 'nepermesitaj' temoj, la Asembleo devas nuntempe peti konsenton de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando. La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando decidas laŭafere ĉu la Asembleo rajtas fari tiujn leĝojn.

Kio estos la referenduma demando?

Oni demandos vin per la referendumo se la Asembleo nun devus havi la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la fakoj listigitaj supre.

La Asembleo ne rajtos fari leĝojn pri nacia defenco, impoŝtoj aŭ sociaj monpagoj, kio ajn estos la rezulto de la referendumo. La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando daŭre faros leĝojn rilate al nacia defenco, impoŝtoj aŭ sociaj monpagoj kaj rilate al fakoj ne supre listigitaj, kiuj influos la poplon de Kimrio.

La preciza referenduma demando estos:

Ĉu vi deziras ke la Asembleo nun havu la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la 20 fakoj listigitaj supre?

Se la plejmulto voĉdonos 'jes'
La Asembleo nun havos la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la 20 fakoj listigitaj supre, sen demandi la konsenton de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando.

Se la plejmulto voĉdonos 'ne'
Kio okazas nuntempe daŭros."

Parolante kun multaj personoj mi eltrovas ke malmultaj personoj eĉ konstatas ke estos referendumo. El tiuj kiuj ja scias ke okazos, malmultaj interesiĝas/komprenas pri kio temas/intencas voĉdoni.

La naciisma partio, kaj ankaŭ multaj en la laborista partio, forte subtenas 'jesan' rezulton. Se la popolo neas, ĉu ili povos nehonte vizaĝi al iliaj subenantoj? Kaj kiom da voĉdonantoj devos voĉdoni por ke la rezulto esti konsiderata kiel valida?

Ni vidos.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...