Pages

06/01/2011

Le Corbusier en Ĝenevo

Lastatempe mi vojaĝis kun mia frato al Ĝenevo.

Ni ambaŭ interesiĝas pri arĥitekturo, do unu tagon ni piedvagadis tra Ĝenevo al la strato Adrien Lachenal [adrian laŝenal] por trovi la Maison Clarté [mejzon clartej - heleca domo]. Ĝin desegnis/projektis la svisa arĥitekto
Charles-Édouard Jeanneret [ŝarl edŭar ĵenere], plej bone konata per la nomo Le Corbusier [le korbusie].

From Geneva 2010

Ne eblas eniri la konstruaĵon - estas privataj apartamentoj kaj oficejoj. Eĉ ne troviĝas informojn pri ĝi aŭ pri la arĥitekto.

La konstruaĵo, tamen, montras indikojn de la tipa modernisma desegna stilo de Le Corbusier.

"La kliento estis Edmond Wanner, Ĝeneva industriisto... La konstruaĵxo Clarté leviĝas el la strato kiel grundigita ŝipo." William J.R. Curtis, Le Corbusier - Ideas and Forms, 1986 (
http://www.galinsky.com/buildings/clarte/index.htm).

From Geneva 2010

16/11/2010

La Ĝardenoj de Kew

Pasintan sabaton kiam mi estis en Londono kun mia familio, ni vizitis la Reĝan Botanikan Ĝardenon ĉe Kew [kju]. La ĝardenoj estas inter la plej malnovaj botanikaj ĝardenoj en la mondo kaj tie troviĝas multaj plantoj ne konataj en Britio mem.

Jen, do, fotoj kiujn mi faris:

Ĉi-supre kaj ĉi-malsupre skulptaĵoj faritaj el arboŝelo kaj arbofibroj:
Eĉ en novembro la ĝardenoj belas:







Kormorano ĉe unu el la lagoj en la ĝardenoj.












La tri anasoj ĉi-sube amuzis nin. Ili naĝis ĉiam kune.





Estis agrabla tago, malgraŭ la nuboj. Baldaŭ mi enretigos pli da foto...

25/10/2010

porketo kun botoj

Lastatempe brita televidprogramo vidigis la jenan foton. Multe amuzis min. Temas pri porketo (ŝajne ne estas porkido, sed malgranda porko) kiu portas infanajn botojn:

21/10/2010

tamburistoj 'Kodo'

Neatendite mi hieraŭ havis la oportunon spekti spektaklon fare de la tamburistoj 'Kodo'[ligo en la angla] en la teatraĵejo de mia urbego. La Kodo-aj (Kodō 鼓童) getamburistoj venas de la insulo Sado en Japanio. Dum jam kelkaj jaroj mi estis aŭdinta pri tiu grupo, kiu ludas per 'tajko' tamburoj.
Estis, do, grandega plezuro povi spekti ilin kaj mi ja ĝuegis la spektaklon. Mi neniam estus kredinte ke oni povas eltiri tiom da muziko (kaj ne simple ritmo) de kelkaj diversaj tamburoj.


Laŭdire, la vorto 'kodo' en la Japana povas havi du signifojn: unue ĝi signifas 'korofrapo'; due ĝi signifas 'infanoj de la tamburo'. Ambaŭ signifoj bone reprezentiĝis en la spektaklo.

Ne nur la muzikado/ritmado mem, sed ankaŭ la precizeco kaj fizika forteco imponis.

Bonega filmeto pri Kodo troviĝas ĉi tie se vi ankaŭ ŝatus sperti la muzikon.

13/09/2010

en kornvalo

Pasintan semajnon mi havis la oportunon viziti malnovan amikinon kiu nun loĝas en Kornvalo. Unue mi estis iom hezitema, ĉar mi ne estis vidinta ĉi tiun amikinon dum 10 jaroj. Ĉu ni ankoraŭ havus konversaciajn temojn? Ĉu ni ankoraŭ povus toleri nin?

Fakte, finfine la vizito estis tre agrabla kaj ni multege babiladis kaj konversaciadis.

Ankaŭ por mi estis interesa sperto viziti Kornvalon por la unua fojo. Kompreneble, mi faris kelkajn fotojn:


Jen la rivero ĉe la urbeto Fowey [pr. foj]

En la angla lingvo ni havas esprimon kiam pluvegas ke estas "bona vetero por anasoj". Tiun tagon estis tiom pluva ke eĉ la anasoj fuĝis al la lando el la rivero.

Dum la vespero, la pluvo finfine ĉesis kaj ni havis la oportunon viziti Harlyn Bay [pr. harlin bej].


Estas loko kie oni ŝatas ondorajdadi kaj kvankam estis krepusko estis ankoraŭ kuraĝuloj en la maro.



La sekvanta tago mi pasigis kelkajn horojn ĉe Looe [pr. lu], alia bela loko:




Kvankam estis nur 2-taga ferieto, estis agrabla enkonduko al tiu bela lando.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...