Hodiaŭ mi laŭvojas trajne al Llandudno en norda Kimrio. Morgaŭ komencos la 91a Brita Kongreso de Esperanto. Ĉar ĉi-jare mi membriĝis en la Loka Kongresa Komitato (aŭ plej akurate la Virtuala Kongresa Komitato) la pasintaj semajnoj estis ja iom plenaj da aranĝado.
Fine, ĉio miaflanke estas preta kaj mi nun trafis trajnon al la nordo. Veturi ien en Britio per trajno ofte malfacilas. Mi entrajniĝis ĉe mia urbo Kardifo kaj ĉe la unua haltejo (10km for) ni jam malfruiĝegis. Evidentiĝis ke la trajno estis paneanta do ni ĉiuj devis eltrajniĝi kaj atendi alian trajnon.
Nun, tamen, ni bone progresas laŭ nia vojo. Dum la vojaĝo, por iom esperantigi miajn pensojn, mi legas la verkaĵon « Per motorciklo en tri landoj » de Gösta Henriksson en kiu li, kun 3 geamikoj, veturas al la ĉeĥa respubliko viziti esperantistan amikon. Mi jam legis ĝin, sed ne dum multaj jaroj kaj ĉion forgesis. Estas sufiĉe distra verkaĵo por legi en la vagonaro.
Interese, Gösta priskribas sin kiel ‘trajnisto’ kiu helpas la veturistojn, uzante la vorton « trajno » kun la signifo « helpa veturilaro sekvanta armeon » - mi estis forgesinta pri tiu signifo de la vorto.
Nu, nia vagonaro trapasas la profundan kamparon kaj mi baldaŭ sendube perdos retaliron, do mi finu ĉi tie.
Tvitantoj/pepantoj kiuj interesas pri la Brita Kongreso povas sekvi per #BK2010.
13/05/2010
14/04/2010
Sendu bondezirojn al la Brita Kongreso
Dum iom da tempo mi ne havis multajn oportunojn blogi. Mi estis/estas tre okupita/okupata, plejparte pro aranĝoj por la Brita Kongreso de Esperanto.La kongreso okazos post nur 4 semajnoj. Abundas la aranĝendaĵoj!
Se vi ŝatus partopreni la kongreson, ĉiuj detaloj haveblas ĉi tie.
Se ne eblos partopreni, vi tamen povos sendi bondezirojn al la kongresumantoj pere de nia reta gastlibro.
13/03/2010
ne nur mi estis 'spamita'
Kiam mi verkis mian lastan blogeron (stranga 'artikolo' pri mi), mi ne tuj sciis kiuj estis la sennomaj uloj respondecaj por la 'gazeto' kiun mi menciis.
Nun, leginte la interesan artikolon de Maria Sandelin 'Alvenis spamo' mi ekkomprenas pri kiu ridindaĵo temas.
Mi, do ne malŝparos pli da tempo nek vortoj pri tiu idiotaĵo.
Nun, leginte la interesan artikolon de Maria Sandelin 'Alvenis spamo' mi ekkomprenas pri kiu ridindaĵo temas.
Mi, do ne malŝparos pli da tempo nek vortoj pri tiu idiotaĵo.
10/03/2010
stranga 'artikolo' pri mi
Hodiaŭ mi ricevis ekzempleron de iu ĵurnalo Femina. Iu verŝajne sendis ĝin al mi ĉar ĝi enhavas artikolon pri mi - aŭ, pli vere, pri mia blogo.
Iom amuzis min la enhavo de la artikolo. La verkant(in)o skribas pri mi, pri mia vivo, pri mia lingvokapablo ne konante min, sed devinante el miaj blogeroj kia/kiu mi devas esti. Amuzege. Ekzemple, tiu sugestas ke mi loĝas sola en la domo de miaj gepatroj kun miaj orfiŝoj. Nu, tion oni povus supozi el kelkaj blogpecetoj. Se malprave. Se mi decidas ne blogi pri ĉiuj aspektoj de mia persona vivo, tiu estas ĉar neniel koncernas la tutan mondon :)
Alia komento "Vi serĉus vane interesajn artikolojn pri politiko". Haha! Feliĉe! Mi laboras dum la tuta tago rilate al politiko. Mi certe ne intencas blogi ĉiutage pri politiko ankaŭ! Jes, la aŭtor(in)o pravas - vi vane serĉos artikolojn pri politiko ĉe mia blogo. Ankaŭ ŝi/li pravas ke vi ne tie trovos modelan lingvouzon. Vi trovos ankaŭ tajperarojn, mankantajn supersignojn pro malbona tajpado, mankantajn akuzativojn sendube (denaskaj parolantoj lernas la lingvajn erarojn de la Esperanto komunumo kiu ĉirkaŭas lin/ŝin).
Kaj kio pri la aserto ke mi laboras kiel tradukisto, ne profesie, sed en/el mian denaskan lingvon. Stulte. Mi fakte ja laboras kiel profesia tradukisto, kun ĉiuj necesaj diplomoj, sed el la franca en la anglan. Oni eĉ pagas min por tio!
La plej amuza afero, laŭ mi, estas ke ĉe la fino de la gazeto estas listo da 'kunlaborantoj', kaj en tiu listo troviĝas mia nomo :) Nu, jes, miaj blogaĵoj estas kompreneble libere legeblaj en la reto. Sed ĉu mi kunlaboris kun iu de tiu gazeto? Ne laŭ mia scio! (Mi eĉ opinias ke estintus iom ĝentile informi min ke oni verkis tiun artikolon, sed ĝentileco ofte ne ekzistas en la mondo).
Nu, mi ĉi tie korektis kelkajn el la plej stultajn erarojn kaj supozojn el la artikolo, kvankam plejparte tio amuzis min ol ofendi min. Tio montras ke se oni provas fari veran raportaĵon el kelkaj elektitaj blogeroj kiujn mi de tempo al tempo verkas, oni fakte faras tre malveran verkaĵon. Mi neniam pretendis aŭ pretendos ke vi legos ĉion pri Eriketo en mia blogo - vi legos kelkajn mallongajn pensojn kiujn mi ial decidas enretigi. Al vi la elekto legi aŭ ne legi!

15/02/2010
Parolantoj de la kimra lingvo povas nun lerni Esperanton per tiu lingvo. La nova Mini-Cwrs (minikurso) nun haveblas. La kosto estas po £2.00 (inkluzive de sendokostoj ene de Britio). Por pli da informoj kaj por aĉeti, retmesaĝu>!Welsh speakers can now learn Esperanto via the new Mini-Cwrs in that language. The book costs £2.00 (including P&P in the UK). For more information and to buy, email here>.
Mae siaradwyr y Gymraeg yn gallu dysgu'r iaith Esperanto trwy'r mini-cwrs newydd. Mwy o wybodaeth gan ebost.
07/02/2010
Esperanto en Kardifo
Pasintan sabaton (la 6-an de februaro), ni en la Esperanto-Societo de Kardifo havis la plezuron bonvenigi al Kardifo pli ol 20 membroj de Junularo Esperantista Brita. La retejo de BBC eĉ faris artikolon pri la renkontiĝo (en la angla) ĉi tie.

Post renkontiĝo kaj babilado en urbocentra trinkejo, ni kune manĝis. Fakte la manĝejo povis doni al ni la tutan supran etaĝon de la restoracio, kiu estis utile. 
Ni bonŝancis ke estis suna tago, sen pluvo (malkutime por Kimrio dum februaro), do ni Kardifanoj povis montri nian urbon al la vizitantoj.

Post renkontiĝo kaj babilado en urbocentra trinkejo, ni kune manĝis. Fakte la manĝejo povis doni al ni la tutan supran etaĝon de la restoracio, kiu estis utile. 
La grupo inkluzivis gejunulojn el Brazilio, Slovakio, Francio, Hungario, Ukrainio kaj, kompreneble multajn anglojn kaj kelkajn kimrojn.

Ni bonŝancis ke estis suna tago, sen pluvo (malkutime por Kimrio dum februaro), do ni Kardifanoj povis montri nian urbon al la vizitantoj.

Ni poste, kompreneble, trovis alian trinkejon por babilado. Fakte, mi aŭdis ke kelkaj el la gejunuloj trinkejumadis ĝis la 5-a matene! Sed mi tro maljunas por tio :-)
Estis tre agrabla tago kaj ni esperas ke estontece la grupo decidos denove viziti nin.
© H.Eason 2010
Subscribe to:
Posts (Atom)
Printempo alvenas!
Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...