05/08/2009
Promenado apud la Sejno
Estas ĉiam tre agrable promenadi laŭ la Sejno, aparte kiam la vetero estas bona.

Post iom da promenado, necesas preni paŭzon, kuŝi sur benko kaj rigardi la arbojn:
La katedralo Notre-Dame (Dipatrino) estas konata kaj elegenta:
Interesa strateto en la 5-a distrikto de Parizo:
En Parizo
Mi pasigis la pasintan semajnfinon en Parizo. Estis vere tre agrable. Kiam mi forlasis Brition, pluvegis ekde tagoj. En Parizo la suno bele brilis kaj la ĉielo estis blua. Kvankam mi estis tie dum nur 4 tagoj, mi ja bone malstreĉiĝis.
Jen, do, kelkaj fotoj.
La panoramo el la fenestro de mia hotelo eble ne ŝajnas tiom interesa al iuj. Estas, tamen, tute malsimile al panoramo en Londono, aŭ en mia urbo Kardifo. En ĉi tiuj du bildoj multe plaĉas al mi la efekto farita pro la vertikalaj linioj de la konstruaĵoj.

Mi jam plurfoje vidis la operejon en Parizo, sed ĉiam trovas ĝin impona.

Statuo kaj stratlampo ĉe la Placo de la Konkordo kun la Eiffel-Turo malantaŭe:
Jen, do, kelkaj fotoj.
La panoramo el la fenestro de mia hotelo eble ne ŝajnas tiom interesa al iuj. Estas, tamen, tute malsimile al panoramo en Londono, aŭ en mia urbo Kardifo. En ĉi tiuj du bildoj multe plaĉas al mi la efekto farita pro la vertikalaj linioj de la konstruaĵoj.
Statuo kaj stratlampo ĉe la Placo de la Konkordo kun la Eiffel-Turo malantaŭe:
27/07/2009
Baldaŭa Ferio
Dum la pasintaj semajnoj mi estis tre okupita (kiu klarigas kial mia blogado estis malofta). En mia ĉiutaga laboro, ni translokigis nian oficejon. Dum kelkaj semajnoj ŝajnis al mi ke mi faris neniom krom meti aĵojn en skatolojn, demeti ilin, aranĝi meblojn, pentri murojn kaj fari ĉiujn administrajn taskojn ligitajn kun la nova oficejo. Samtempe, mi sufiĉe multe okupiĝis pri mia sendependa laboro kiel tradukistino kaj faris kelkajn tre interesajn projektojn, inkluzive 2 projektojn rilate al Esperantlingva tradukado.
Kaj, kompreneble, mi daŭre helpas kun la aranĝado de la venontjara Brita Kongreso kaj lastatempe helpis prepari turisman folion pri la kongresa urbo (kiam preta mi aldonos ligon ĉi tie...)
Do, ne surprizinde, mi sentas min iom laca. SED! Post kelkaj tagoj mi ferios kaj vojaĝos al Parizo por kelktagan libertempon. Mi vere antaŭatendas tion kaj jam pakis mian valizon. Ek al la ferioj!
22/05/2009
lernu kimrajn vortojn!
Mi jam iom blogadis pri la Brita Kongreso de Esperanto en 2010 kiu okazos ĉe la bela marborda urbo Llandudno. Se vi venos al la kongreso, vi certe vidos kaj aŭdos iom pri la kimra lingvo kaj eble plaĉus al vi lerni kelkajn vortojn...La bona novaĵo estas ke ankoraŭ haveblas ekzemplerojn de la Esperanto-Kimra vortaro. Mendu ĉe la libroservo de Esperanto-Asocio de Britio kontraŭ nur 2.50 britaj pundoj. Eblas aĉeti eĉ se vi ne venos kongresi kun ni.
Pli da detaloj pri la kongreso haveblas ĉe la kongresa retejo kaj kongresa blogo.
18/05/2009
mia urbo urbaĉas
Lastatempe en diversaj britaj ĵurnaloj aperis serio da fotoj faritaj de pola studento Maciej Dakowicz [maĉe dakoviĉ]. Dum lia restado kiel studento en mia urbo, Cardiff, li fotadis la kutimajn vidaĵojn en la urbocentro ĉiun vendredon kaj sabaton dum la nokto.
Oni sufiĉe ofte parolas pri la troa drinkado de Brita junularo nuntempe. La fotoj, laŭ mi, povintus esti faritaj en la plej multo da britaj urboj iun vendredon aŭ sabaton. Mi ja loĝas en kutime bela urbo. Sed dum la vesperoj, precipe je la semajnfino, estas vere aĉa. Vidu la bildojn ĉi tie.

15/05/2009
butikumado
Antaŭ kelkaj tagoj, Kolego 2 donis al mi folion kiun oni enŝovis en liajn manojn kiam li forlasis la stacidomon tiun matenon. La folio reklamis grandan monrabaton kiun oni povis ricevi ĉe urbocentra vendejo ĉi-semajne (inter merkredo kaj sabato).En Britio, malsimile ol en kelkaj aliaj landoj (ekz. Francio kie la datoj por enbutikaj rabatoj estas fiksitaj), vendejoj rajtas fari rabatojn kiam ajn ili deziras. Dum la aktuala ekonoma krizo, do, multaj butikoj ofte pli malmultekoste ol kutime vendas siajn varojn por allogi aĉetantojn.
Dum mia tagmeza laborpaŭzo, do, mi rapidis al tiu granda butiko por vidi kio haveblis. Nu, mi tute ne intencis aĉeti aĵojn... Estis, tamen, tiom da belaj aĵoj kun tiom grandaj rabatoj... Jes, kompreneble, mi ja aĉetis kelkajn belaĵojn, inkluzive jakon el dreliko (kiun mi ne bezonas, sed kiu multe plaĉas al mi) kaj piĵamon. Post tio, mi tiom malfruis ke mi devis kuri re al la oficejo por gajni iom pli da mono, post miaj neplanitaj elspezoj!
13/05/2009
sturnoj kaj paseroj
Mi kutimas meti nuksojn kaj semojn en la ĝardeno por manĝigi la sovaĝajn birdojn.
Hodiaŭ, tamen, mi havis kelkajn malfreŝajn panerojn kiujn mi ĵetis el la fenestro sur la ebenan tegmenton sube.
Tre rapide alvenis sturno:
Post iom da tempo ankaŭ alvenis paseroj. Kutime kiam estas manĝaĵbatalo inter la sturnoj kaj la paseroj, la paseroj gajnas (kvankam ili estas malpli grandaj). Hodiaŭ, tamen, la paseroj baldaŭ forflugis kaj la sturnoj manĝis ĉion:

Subscribe to:
Posts (Atom)
Printempo alvenas!
Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...