Pages

13/02/2009

sendu bondezirojn/please send congratulations

(Scroll down for English) [Angla lingvo ĉi-sube]

Lastatempe mia patrino akiris blogon! Fakte ne vere estas ŝia blogo. Ekde kelka tempo mia patrino fariĝas membro de la Savarmeo (internacia kristana eklezio kun konata bonfara agado).

La Savarmea 'citadelo' en la urbo kie ŝi loĝas festos ĝian 125-an datrevenon en 2009. La blogo, kiun administras mia patrino, do, parolas pri la historio kaj nuna agado de la organizaĵo en tiu urbo.

La blogo estas dulingva (angla lingvo kaj Esperanto). Mia panjo kaj ŝiaj gekolegoj estus treege kontentaj se iuj decidus sendi al ili tutmondajn bondezirojn okaze de la datreveno. Kial ne komenti, ĉe: LowestoftCitadel125!

During 2009, the Salvation Army in Lowestoft, Suffolk, will be celebrating its 125th anniversary. You can read more about the corps' history and current activities at LowestoftCitadel125. Why not send congratulatory greetings by leaving them a comment.

05/02/2009

Neĝas denove

Hieraŭ fandiĝis la neĝo pri kiu mi blogis pasintan mardon. Sed dum la nokto, denove komencis fali neĝo.

Ĉi-matene, do, mi decidis labori de ĉehejme ĝis ĉesas fali la neĝo. (Mi bonŝancas ke mia kompanio tion permesas).

Jen filmeto kiun mi ĵus faris en mia ĝardeno.


03/02/2009

La neĝo atingis nin!

Hieraŭ en mia blogo mi skribis pri la neĝo kiu estis falinta en Londono kaj sudorienta Anglio. Dum la nokto, la neĝo atingis Kardifon. Ne sufiĉis por ke mi restu ĉe hejme, do jen kelkaj fotoj kiujn mi faris laŭvoje al la oficejo:

02/02/2009

Neĝo

Hodiaŭ en Britio multe neĝis. Nu, kiam mi diras 'multe neĝis, mi volas diri 'multe' laŭ britaj normoj. Krom en la montaraj regionoj, sufiĉe malmulte neĝas kutime, do kiam falas kelkaj neĝflokoj, estas granda ekscitiĝo.

Hieraŭ oni prognozis neĝon por ĉiuj. Kiam mi vekiĝis mi tuj rigardis tra la fenestro. Nenio! Kvankam neĝis preskaŭ ĉie ajn en Britio, en suda Kimrio eĉ ne floko! Mi devis, tial, kiel kutime ellitiĝi kaj iri al la laborejo (kia seniluziiĝo!)
Alie, tamen, la neĝo ja kaŭzis sufiĉe da problemoj. Ĉar ni ne alkutimiĝas al multe da neĝo, ni ne havas la necesan infrastrukturon alfronti eĉ kelkajn centimetrojn.

En Londono (kie neĝo ne estas ofta) la konataj ruĝaj Londonaj aŭtobusoj ne funkcias hodiaŭ. En la tuta sudorienta parto de Britio estas preskaŭ neniuj trajnoj, busoj, aviadiloj ktp. (La jenaj bildoj montras sud-orientan anglion) Oni diras ke morgaŭ la neĝo ankaŭ frapos nin ĉe Kardifo. Eble, post ĉio, mi povos resti varme en mia domo.

26/01/2009

Mia tago 3

15.30 Mi iom freneziĝas pro la amaso da aĵoj kiujn mi devas legi rilate al tiu ĉi 'verdaj laborlokaj' iniciato (kiun mi priskribis en mia lasta blogaĵo.)

16.00 Retmesaĝo de mia franca amikino kiu loĝas apude. Ni decidas renkontiĝi venontan merkredon por kune vespermanĝi kaj babiladi. Bone.

16.30 Post nur 30 minutoj mi povos reiri hejmen - hura! Plaĉas al mi mia laboro, sed plej plaĉas al mi mia libertempo!

17.30 Laŭvoje hejmen mi aĉetas kelkajn manĝaĵojn ĉe la supermerkato Lidl. Mi iom babiladas kun la kasisto pri lokaj novaĵoj. La kasistoj tie estas ĉiam tre helpemaj kaj simpatiaj.

18.30 Mi babiladas per telefono kun amikino mia. Ni aranĝas ferieton en septembro kiam ni intencas festi la 70-an datrevenon de ŝia patrino kun semajnfina libertempo ie...

19.00 Mi manĝas pizza-on. Bongustega! Mi estas laca, do mi decidas spekti filmon per DVD. Mi elektas la franclingvan filmon 'Hors de Prix' [Netaksebla]. Amuze kaj distre.

21.00 Mi kontrolas miajn retmesaĝojn kaj respondas al kelkaj.

21.30 Mi decidas enlitiĝi kaj legi dum iom da tempo. Mi legas verkaĵon pri vojaĝo bicikle trans Suda Ameriko. Tre interese.

22.30 Laca. Mi malŝaltas la lumon kaj iom aŭskultas la radion antaŭ ol endormiĝi.

Mia tago 2

12.20 Kolegaj 1 kaj 2 faras la 'futbalan demandaron' kiu ĉiutage aperas ĉe la retejo de brita ĵurnalo. Ne interesas min futbalo. Mi neniam scias la respondojn al la demando. Tamen, por senti min vere parto de la 'futbala konversacio', mi kutimas noti iliajn rezultojn en tiu ĉi demandaro per grafikaĵo. La rezultoj estas por 10 demandoj. Ĝis nun, neniu gajnis dek poentojn! Hodiaŭ ili gajnis nur kvar.
12.30 Kolego 1 foriras al kunsido kun iu kiu interesas en la laboro de nia kompanio. Kolego 2 resumas politikajn novaĵojn.

12.45 Mi decidas eliri iom marŝi dum mia lunĉhoro. Ne plu pluvas do estas bona okazo enspiri freŝan aeron.

13.30 Mi marŝis en la parko kaj faris kelkajn fotojn, kiujn mi intencis montri ĉi tie. Mi rimarkas, tamen, ke mi uzis malpravan butonon sur mia fotoaparato kaj ĉio fuŝiĝis. Mi malofte faras tiajn stultaĵojn. Mi ne bone rimarkis kion mi faris ĉar mi samtempe aŭskultis sondosieron de la libro 'Walden' [ualden] de la usona verkisto Thoreau [prks. toroŭ]. Kvankam mi bone konas anglan literaturon, mi malmulte legis usonan literaturon en la angla lingvo. Kelkfoje mi klopodis legi la verkaĵon 'Walden' sed trovis ĝin malfacile. Anstataŭe mi trovis sondosieron de la libro kaj aŭskultas ĝin kiam mi marŝadas. Mi trovas ke estas pli facile pripensi liajn vortojn tiel.

13.45 Post lunĉo de pano kaj funga supo, mi rekomencas labori. Dum la posttagmezo mi intencas legi rekomendojn pri 'verdaj laborlokoj'. Ne, tio ne estas laborlokoj kie oni parolas Esperanton, sed laborejon kie oni klopodas saĝe uzi la terrimedojn kaj ne malŝparu energion, paperon ktp.

Mia Tago 1

Dum iom da tempo mi malmulte verkis ĉi tie. Nenio tre interese okazis/okazas. La vintraj tagoj de januaro similas unu al la alia. Eble, tamen, ili ne similas al viaj tagoj.

Hodiaŭ, do, mi simple priskribos mian tagon:

06.45 Mi vekiĝas. Apud mia lito mi havas kafmaŝinon, do mi povas rapide fari mian matenan kafon kaj sidas en mia lito ĝin trinkante. Mi aŭskultas la novaĵon per la radio.

07.10 Mi ellitiĝas, prenas duŝon kaj vestas min. Mi decidas porti la nigran jupon kun verda pulovero. Pro la pluvo mi ne povos porti miajn belajn novajn ŝuojn, kiun estas faritaj el teksaĵo. Ha! Mi trovis solvon. Mi portos botojn laŭvoje, kaj surmetos miajn ŝuojn alveninte al la oficejo.

07.30 Mi faras mian matenmanĝon - avena kaĉo kun oksikokoj, vinberoj kaj abrikotoj. Mi trinkas oranĝan sukon. Poste mi finpreparas min kaj forlasas la domon.

08.15 Pluvas kaj ankoraŭ estas mallumeta. Mi piediras al la laborejo. Jen mia vojaĝo:

Pro la pluvo hodiaŭ estas multe da trafiko (multaj personoj ŝajne decidis veturi per aŭto al la laboro por ne malsekiĝi). Ne estas facile transiri la vojon.

Post 45-minuta marŝado mi alvenas al la konstruaĵo kie troviĝas mia oficejo. La konstruaĵo estis, pasintece, granda domo por riĉa familio. Nun la diversaj ĉambroj estas oficejoj. Nia kompanio luas unu el la oficejoj ĉe la dua etaĝo.09.00 Ĉe la oficejo mi faras duan kafon (sen kafeino ĉi-foje)



Mi kontrolas miajn retmesaĝojn kaj respondas laŭnecese.

09.30 - Mi legas la ĵurnalojn: Western Mail [ŭesten mejl] kiu estas la ĵurnalo por Kimrio; Morning Star [monin sta - matena stelo] kiu estas maldekstreca ĵurnalo enhavante informojn pri la sindikata movado; kaj Financial Times [fajnanŝal tajmz] kiu enhavas ekonomiajn kaj komercajn novaĵojn. Necesas ĉion legi por ĝisdatiĝi pri la ekonomia kaj politika situacio

10.00 - Mi legas retajn novaĵojn el kelkaj landoj por ĝisdatiĝi pri eŭropaj kaj mondaj novaĵoj.

10.15 - Mi kontrolas la retejon de la nacia asembleo por Kimrio. Dum la mateno mi legos la lastatempajn politikajn evoluojn kaj informos nian klientaron (la komercaj instancoj kaj sindikatoj de Kimrio) pri io kiu estos interesa/utila por ili.

11.00 Mi bezonas pli da kafo! Mi prenas 10-minutan paŭzon kaj lernas mian frazon en la hispana por la tago. Mi havas kalendaron kiu donas unu frazon po tago. Mi klopodas lerni la hispanan kaj estas tre helpa metodo lerni pli da vortoj. La hodiaŭa frazo estas 'Necesito mis guantes' - Mi bezonas miajn gantojn. Tre taŭga frazo por hodiaŭ, ĉar estas malvarme.

11.30 Kolegoj 1 kaj 2 havas longan diskuton pri la japana lingvo. La filino de Kolego 2 studas la japanan ĉe la universitato, do Kolegoj 1 kaj 2 klopodas lerni kelkajn frazojn.

Pli pri mia tago poste...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...