Pages

26/01/2009

Mia Tago 1

Dum iom da tempo mi malmulte verkis ĉi tie. Nenio tre interese okazis/okazas. La vintraj tagoj de januaro similas unu al la alia. Eble, tamen, ili ne similas al viaj tagoj.

Hodiaŭ, do, mi simple priskribos mian tagon:

06.45 Mi vekiĝas. Apud mia lito mi havas kafmaŝinon, do mi povas rapide fari mian matenan kafon kaj sidas en mia lito ĝin trinkante. Mi aŭskultas la novaĵon per la radio.

07.10 Mi ellitiĝas, prenas duŝon kaj vestas min. Mi decidas porti la nigran jupon kun verda pulovero. Pro la pluvo mi ne povos porti miajn belajn novajn ŝuojn, kiun estas faritaj el teksaĵo. Ha! Mi trovis solvon. Mi portos botojn laŭvoje, kaj surmetos miajn ŝuojn alveninte al la oficejo.

07.30 Mi faras mian matenmanĝon - avena kaĉo kun oksikokoj, vinberoj kaj abrikotoj. Mi trinkas oranĝan sukon. Poste mi finpreparas min kaj forlasas la domon.

08.15 Pluvas kaj ankoraŭ estas mallumeta. Mi piediras al la laborejo. Jen mia vojaĝo:

Pro la pluvo hodiaŭ estas multe da trafiko (multaj personoj ŝajne decidis veturi per aŭto al la laboro por ne malsekiĝi). Ne estas facile transiri la vojon.

Post 45-minuta marŝado mi alvenas al la konstruaĵo kie troviĝas mia oficejo. La konstruaĵo estis, pasintece, granda domo por riĉa familio. Nun la diversaj ĉambroj estas oficejoj. Nia kompanio luas unu el la oficejoj ĉe la dua etaĝo.09.00 Ĉe la oficejo mi faras duan kafon (sen kafeino ĉi-foje)



Mi kontrolas miajn retmesaĝojn kaj respondas laŭnecese.

09.30 - Mi legas la ĵurnalojn: Western Mail [ŭesten mejl] kiu estas la ĵurnalo por Kimrio; Morning Star [monin sta - matena stelo] kiu estas maldekstreca ĵurnalo enhavante informojn pri la sindikata movado; kaj Financial Times [fajnanŝal tajmz] kiu enhavas ekonomiajn kaj komercajn novaĵojn. Necesas ĉion legi por ĝisdatiĝi pri la ekonomia kaj politika situacio

10.00 - Mi legas retajn novaĵojn el kelkaj landoj por ĝisdatiĝi pri eŭropaj kaj mondaj novaĵoj.

10.15 - Mi kontrolas la retejon de la nacia asembleo por Kimrio. Dum la mateno mi legos la lastatempajn politikajn evoluojn kaj informos nian klientaron (la komercaj instancoj kaj sindikatoj de Kimrio) pri io kiu estos interesa/utila por ili.

11.00 Mi bezonas pli da kafo! Mi prenas 10-minutan paŭzon kaj lernas mian frazon en la hispana por la tago. Mi havas kalendaron kiu donas unu frazon po tago. Mi klopodas lerni la hispanan kaj estas tre helpa metodo lerni pli da vortoj. La hodiaŭa frazo estas 'Necesito mis guantes' - Mi bezonas miajn gantojn. Tre taŭga frazo por hodiaŭ, ĉar estas malvarme.

11.30 Kolegoj 1 kaj 2 havas longan diskuton pri la japana lingvo. La filino de Kolego 2 studas la japanan ĉe la universitato, do Kolegoj 1 kaj 2 klopodas lerni kelkajn frazojn.

Pli pri mia tago poste...

16/12/2008

pli da bildoj de Tulono

Kiam ajn mi vizitas Francion, estas ĉiam plezuro rigardi la merkatojn kie kutime estas multe pli bona elekto da produktoj ol ĉehejme. Supre estas vinberoj kaj kaŝtanoj. Sube multaj diversaj fungoj allogas.

Mi faris per-boatan rondiron de la haveno. Jen la ŝipo Charles de Gaulle [pr. ŝarl de gol] kiu estas la sola aviadila ŝipo nuntempe en la franca mararmeo.


Je la alia flanko de la golfo de Tulono estas diversaj belaj vilaĝoj:



Jen unu el la antaŭ-urboj de Tulono, kiu nomiĝas Bazeilles [pr. bazej].

Kaj sube estas panoramoj sur Tulono de la maro.



vizito al Tulono

Lastatempe ĉio en Britio ŝajnas esti iom griza: la vetero, la stratoj, la ekonomio, la humoro de la enloĝantoj... Ĉiuj ŝajne maltrankviliĝas pri la ekonomia krizo. Oni maltrankviliĝas ke estas tiom farenda antaŭ la kristnaskaj/jarfinaj festoj. Oni maltrankviliĝas pro la pluvo, la manko da taglumo, la malvarma vetero. Kiam grizas la etoso, plaĉas al mi spekti fotojn de belaj lokoj kiujn mi vizitis. Tial, hodiaŭ anstataŭ blogi pri la ekonomio, la vetero, ktp, mi montros al vi kelkaj fotoj de mia vizito al Toulon [pr. tulon] kiu en Esperanto estas foje nomita Tulono. Tulono estas urbo en suda Francio kun plaĉa haveno. Estas la militŝipa bazo por la Franca mararmeo. Mi vizitis la urbon en frua oktobro kun la gepatroj de amikino. Ni forlasis kimrion je pluva tago kaj eltrajniĝis sub bela, varma sunbrilo.

Jen la panoramo de la balkono de mia hotelĉambro:



Ni iom ripozis nin, tiam hastis al trinkejo en unu el la belaj placoj, kie mi trinkis glason da pastis [pr. pastis], t.e. aniza alkoholaĵo.

Pli da bildoj baldaŭ...

04/12/2008

Les Eason 27.04.1927 - 04.12.1998

La 4-an de decembro 1998, do antaŭ precize dek jaroj, mia kara patro mortis. Li havis 71 jarojn.

Estinte en la mararmeo dum la dua mondmilito, la deziro de mia patro estis ke post la morto liaj cindroj esti disĵetitaj sur la maro je la matena tajdo. Tiun deziron ni respektis. Tial ne estas tombo kie mi hodiaŭ povus kliniĝi respekte al mia paĉjo. Anstataŭe, mi rigardos al la maro kaj pensos pri li.

Ĉiuokaze, mi preferas memori mian patron vivante - ĉe Esperanto-kunsidoj, farante magion (li estis prestidigitisto), parolante pri multaj diversaj temoj, deklamante poezion...

Mia patro (kiel ĉiuj gepatroj) ne estis perfekta. Sed, li estis mia paĉjo kaj kompreneble havis grandegon influon sur mia vivo... kaj li mankas al mi. Dum dek jaroj nun mi ne havis la oportunon paroli kun li - mi tamen ofte pensas pri li kun amo kaj respekto. La ĉi-kunaj fotos montras, ĉi-supre, mian patron farante magion en la jaro 1955 kaj, sube, lin kun mi en 1970.

Fervora Esperantisto, estas taŭga ke mi ĉi tie starigu memoraĵeton pri li hodiaŭ en Esperantio.

Unu el la Esperantaj kantoj kiun mia patro plej ŝatis estis La Tagiĝo de Antoni Grabowski. Li foje estis iom idealisma kaj plaĉis al li la metaforo pri lumo. Mi lasu vin, do, kun kelkaj linioj el tiu kanto, memore al Paĉjo:

Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
La ombroj de nokto forkuras el mond'!

20/11/2008

Patro Kristnasko ŝaltis la Kristnaskajn Lumojn

Kristnaska festado venas al Britio pli kaj pli frue ĉiun jaron. Butikoj allogas nin elspezi monon, aparte ĉi-jare kiam la ekonomio vere bezonas tion. Tial, ekde septembro en la butikoj estis Kristnaskajn kartojn, ornamaĵojn, donacojn, rabatojn ktp.
Fine de septembro oni starigis la Kristnaskajn lumojn en la urbocentro. Lastatempe estas granda debato pri la uzado de Kristnaskaj lumoj ornami la stratojn je festotempo: ĉu estas malŝparo da elektriko en tempo kiam ni devus konservi energion? Ĉi-jare la lumoj estas malpli energi-intensivaj kiel antaŭe.

Tamen, kiam la vintro alvenas kaj estas mallume antaŭ la fino de la posttagmezo estas agrable vidi la belajn lumojn.

Antaŭ unu semajno alvenis Patro Kristnasko de la Norda Poluso (kie li loĝas) al Kardifo ŝalti la Kristnaskajn festo-lumojn. Jen, do, kelkaj fotoj de la urbocentro hieraŭ vespere.


11/11/2008

Ripozu en paco

Kelkajn tagojn post Kristnasko en la jaro 1914, mia avino , Annie [pr. Ani] estis ĉehejme en Kardifo. Kun ŝia patrino ŝi netigis la domon post la Kristnaskaj festoj. Kvar tagojn pli frue, la familio kunvenis por la tradicia tagmanĝo la 25-an de decembro. Kune ili ĉeestis la matenan Diservon ĉe la loka preĝejo kaj tiam hejmenvenis manĝi kune. Fakte la Diservo estis pli plensiga ol kutime. Ĉar mankis familianoj ĉi-jare, la unua Kristnasko de la Unua Mondmilito. La edzo de Ani, mia avo Fred Eason [pr. fred ison] estis en Francio kun la armeo. Ili havis 24 jarojn kaj estis geedzoj ekde nur unu jaro. Ani atendis ŝian unuan infanon.
Post iom da laboro, mia pra-avino faris teon kaj la du virinoj, patrino kaj filino, sidis kune apud la kuireja tablo en la domo kie mi nun loĝas. Subite, ekmalfermis la pordon kaj enkuris mia pra-onklo, Arturo, la frato de mia avino.

'Mi iros al la milito!' li kriis. Fervorigita de la propagando pri la 'gloro servi sies nacio en la armeo' li venis tuj de la rekrutiga oficejo en centra Kardifo. Li estis aliĝinta al la Kimra Regimento de la Brita Armeo.

Fakte, oni devis esti 18-jaraĝa aliĝi al la milito je tiu epoko. Arturo, kiu naskiĝis en marto de 1899, havis nur 15 jarojn. Lia milita enregistro montras ke li estis mensoginta pri lia naskiĝdato kaj estis dirinte ke li naskiĝis en 1896.
Post malmultaj monatoj li estis sendita al Francio al la front-linio. La jenan foton li sendis al Ani, lia fratino. Tre maltrinkvila, mia avino skribis leteron al ŝia edzo por rakonti kio okazis. Mia avo, kiu jam estis vidinte la terurajn batal-kondiĉojn respondis: 'ne estas loko por infano - faru vian eblon ke li estu sendata hejmen'. Ani kaj ŝia patrino skribis al la milit-oficejo.

En septembro de 1916, Arturo estis fine sendita hejmen al Kardifo ĉar ankoraŭ tro juna (li havis tiam 17 jarojn).

En julio 1917, nun 18-jaraĝa, Arturo estis revokita al la militado. Li forlasis Brition por Francio sur ŝipo de la urbo Southampton [pr. proks saŭtamton].
En septembro 1917 lia raporto montras ke li perdis lian mon-pagon dum 5 tagoj pro ŝerco kiun li kaj geamikoj faris al kunulo. Kio estis la ŝerco, ni ne scias, sed ŝajne li ne estis perdinte lian bonhumoron.
La 22-a de aprilo 1918, kelkajn tagojn post lia 19-a naskiĝtago, Arthuro pereis en batalo ĉe la 'Okcidenta Batalflanko'. Lia tombo troviĝas en la milita tombejo Bouzincourt [pr. buzankur] en Francio.

Hodiaŭ, la Armistica Tago, mi memoras mian pra-onklon Arturon, kaj ĉiujn junulojn kiuj ankaŭ fervore forkuris al la batalo. Milito ne estas glora. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi prenas la vivon de gejunuloj ĉirkaŭ la mondo.

Je la 11-a horo, de la 11-a tago, de la 11-a monato, ni ĉiuj kune esperi ke paco venu.

Onklo Arturo, hodiaŭ mi pensas pri vi - ripozu en paco.

24/10/2008

Ne permesu ke viaj kukurboj drinku!

Ne permesu ke viaj kukurboj drinku!
Iom maldelikata, sed amuzis nin hodiaŭ ĉe la oficejo kiam iu sendis la jenan foton al ni! (Ni havas la kutimon, kiel en diversaj landoj, ĉizi kukurbojn fari lanternojn por 'festi' Halovenon.)



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...