

Ĉi-semajne mia frato ferias kun sia amikino kaj nia patrino en suda Anglio. Ili tagmanĝis en kafejo kaj denove trovis ke birdoj venis kunmanĝi! Jen kelkaj arbarfringoj: 


Ankau alvenis merloj...

Kaj, fine, alvenis rubekolo.


Ĉi-semajne mia frato ferias kun sia amikino kaj nia patrino en suda Anglio. Ili tagmanĝis en kafejo kaj denove trovis ke birdoj venis kunmanĝi! Jen kelkaj arbarfringoj: 


Ankau alvenis merloj...

Kaj, fine, alvenis rubekolo.
Dum du horoj mi iomete esploras la urbon. Bedaŭrinde mi ne rimarkas ke ekzistas bagaĵejo ĉe la stacidomo kie mi povintu lasi mian valizon! Feliĉe estas malgrande kaj surhavas radetoj.
Mi iom fotas la antikvan preĝejon Saint Cybi [pr. sejnt kabi/kebi].
13.00: En la trajno mi fotas kelkajn kampojn kaj montetojn, tiam endormiĝas dum 1 horo.
15.00: Io stranga okazas kun mia MP3 muzikludilo. Ial ĝi ludas la komencajn partojn de ĉiu kanto kaj tiam haltas. Kial? Mi kontrolas la agordaĵojn sed ne komprenas kio ne funkcias. Agacas min!

La domo kie loĝis la konata irlanda verkisto Oscar Wilde [pr. oskar ŭajld] dum lia infaneco.
La katedralo Christ Church [pr. krajst ĉerĉ - tr. la preĝejo de Kristo].
La bierfabrikejo Guinness:


Memorstatuoj pri la viktimoj de la Irlanda Granda Malsatego dum la 1840-aj jaroj:



Statuo de la socialista aktivulo kaj sinkidatisto Jim Larkin [pr. ĝim larkin].
Inskripcio sub la statuo - La grandaj aperas grandaj ĉar ni surgenuas. Ni levu nin.
La rivero Liffey [pr. lifi], kiu trairas Dublinon, je krepusko:


18.00: Mi lasas mian valizon ĉe la hotelo kaj eliras trafi turistan aŭtobuson. Mi rimarkis ke la lasta turneo de la vespero en unu el tiuj 'sentegmentaj du-etaĝaj' busoj forlasas la bushaltejo je la 18.30-a. Mi kuras kaj trafas ĝin kaj, do, havas la eblecon iom esplori Dublinon en mia sola vespero tie sen tro vagadi.
10.00: Nun, pli norde, mi vidas la pli altajn montojn de norda Kimrio en la distanco. Mi malbone konas nordan Kimrion - kiam la suno brilas, kiel hodiaŭ, estas tre bela. Estas ankaŭ bela sub neĝo aŭ eĉ pluvo, sed malpli agrable tie loĝi tiam.
11.00: Ni vojaĝas laŭ la nordkimran marbordon. Je la maldekstra flanko de la vagonaro estas dometoj, foje farmbienoj kaj malmultaj aŭtoj; je la dekstra flanko estas sablo, la maro. Kelkaj ruldomejoj provizas ferian loĝadon dum la somera turista sezono. 
Mi surpriziĝas pasi la kastelon Conwy [pr. konŭi]. Mi tute ne sciis ke estas tiom apude al la fervojo.
Mi trinkas glason da biero Guinness [pr. gines - konata irlanda biero] (mi ja laŭvojas al Irlando!) kaj trovas komfortan seĝon. Dum horo mi devigas min legi la paperamasaĉon por la morgaŭaj kunsidoj. Dek projektoj, el kiuj ni devos elekti kelkajn por ricevi fondojn de la Eŭropa Unio se ili bone montras kunlaboradon inter Kimrio kaj Irlando. La paperojn legitaj, mi kuŝiĝas kaj dormas ĝis ni atingas Dublinon.Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...