Sekve al mia blogaĵo ĉi-sube, Kolego 2 multege ĝojas ke li ricevis gratulojn de blogleganto en Portugalio. Li diras ke li estis en Portugalio, ĉe Coimbra en 2004 spekti la maĉon de Anglio kontraŭ Svislando. Multege li amuziĝis en Portugalio kie li trovis ke ĉiuj estis tre simpatiaj...
11/10/2006
la golreĝo ĝojegas!
Sekve al mia blogaĵo ĉi-sube, Kolego 2 multege ĝojas ke li ricevis gratulojn de blogleganto en Portugalio. Li diras ke li estis en Portugalio, ĉe Coimbra en 2004 spekti la maĉon de Anglio kontraŭ Svislando. Multege li amuziĝis en Portugalio kie li trovis ke ĉiuj estis tre simpatiaj...
la golreĝo
Regulaj legantoj de mia blogo scios ke mi laboras kun du viroj (Kolego 1 kaj Kolego 2) kiuj avide spektas/diskutas/pepadas/blekadas pri futbalo. Kolego 2 eĉ ludas en loka teamo. Nu, fakte, Kolego 2 estas foje iom kritika pri blogo-verkado kaj ne opinias ke multe utilas... Krom tio, tamen, li ja deziras ke mi perbloge informu la tutan mondon pri liaj futbalaj ekspluategoj pasintvendrede :-)) Laŭdire (ĉar mi ne staris vespere en la pluvo por spekti la matĉon) li ludis kiel golulo kaj malpermesis almenaŭ kvar golejofrapojn. Tial lia teamo (Spartak Wales and West) gajnis 5 kontraŭ 1.Nu, kompreneble ni ĉiuj gratulas Kolegon 'golreĝon' 2 , ĉu ne? :-)))
06/10/2006
Mi laboras kiel politika analizanto. Tial, unu el miaj devoj estas spekti la diversajn elsendojn de la Kimra Nacia Asembleo (la plenkunsidoj sesioj kaj la komitatoj) kaj rezumi la konkludojn. De tempo al tempo nia ankaŭ spektas diversajn elsendaĵojn de politikaj instancoj ĉirkaŭ la mondo por vidi kiel tiuj okazas kaj kiujn temojn oni diskutas.Ĉe nia retejo, do, ni decidis krei liston da asemblejoj kaj registaroj tutmonde kiuj videe-dissendas siajn kunsidojn. Se via nacia aŭ loka registaro rete dissendas siajn diskutojn kaj ne estas inkluzivita en nia listo, bonvole sendu al mi ligon!
03/10/2006
mia kolego radiostelulos hodiaŭ!
Ĉe mia oficejo, ni ofte havas diskutojn pri musiko diverstila. Kolego 1 ludas violonon en nemetiula orkestro kaj ofte rakontas al ni pri iliaj koncertoj kaj la muziko kiun ili lernadas. Hodiaŭ vespere la radiostacio de la BBC, Radio 3, dissendas programon kiu aŭdigas muzikon luditan far nemetiulaj orkestraj. Du el la muzikverkoj estos luditaj per la orkestro de Kolego 1, la Filharmonia Orkestro de Kardifo. Ili ludos verkaĵo de Rikardo Addinsell Goodbye, Mr Chips kaj de Arturo Bliss Things to Come. Kiuj interesas povos aŭskulti rete. La disaŭdigo komenciĝos je 19.30 Brita Somera Tempo (tio estas 18.30 Universala Tempo ĉe Radio 3.
26/09/2006
Maloportuna Vereco?
Hodiaŭ, kun miaj du kunlaborantoj, mi spektis la filmon 'Maloportuna Vereco' (An Inconvenient Truth). Estas dokumenta filmo, en kiu la antaŭa VicPrezidanto de Usono, Al Gore [al gor], prezentas informojn pri tergloba varmiĝo kaj klimatŝanĝo. Per ilustrita parolado kiun li jam estas prezentinta internacie, Gore recenzas la scienca evidenteco por tergloba varmiĝo, diskutas la politikon kaj ekonomion pri tia varmiĝo kaj klarigas la gravajn konsekvencojn se oni ne baldaŭ reduktas homproduktitajn forcejajn gasojn. Fakte la informoj prezentitaj en la filmo estas sufiĉe ŝokaj kaj la statistikoj timigaj. Kompreneble, estas tiuj kiuj kritikas la filmon (inter ili la registaraj instancoj de Usono sub gvidado de la Presidanto Bush [buŝ]). Laŭ mi, tamen, la argumentoj estas konvinkaj. Ne, ne estos facile ŝanĝi nian vivmanieron plibonigi la situacion, precipe por ni en oleo-uzegantaj landoj. Tamen, ni ja respondecas provi tion fari. Mi konsilas al vi, se vi havas la oportunon spektu la filmon.
14/09/2006
malhelpo al la kimra lingvo
Vi estos vidinta en mia lasta blogaĵo, miajn blekaĵojn pri tradukado. Unu el miaj oftaj plendadoj temas pri tradukado en kaj el la kimra lingvo. Vi eble scias ke la kimra lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj de Kimrio (la alia estas, kompreneble, la angla). Estas nun deviga ke la publikaj instancoj ĉion faru dulingve (kun kelkaj esceptoj). Tamen, nur 20% de la popolo parolas la lingvon kaj tiu statistiko inkluzivas ĉiujn havantajn pli ol 3 jaroj kiuj iome parolas la lingvon, do inkluzivas lernantojn kaj tiujn kiuj ne flue parolas. Mi estas ankaŭ inkluzivita en la statistiko kvankam mi ne flue parolas la lingvon kaj tre mallerte povus skribi ĝin.
Tial la plej multaj dokumentoj, vojmontriloj, afiŝoj ktp estas verkitaj en la angla lingvo kaj tradukitaj en la kimran. Vi povas imagi ke estas bezonataj pli kaj pli da tradukistoj kiuj scipovas tion fari. Estas ja kelkaj tre lertaj kaj kvalifikitaj tradukistoj el la angla en la kimran. Bedaŭrinde estas ankaŭ granda manko de tiuj. Malmultaj tradukantoj estis trejnataj en tradukarto aŭ apartenas al profesiaj asocioj pri tradukado. Bedaŭrinde, tradukantoj en Kimrio estas tre malhelpataj, laŭ mi, de la Kimra Asocio de Tradikistoj - organizaĵo kiu havas tre malmultajn rilatojn kun aliaj tradukistaj asocioj kaj kiu decidas ne subskribi nek eŭropajn nek internaciajn normojn pri tradukado.
Lastatempe okazis kelkaj raportoj en la loka ĵurnalo pri gravaj mistradukoj de vojmontriloj (en la kimran el la angla). Laŭdire ili estis tradukitaj per neflua parolanto uzante vortaron kaj tial ili estas tute sensignifaj. Kiuj scipovas la anglan povas legi pli ĉi tie kaj ĉi tie.
La Kimra lingvo estas bele kaj meritas esti pli parolate, tamen la ofta neprofesieco de lingvaj profesiuloj en Kimrio forte malhelpas tion.

interesa kongreso pri tradukado
Pasintan sabaton mi ĉeestis tre interesan kongreson ĉe la Universitato de Bath en Anglio. Estis kongreso por profesiaj tradukistoj kaj diversaj eminentuloj pri tradukado el Britio kaj eksterlande paroladis.
Unu el la plej interesaj paroladoj estis de Profesoro Tony Briggs. Li lastatempe faris novan tradukon el la rusa en la anglan de la verkaĵo 'Milito kaj Paco' de Lev Tolstoj. Ekzistis jam kelkaj angla-lingvaj tradukoj de la verkaĵo sed opiniiĝis ke estis bezonata nova traduko por nova generacio. Profesoro Briggs tre interese parolis pri la malfacilaĵoj fari tradukadon tian. Ekzemple, li volis uzi lingvan tonon kiu instigus al personoj kiuj ne normale legus rusan klasikan verkon tion fari. Samtempe, li ne volis 'simpligi' aŭ 'tropopuligi' la lingvan uzadon. Tre multaj kaj kompleksaj estis la decidoj kiujn la profesoro devis fari kaj oni multon lernis pri la tradukarto kaj tradukscienco.
Aliaj interesaj paroladoj traktis maŝinhelpan tradukadon kaj la instruadon de tradukado. Fakte estis tre helpa sperto ĉeesti tiun kongreson kaj granda plezuro renkonti tiom da getradukistoj.
Kiel profesie kvalifikita tradukistino vi prave supozus ke mi ja havas certajn opiniojn pri tradukado. Ekzemple, mi opinias ke seeble oni ĉiam uzu kvalifikita tradukisto por profesiaj, komercaj, publikaj tradukoj. Ke oni scipovas lingvon tute ne signifas ke tiu ulo kapablas bone kaj akurate traduki. En tradukada trejnado oni lernas pri la malfacilaĵoj, teknikoj, strategioj ktp por bone traduki. Tial plej multaj profesiaj tradukistoj apartenas al tradukistaj organizaĵoj, faras sendepende akredititajn ekzamenojn kaj subskribas striktajn principojn por profesia konduto.
Kompreneble, multaj aliuloj ŝatas traduki neprofesie kaj tio povas esti granda helpo al interkompreniĝo ĝenerale. Tion oni daŭre faru! Tamen se vi bezonas tradukadon por komerca/profesia kialo, vi serioze konsideru pagi kvalifikitan tradukiston!

Subscribe to:
Posts (Atom)
Printempo alvenas!
Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...