Pages

14/09/2006

malhelpo al la kimra lingvo

Vi estos vidinta en mia lasta blogaĵo, miajn blekaĵojn pri tradukado. Unu el miaj oftaj plendadoj temas pri tradukado en kaj el la kimra lingvo. Vi eble scias ke la kimra lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj de Kimrio (la alia estas, kompreneble, la angla). Estas nun deviga ke la publikaj instancoj ĉion faru dulingve (kun kelkaj esceptoj). Tamen, nur 20% de la popolo parolas la lingvon kaj tiu statistiko inkluzivas ĉiujn havantajn pli ol 3 jaroj kiuj iome parolas la lingvon, do inkluzivas lernantojn kaj tiujn kiuj ne flue parolas. Mi estas ankaŭ inkluzivita en la statistiko kvankam mi ne flue parolas la lingvon kaj tre mallerte povus skribi ĝin.

Tial la plej multaj dokumentoj, vojmontriloj, afiŝoj ktp estas verkitaj en la angla lingvo kaj tradukitaj en la kimran. Vi povas imagi ke estas bezonataj pli kaj pli da tradukistoj kiuj scipovas tion fari. Estas ja kelkaj tre lertaj kaj kvalifikitaj tradukistoj el la angla en la kimran. Bedaŭrinde estas ankaŭ granda manko de tiuj. Malmultaj tradukantoj estis trejnataj en tradukarto aŭ apartenas al profesiaj asocioj pri tradukado. Bedaŭrinde, tradukantoj en Kimrio estas tre malhelpataj, laŭ mi, de la Kimra Asocio de Tradikistoj - organizaĵo kiu havas tre malmultajn rilatojn kun aliaj tradukistaj asocioj kaj kiu decidas ne subskribi nek eŭropajn nek internaciajn normojn pri tradukado.

Lastatempe okazis kelkaj raportoj en la loka ĵurnalo pri gravaj mistradukoj de vojmontriloj (en la kimran el la angla). Laŭdire ili estis tradukitaj per neflua parolanto uzante vortaron kaj tial ili estas tute sensignifaj. Kiuj scipovas la anglan povas legi pli ĉi tie kaj ĉi tie.

La Kimra lingvo estas bele kaj meritas esti pli parolate, tamen la ofta neprofesieco de lingvaj profesiuloj en Kimrio forte malhelpas tion.

interesa kongreso pri tradukado

Pasintan sabaton mi ĉeestis tre interesan kongreson ĉe la Universitato de Bath en Anglio. Estis kongreso por profesiaj tradukistoj kaj diversaj eminentuloj pri tradukado el Britio kaj eksterlande paroladis.

Unu el la plej interesaj paroladoj estis de Profesoro Tony Briggs. Li lastatempe faris novan tradukon el la rusa en la anglan de la verkaĵo 'Milito kaj Paco' de Lev Tolstoj. Ekzistis jam kelkaj angla-lingvaj tradukoj de la verkaĵo sed opiniiĝis ke estis bezonata nova traduko por nova generacio. Profesoro Briggs tre interese parolis pri la malfacilaĵoj fari tradukadon tian. Ekzemple, li volis uzi lingvan tonon kiu instigus al personoj kiuj ne normale legus rusan klasikan verkon tion fari. Samtempe, li ne volis 'simpligi' aŭ 'tropopuligi' la lingvan uzadon. Tre multaj kaj kompleksaj estis la decidoj kiujn la profesoro devis fari kaj oni multon lernis pri la tradukarto kaj tradukscienco.

Aliaj interesaj paroladoj traktis maŝinhelpan tradukadon kaj la instruadon de tradukado. Fakte estis tre helpa sperto ĉeesti tiun kongreson kaj granda plezuro renkonti tiom da getradukistoj.

Kiel profesie kvalifikita tradukistino vi prave supozus ke mi ja havas certajn opiniojn pri tradukado. Ekzemple, mi opinias ke seeble oni ĉiam uzu kvalifikita tradukisto por profesiaj, komercaj, publikaj tradukoj. Ke oni scipovas lingvon tute ne signifas ke tiu ulo kapablas bone kaj akurate traduki. En tradukada trejnado oni lernas pri la malfacilaĵoj, teknikoj, strategioj ktp por bone traduki. Tial plej multaj profesiaj tradukistoj apartenas al tradukistaj organizaĵoj, faras sendepende akredititajn ekzamenojn kaj subskribas striktajn principojn por profesia konduto.

Kompreneble, multaj aliuloj ŝatas traduki neprofesie kaj tio povas esti granda helpo al interkompreniĝo ĝenerale. Tion oni daŭre faru! Tamen se vi bezonas tradukadon por komerca/profesia kialo, vi serioze konsideru pagi kvalifikitan tradukiston!

31/08/2006

vizito al Londono

Dum la semajnfino mi vojaĝis al Londono kie mi renkontiĝis kun mia patrino, frato kaj lia amikino (kiuj estis vojaĝintaj de orienta anglio kie ili loĝas). Ni estis decidinte renkonti tie por kune festi la naskiĝdatrevenon de mia patrino (kiu estas hodiaŭ). Tial, dimanĉan vesperon, ni piediris al la ĉina distrikto de centra Londono, kie ni manĝis ĉe bela restoracio. Multe plaĉas al ni ĉiuj ĉinaj manĝaĵoj, kaj tiu de la Peking Luxuriance restoracio bongustegis. Plej multe plaĉis al mi la anaso kun pruna saŭco kaj la kokidaĵoj kun akaĵuoj.
Lundon (kiu estis feria tago en Britio) ni vizitis la Britan Muzeon [British Museum]. Kvankam mi bone konas multaj el la Londonaj muzeoj, estis mia unua vizito al la Brita Muzeo kiu enhavas interesaĵojn de la tuta mondo.

La jena bildo montras la nigra obelikso de Ŝalman
ezer la Tria, reĝo de Asirio. La obelikso montras multaj alilandanoj, konkeritaj far Ŝalmanezer, kiun venis surgenuiĝi antaŭ la reĝo, inkluzive la reĝo Jehu de Israelo, menciita en la Hebrea Biblio. Ĉe la muzeo ni vidis multajn trovaĵojn el antikva Asirio, Babilonio, Egiptio ktp. Inkluzive tiuj, ni vidis la ŝtona tabelo el Babilonio sur kiu estas gravita unu el la 'inunda historioj' de la antikva mondo, la Epopeo de Gilgameŝ. Ankaŭ ni vidis multajn mumiojn el Egiptio. Fakte estis tre interesa vizito kaj mi esperas reviziti la muzeon iam, vidi la milojn da aliaĵoj kiujn mi maltravis ĉi-foje.

Fine, postagmeze, ni disiĝis kaj revojaĝis hejmen, mi al la okcidento kaj la cetero de mia familio al la oriento...

18/08/2006

Hodiaŭ en Kardifo

Malmultaj blogindaĵoj okazas lastatempe. De post mia reveno de ferioj en julio, la laboro estas senokaza kaj mi malmulton interese faris! Tamen, foje kio estas malinteresa por si povas esti interesa por aliuloj. Hodiaŭ, do, mi simple rakontos al vi mia tago...

Pasintan nokton estis terura vetero ĉe ni. Ŝtormoj, ventego, pluvego kaj eĉ fulmo kaj tondro vekis min je la 3-a matene. Mi rapide reendormiĝis, sed kelkfoje frumatene vekiĝis pro la laŭta tondro. Je la 6a 30 matene mia alarmilo vekis min denove. Malplaĉas al mi ellitiĝi matene, do mi havas la kutimon vekiĝi je 6a 30 sed ne ellitiĝi ĝis la 7-a. Tial mi povas trankvile sidi dum duonhoro en la lito, trinkante kafon kaj legante libron.

La libron kiun mi aktuale legas nomiĝas 'A Bike Ride' [Bicikla Veturado] de Anne Mustoe. Ŝi estas brita virino kiu antaŭ kelkaj jaroj emeritiĝis frue de ŝia posteno kiel ĉefinstruistino ĉe privata lernejo. Ŝi tiam decidis bicikli ĉirkaŭ la mondon kaj la libro rakontas ŝian vojagon. De post tiu tempo ŝi estas farinta multajn interesajn bicikladajn vojaĝoj kaj mi jam legis kelkajn el ŝiaj libroj, sed mi legas ĉi tiun, la unuan, por la unua fojo. Multe interesas min la rakonto, kvankam la aŭtoro donas al mi la impreson ke ŝi estus iom timiga (!) kaj mi rekomendas ĝin al iuj kiuj scipovas la anglan.

Tre rapide estis la 7-a kaj mi devis ellitiĝi kaj duŝi min. Tiam mi preparis mian matenmanĝon 'mueslio' kun freŝaj fragoj kaj jahurto kun glaso da oranĝa suko. Mi manĝigis miajn orfiŝojn, vestis min kaj kuris trafi la aŭtobuson. Ofte mi piediras al la oficejo, sed pro la aĉa vetero mi busveturis...

Mi atingis la oficejon post mallonga marŝado de la bushaltejo je la 8a 45. Mi estis la unua en la oficejo kaj do faris la kutimajn matenajn taskojn - restaŭrkopii la komputilajn dosierojn, plenigi la akvobolilon, lavi la tasojn ktp.

Tiam alvenis miaj du kunlaborantoj - tre malsekaj pro marŝado de iliaj busohaltejo kaj trajno-stacidomo. Feliĉe, Kolego 2 kunportis kremkukegon kiujn ni baldaŭ manĝos. (Morgaŭ li festos sian naskiĝtagon kaj nia kutimo estas festi tion en la oficejo per kuko!)

Mia unua labortasko hodiaŭ estas rezumi konsultada dokumento eldonita per la Kimra Asembleo. Temas pri planado de la transporta infrastrukturo en Kimrio. Mi rezumos la dokumenton kaj sendos ĝin al la politikaj reprezentantoj de la komercoj kaj entreprenoj. Ili tial povos legi la rezumon kaj se ili interesas povos legi la originalan dokumenton kaj respondi al la konsultado. Post tio, mi devos respondi al kelkaj diversaj retmesaĝoj.

Nun estas la kafpaŭzo. La vetero estas iom malpli pluva, sed ankoraŭ tre griza. Mi planis havi duontagan libertempon ĉi-posttagmeze kaj fari boatekskurson kun mia onklino ĉe la Kardifa Marbordo. Tamen mi nun dubas ĉu ni povos iri en boato pro la vento kaj pluvo. Eble ni anstataŭe restos en la urbocentro kaj manĝos kukon en kafejo. Mi atendos ankoraŭ duonhoron kaj tiam telefonos al ŝi por kune decidi.

Nu - estas la horo manĝi la kremkukon, do mi finos mian blogon ĉi tie, dezirante al vi ĉiuj bonegan semajnfinon.

01/08/2006

maskita karnavalo

Ĉiu somero en Kardifo okazas kelksemajnan festivalon kun diversaj distraĵoj. Unu el la kolorplenaj vidaĵoj de la festivalo estas la Mas (maskita) Karnavalo. La karaibeca karnavalo okazas en la marborda kvartalo de Kardifo kiu, historie, estas multkultura, multlingva, multetna kvartalo kaj tion oni konstatas kiam oni rigardas la belajn kostumojn, kaj dekoraciojn kaj aŭskultas karaiban muzikon per ŝtaltamburludantoj. Bedaŭrinde, kvankam dum multaj semajnoj ni en Britio havis varmegan veteron, sabaton, pluvegis kaj estis malvarme. Mi tamen iris spekti la karnavalan procesion kaj montras jene la fotojn:

31/07/2006

tago ĉe Saint-Malo

Post la geedziĝo priskribita en mia antaŭa blogo, mi kun mia frato kaj lia amikino revojaĝis al Saint-Malo pasigi nian lastan feritagon antaŭ ol reveni al Britio. Ni gastiĝis en la bona kaj komforta (sed ne tro multekosta) Hotelo Jean-Bart en la malnova urbo. Tiu parto de Saint-Malo nomiĝas la Korsara Urbo, ĉar estintece estis multaj korsaroj kiuj tie piratis. Estas multaj interesaj vojetoj kaj statuetoj videblaj ĉie. Ni ĉirkaŭvagadis en la malnova urbo, vespermanĝis kaj tiam promenis sur la urbomuro. Mia frato (kiu ĉiam multe ŝatis bestojn kaj birdojn) iomete 'parolis' kun juna mevo, kiu poste sekvis nin laŭ la muro (sendube serĉante manĝaĵon). Ni ankaŭ vidis subĉielan teatraĵeton, statuon de la konata korsaro Robert Surcouf kaj povis spekti la sunsubiron super la maro.













La sekvantan
tagon ni pakis niajn bagaĵojn kaj marŝadis al la haveno. Ni havis sufiĉe da tempo por lasta trinkaĵo sur Franca tero antaŭ ol trafi la pramŝipon re al Britio. Tie mi havis lastan surprizon por mia frato kaj lia amikino ĉar mi estis rizervinte unuan klasan kabanon anstataŭ la kutiman duan klasan kabanon. Do ni komforte kaj lukse transiris la manikon, nin separis kaj hejmen vojaĝis.

28/07/2006

geedziĝo de esperantista paro

Dum iom da tempo mi ne blogis ĉar mi feriis. Fakte mi vojaĝis al Francio por ĉeesti la geedziĝon de miaj bonaj esperantistaj geamikoj, Eléonore kaj Sébastien.

Kun mia frato kaj lia amikino, mi vojaĝis per pramŝipo de Portsmouth en Anglio al Saint-Malo en Bretonio. Dum nia vizito ni povis malkovri diversajn geedziĝajn kutimojn de francio kaj ankaŭ de bretonio kaj la vendea regiono.

Unu interesa vendea kutimo koncernis dekoracion de ileksarbo la vesperon antaŭ la geedziĝo. La gepatroj de la estonta edzo estis portintaj ileksarbon al la familia hejmo de la estonta edzino. Tie, ĉiuj helpis dekoracii la ilekson per paperaj floroj. Poste la estontaj geedzoj portis la ilekson tra la stratoj kaj tiam plantis ĝin en la ĝardeno. Tiu vespere multaj geamikoj kaj familianoj kune vespermanĝis, dancis kaj festis.

La sekvanta mateno, ni ĉiuj vestis nin en niaj plej belaj vestaĵoj kaj rapidis al la urbodomo rigardi la geedza procesio alveni. Jen sube estas kelkaj fotoj kiujn mi faris antaŭ la oficiala ceremonio - tiu antaŭ la urbodomo montras la urbestrino parolante kun la Léo (Eléonore) kaj ŝia patro.
Ni tiam eniris la urbodomon por la civita geedziĝa ceremonio gvidita par la urbestrino kiu interalie parolis pri la Esperantismo de la paro. Poste, al la preĝejo por la relegia (Rom-Katolika) geedziĝa diservo. Mi havis la plezuron legi unu el la legaĵoj dum la ceremio - Psalmon 23 - en la franca lingvo ĉi-foje.

La tago estis varmega kaj perfekte por fari fotojn post la ceremonioj. Mi iom amuzis min farante fotojn de la oficiala fotisto kiuj aranĝis la diversajn grupojn. Jen, ankaŭ, foto de mi kun mia frato kaj lia amikino: maldekstre Sally [sali], meze Jamie [ĝemi] (mia frato) kaj dekstre mi.

Dum la posttagmezo ni kunmanĝis festan manĝon kaj multaj partoprenis en la amuzaĵoj per kantoj, poemoj, teatraĵetoj kaj aliaj distraĵoj. Mi havis la plezuron renkonti tri aliajn geesperantistojn de la Esperanto grupo ĉe Rennes [ren] kaj ni kune kantis gratulan kanton en Esperanto.

Ankaŭ ĉeestis ses aliaj kimroj, el la urbo Aberystwyth en okcidenta Kimrio. Kune ni faris iom da kimra popoldancado kaj dum la distraĵoj, Bruce [brus] ludis gitaron dum Gethin kantis tradician kimran kanton 'Ar lan y môr' (Apud la Maro).

Dum la vespero okazis dancadon ĝis fru-matene. Unu tre interesa kutimo (ankaŭ de la Vendea regiono) estis dancado ĉirkau Brioche (dolĉa pankuko ofte nomita brioĉo en Esperanto). Oni portis grandegan brioĉon sur pleto kaj ĉiuj faris popoldancon ĉirkaŭ la portatan brioĉon! Miaj fotoj ne bone sukcesis ĉar ĉiuj rapide dancis, tamen ĝi iomete montras la okazaĵon.

Dimanĉon (post iom da dormado...) multaj el ni retroviĝis ĉe la urba distra salono por kune lunĉi. Ni manĝis 'galettes' (salitajn krespojn) kaj crêpes (sukerajn krespojn) kiuj estis faritaj far junulinoj portantaj tradiciajn bretoniajn vestaĵojn.

Finfine, malfrue dum la posttagmezo ĉiuj komencis foriri... Kelkaj komencis ludi globludon, kvankam la suno daŭre varme brilis. Fruvespere ni kun granda bedaŭro devis adiaŭi niajn geamikojn, novajn kaj malnovajn kaj estis la fino de la festo.

La sekvanta tago ni vojaĝis re al Saint-Malo por la lasta tago de nia ferio... sed mi blogos pli pri tio baldau...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...